You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Por Said Pontes de Albuquerque
La Atenta
Rigardo
TRADUÇÃO desse texto, VIDE página 29 (seguinte), dentro da faixa VERDE.
Falando
em
Esperanto
B. Horizonte
MINAS GERAIS
BRASIL
Servidor aposentado da Assembleia Legislativa do Estado de Minas Gerais.
Antes de trabalhar nessa instituição, era Professor licenciado em Física. É associado à União Espirita Mineira,
que conheceu em 1975, quando iniciou os primeiros estudos de Esperanto.
Post longa vojagado, la laciginta kaj korpremata
homo trovigas antau loko, kie pluraj vojoj
interkrucigas. Kiu el ili kondukas al la felico? Tio
inspiras al li la neceson profunde kompreni sian
vojiradon.
Antau la vojkrucigo, lia atenta rigardo naskas
la demandon cu la direkto de l’ trairita vojo
devas dauri la sama. Tio estas kvazau supreniri
monton kaj vidi el kiu loko li venis kaj kien li iros.
Li ekvidos la vojojn kaj cirkauvojojn jam iritajn,
kiel ankau la novajn pejzagojn kaj, kiu scias, la
tiel revatan Promesitan Landon, kiu liveros la nutrajon
de la vivo. En tiu aparta momento eblas al
li nova kompren-povo, kapabla elmontri ke “kie
estas via trezoro, tie estos ankau via koro” (NT,
Mt. 6:21)
Tiu “supreniro de la monto” povus montri ke,
cirkau la trapasita vojo la malavaraj teroj estis detruitaj,
ne povantaj donaci al tiuj, kiuj venas en la
malproksimo, la samajn utilojn jam liveritajn, kiel
la kolorajn kampojn, kiuj rebrilis sub la sunradioj,
kie resonis la kantoj de la birdoj kaj la gajeco de
la kreitajoj. Tiam li povus elvoki ion jam diritan
antau longe: “Rigardu la birdojn de la cielo, ke ili
ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn,
kaj via Patro ciela ilin nutras. Cu vi ne multe
pli valoras ol ili?” (NT, Mateo, 6:26)
Certe estigus la demando: kial elcerpigis
la naturaj fontoj de vivnutrado, kun malutilo al
la alvenontaj generacioj, kiuj ankau bezonos la
28 Atração_ agosto de 2021
valorajn rimedojn tiel malavare renovigitajn de
la Naturo, sed kiuj, el troa misutiligo, ne plu rezistis
al la truditaj damagoj? Li povus tiam eltrovi,
ke mankis la spirito de solidareco.
Kaj, se la damagojn trudis la fratmortigaj
militoj, kun la koncerna detruo de la fruktodonaj
grundoj kaj verdoplenaj arbaroj, per kanonoj kaj
bomboj, rezultigantaj la forlasitecon de infanoj
kaj familianoj, meze de frustrigoj, malgojoj kaj
malesperoj, tiaj pripensoj ordinare montrus, ke
mankis la frateco, tiu sama, kiun la infanoj spontanee
manifestas kun esprimoj de gojo, ankorau
ne malpliigita de la plenagula mondo pro malkonsentoj
kaj disputoj enradikigintaj en la familioj,
gentoj kaj popoloj. Ankoraufoje estus evidentigita
kian “trezoron” oni gardis en la koro. El
tiu memekzameno povus emergi la rememoro
pri alia parabolo, kies esenco estis ankau preteratentata:
“Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu
ilin, car el tiaj estas la regno de Dio. Vere
mi diras al vi: Kiu ne akceptos la regnon de Dio
kiel infano, tiu neniel eniros en gin”. (NT, Marko,
10:14,15)
La pilgrimanto perceptas do, dankoplene, ke
lia atenta rigardo indikis al li la veran sintenon
por aliri al la nova tero kaj, eble, senti ke etapo
de regenerado lin atendas pli antaue.
Vide tradução na PÁG. 29 (no quadro verde): O Olhar Atento