Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Amo kaj malamo

„Amu viajn malamikojn, faru bonon al viaj malamantoj!“

Estas nedireble malfacile plenumi tiun ordonon, tiom longe,

dum oni, kun malpura konscienco, devas sin devigi ami. –

Kiel homo kun bona edukiteco scias moviĝi libere kaj nature

laŭ agrablaj manieroj, dum aliulo, al kiu bonaj manieroj

ŝajnas „ĝena devigo“, moviĝas nur plumpe kaj mallerte, kiam

li eniĝas en edukitan kompanion, – tiel same scios ami kun

libera natureco nur homo, al kiu la arto de vivo, kiu estas arto

de amo, tiom alpropriĝis, ke ĝi primajstras karnon kaj sangon.

Kie karno kaj sango ankoraŭ ne estas primajstrita per arto

de vivo, tie la amo, kiu estas perforte estigata por plenumi

ordonon, devas resti mizera grimaco, – devas fariĝi „peko“

kontraŭ la propra karno kaj sango, fariĝi „mensogo“, kiu

ronĝas la medolon de vivo ...

Miloj kredas, ke ili havas „devon“ al tiu mensogo kaj ne

suspektas, ke estus vere pli bone al ili, se ili ankoraŭ povus

nutri en si malamon kaj malamikecon sen riproĉoj de sia konscienco.

Ili volas ŝajni antaŭ si mem pli bonaj ol ili estas, kaj tiel ili

mem baras al si la vojon, sur kiu ili iam fariĝus kapablaj, kun

plena natureco kaj sen ia devigo, en interna veremo, agi tiel

kiel postulas la ordono, kiun ili, pro timo de kulpo, obeas nevolonte.

Malklara ekkonado tie ĉi iras sur eraraj vojoj.

Dum tiuj irantaj sur tiuj ĉi vojoj volas lerni ami la amon, ili

malamas la malamon!

30