22.12.2012 Views

LA SONETOJ EN ESPERANTO

LA SONETOJ EN ESPERANTO

LA SONETOJ EN ESPERANTO

SHOW MORE
SHOW LESS

Create successful ePaper yourself

Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.

KIAM TRIBUNALESTRO

FARIĜAS KARDINALO

Tuj post anonco, ke la monsinjoro

fine fariĝis tribunal-dojeno*

dum la kunsid’ eksplodis la fervoro

de juĝistar’ kun ŝajna etmieno**.

Kelkaj tuj ĝojis je lia honoro;

aliaj kriis: “Paŭzon de laboro!”***

aliaj: “Ĉu jam nun estas la kono

pri kiu sidos vice sur juĝ-trono?”****

Kaj unuvoĉe ili “Moŝto, vivu!”

dum flustris tiu: “For la retoriko”

el plena gorĝo ili: “Vivu! vivu!”

Poste li, kun la tuta sekvantaro,

triumfe iris el la baziliko,*****

kaj pugon turnis li al la altaro.

Giuseppe Gioachino Belli,

trad. Carlo Sarandrea (11.1.2005)

* fariĝi dojeno de la Tribunalo [en ĉi tiu soneto temas pri tiu de la Rotao] signifas baldaŭ fariĝi kardinalo

** ironia metaforo

*** la nomumo haltigis la kunsidon

**** oni komprenu: kiu estos la posteulo de la tribunalestro?

***** la baziliko de sankta Petro

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!