Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Nur ili fine malkovros en si sur tiu ĉi vojo la forton, kies

regado estas kondiĉo por ĉiu, kiu volas ekpaŝi la padon al la

plej alta lumo, padon, kiun altaj majstroj preparis por li.

En la tago, en kiu homo malkovras en si tiun forton kaj lernas

uzi ĝin, komenciĝas por li nova vivo, kompare kun kiu

ĉio, kion li pli frue nomis „vivo“, aperas al li kiel malhela

matena krepusko kontraste al hela tagmeza somera suno.

Kaj tamen tiu ĉi tago trovas lin nur je la komenco de la vojo,

kiu kondukas al la eterna lumo, tiu vojo, kiu estas senfina,

ĉar ĝi ascendas de klareco al klareco, sur kiu ĉiu ekkonado

ĉiam estas superradiata de nova, pli profunda kaj pli pura

ekkono, kiu siavice cedas al pli alta ekkono, pli profunda

spertado, pli klara vidado ...

Senfina estas tiu vojo, ĉar ĝia celo estas senlima kaj povas

vidata en infinitobla maniero, – senfina ĝi estas, ĉar ĝia celo

ampleksas senlimecojn kaj neniam, eĉ ne en miliardoj da

„eternecoj“ povus esti plene elsondebla. – – –

Sed neniam trovos ĝin iu, kiu ne antaŭe malkovras tiun

nenomeblan forton, tiun spiritan okulon, pri kiu la plejsaĝuloj

de ĉiuj tempoj parolis en pli aŭ malpli travideblaj simboloj,

tiu okulo, kiu ankoraŭ povas vidi eĉ tie, kie la lumo de nia

tera suno malaperas en pli alta lumo, same kiel fajrero nevidebliĝas

en maro da flamoj.

Neniam malkovros en si tiun okulon kaj lernos vidi per ĝi

iu, kiu lasas sin blindigi per la artfajraĵoj de sia intelekto, – al

kiu la intelekto (estanta en sia regiono fidinda ilo) fariĝas

mastro kaj sekve la plej terura malamiko! –

Sciante tion el plej profunda memspertado, la alta majstro

dankas al tiu, kiun li nomas „Patro“, tial, ke li malkaŝas sin al

28