30.04.2013 Views

La Mistero de Golgota

La Mistero de Golgota

La Mistero de Golgota

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Vere, tie ĉi kuŝas pra-funda saĝo, sed ĝi povas esti trovata

nur, se oni scias, kiu estis tiu „filo de homo“ kaj de kie li venis.

Kiu tion plene ekkaptas, tiu mirante fine vidos, ke la

„dogmo“ tute ne estas elradikigata per la vero!

Tiuj, kiuj de antaŭ jarcentoj opinias, ke ili devas protekti

ĝin, ne suspektas, ke ĝiaj radikoj etendiĝas multe pli profunden

ol ilia kredo penetras, kaj ke sub la flugsablo de teologia

spekulacio, kiun ili ree kaj ree kribras, estas trovebla sukoriĉa,

eterna grundo, kiun ili ne malkovras nur pro tio, ke ili en

neutila ludo ne laciĝas desegni magiajn figurojn en la sablo

de la supraĵo, kredante, ke sole el la magia forto de tiuj signoj

ekkreskas la savo, kiun la majstro iam promesis al ĉiuj, kiuj

volas unuigi sin en li.

Pia kristano vidas en la majstro, laŭ kiu li nomas sin, la

ununuran „solenaskitan Filon de la Patro“, sed la majstro

mem, „plena de graco kaj vero“, diras, ke en la domo de lia

patro estas „multe da loĝejoj“, ke ne apartenas al li decidi,

kiu sidu dekstre de li kaj maldekstre en la regno de lia patro,

kaj ke „la Patro estas pli granda“ ol li.

„Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas

vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne

scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.“ −

Eĉ hodiaŭ nenia meditado aŭ kredado ekkaptos lin en lia

prapropra esto, escepte se la meditanto aŭ kredanto scias, „de

kie“ la majstro venis kaj „kien“ li iris, − scias, ke tie ĉi staras

antaŭ li unu el la „lumantoj de la Pralumo“, alte respektata

kaj admirata de liaj „fratoj“ eĉ hodiaŭ kiel la plej granda

„amanto“ inter ili, elirinta el ilia rondo kaj reveninta en ĝin

por, en nevidebla formo, restadi en la aŭro de la tero, ĝis la

12

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!