You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Por Said Pontes de Albuquerque
La Tria Jarmilo kaj la Daŭripova
Evoluigo – Lasta Parto
Falando em Esperanto
TRADUÇÃO desse texto, VIDE página 43 (seguinte), dentro da faixa VERDE.
B. Horizonte MG BR Servidor aposentado da Assembleia Legislativa do Estado de Minas Gerais.
Antes de trabalhar nessa instituição, era Professor licenciado em Física. É associado à União Espirita Mineira,
que conheceu em 1975, quando iniciou os primeiros estudos de Esperanto.
La “Erao de la Spirito”, la utopio pri ia
rebonigita Homaro en la Tria Jarmilo, bazita
sur la ŝanĝo de la paradigmo kiu subtenas la
homan pensmanieron pri la mondo, staras
antaŭ ni kiel defio postulanta respondon. Por la
transiĝo al la tiel nomata “Nova Erao”, ni devas
kunvivi en surplaneda medio, hejmo ne nur de
la homo, sed de ĉiuj aliaj vivaj estaĵoj, multaj
el ili nuntempe travivantaj estingo-procezon,
aŭ suferigajn malzorgojn (precipe se temas
pri la brutobredado por intensa produktado de
viando aŭ ovoj), kies naturaj vivolokoj estas
trafitaj de l’ homa ekspluatado kaj okupado.
La resursoj de la vivmedio formas la “naturan
kapitalon”, kiun ni devas zorgi (racie kaj
daŭripove uzi), aŭ protekti (kiam necesas ties
plena konservado), same kiel oni faras, kiam
oni serĉas la ekonomiajn praktikojn por altigi
aŭ garantii la rentumon de la financa kapitalo.
Sed ne tia estas la protekto, kiun la homo
faras rilate la mediajn rimedojn.
La produktiva sektoro ne enkalkulas la
median koston en siajn buĝetojn, kun observo
de la laŭleĝa kompenso pro la utiligo de la
naturrimedoj, celante investi en la konservado
de la ekosistemoj. Ni ankoraŭ ne aliĝis al la
daŭripova evoluigo, kiu postulas la racian kaj
adekvatan uzon de la fontoj de akvo kaj energio,
de la rimedoj de la grundo, floro kaj faŭno,
kaj kiu ankaŭ postulas la socian ekvilibron per
nuligo de la kaŭzoj de malsato kaj malriĉeco.
Kial tiel okazas? Ĝis nun ni estas agantaj
kiel “reĝoj” de la naturo, ĝin transformante
en objekton de nia regado, ne sentante ke
ni partoprenas en ĝi. En la urbaj spacoj, kie
lokiĝas la plimulto de la loĝantaro, la ĉiutaga
konsumo de industriaj nutraĵoj kaj la manipulado
de teknologiaj aparatoj ne faciligas al ni
kompreni, ke ties bazaj materialoj devenas de
la natura medio antaŭ ol alpreni la industriajn
ŝanĝiĝojn. La eduka sistemo ne reliefigas nian
striktan dependecon de la naturo.
Tamen, la konsekvencoj de la homa agado
evidentiĝas: ekstremaj eventoj en ĉiam pli
granda skalo, ondoj da varmo en Eŭropo, inundegoj
en Brazilo kaj en Azio, arbaraj incendioj
en Ameriko kaj Eŭropo, ĉiam pli altgradaj
eligoj de karbona gaso pro bruligo de fosiliaj
brulaĵoj kaj, aparte en Brazilo, pro la bruligoj
en Amazonio, en la tropika savano, en Pantanalo
kaj en la Atlantika Arbaro.
Ĉu al ni ankoraŭ estos ŝanco kompreni
kaj senti la poeziajn vortojn de Jesuo?:
“Rigardu la birdojn de la ĉielo, ke
ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas
en grenejojn, kaj via Patro ĉiela ilin nutras.”
1
Ni do bezonas fari specialan kaj gravan
paŝon: tiun de la ekologia alfabetigado. Sen
ĝi la Homaro povos perdi la direkton kiu kondukas
al la Nova Erao!
1 Mateus 6:26.
42 Atração_ agosto de 2022
Vide tradução na PÁG. 43 (no quadro verde): O Terceiro Milênio e o Desenvolvimento Sustentável – Parte Final