Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Tiom longe, dum amo ankoraŭ bezonas ion por malami, eĉ

se temas pri tio plej malaprobinda, tiom longe tio, kion vi nomas

„amo“, estas nur misformaĵo el trompitaj strebado kaj

sentado kaj havas absolute nenion komunan kun la dia amoforto.

En via venonta, pli alta spirita vivo, kiam vi komencis vian

ascendon kaj post la morto de la tera animalo, kiu servis al

vi, vivas en libera, spirita formo, vi havos neniun eblon malami,

ĉar nenio eniras en la vivon de la pura spirito, nenio

estas trovebla en la nemezureblaj regnoj de la eterna spirito,

kio iam povus eksciti vian malamon.

Sed tie ĉi, dum vi ankoraŭ vivas sur la tero „en la animalo“,

ekzistas multo, kiu volas forlogi vin al la malamo ...

Sed neniam via malamo povos progresigi vin sur la vojo al

vi mem, sur la vojo returne al via prahejmlando, al la eterna

vera vivo en la koro de la Dieco, kiel pura spirito kaj „filo de

Dio“ en la pura spirito, en la „Patro de lumoj“, en kiu estas

entenata la tuta abundo de beata vivo de eterne ĝis eterne.

Kiam vi nutras malamon en vi, eĉ se vi opinias, ke vi malamas

nur tion „plej malamindan“, vi ĉiam trompos vin pri la

disvolviĝo de via plej alta forto, la forto de la amo. –

Kvankam vi iam falis profunden el la alta lumado, tiel ke

vi devis unuigi vin al la animalo de tiu ĉi tero, tamen ankaŭ ĉi

tie penetras vin tiu dia forto, kaj dependas nur de via decido,

ĉu vi volas uzi ĝin tiel, kiel ĝi restis en vi: en sia radianta dia

formo, kiel amo, aŭ ĉu vi ŝanĝas ĝin en ĝian kontraŭformon,

kiu ekzistas nur en la malalta „naturo“, en la vivo de la nemezurebla

fizika universo, – kaj en ĝiaj nevideblaj estaĵoj kaj

en la homo, kiu tie ĉi surtere videbliĝas al vi per sia animaleca

formo. –

32