You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Por Said Pontes de Albuquerque
La Ne-Perforta
Komunikiĝado kaj Esperanto
Falando em Esperanto
TRADUÇÃO desse texto, VIDE página 31 (seguinte), dentro da faixa VERDE.
B. Horizonte MG BR Servidor aposentado da Assembleia Legislativa do Estado de Minas Gerais.
Antes de trabalhar nessa instituição, era Professor licenciado em Física. É associado à União Espirita Mineira,
que conheceu em 1975, quando iniciou os primeiros estudos de Esperanto.
La nuntempeco alportas defiojn antaŭ la
vivkondiĉoj kaj sociaj strukturoj hereditaj de ĉiuj
homoj ekde ties naskiĝtago. La informoj disvastigataj
per la amaskomunikiloj bone montras
la situaciojn de streso, kiu regas la socion, same
kiel la konsekvencojn de la perfortoj, antaŭjuĝoj,
malriĉeco, kaj foresto de moralaj valoroj.
Multaj homoj elektas plezurajn kompensojn
por anstataŭi aŭ kvietigi la intimajn maltrankvilojn,
esprimante ribeliĝan sintenon kontraŭ
la moroj kutime starigitaj de la socio. Aliaj alprenas
religiojn celante transpasi seniluziiĝojn. Aliaj,
tamen, sekvas siajn intuiciojn pri la ekzisto de io
pli transcenda al la materiaj postuloj de la vivo.
La spiritualismaj movadoj jam de longe
anoncas novan tempon, kiam la spiritualeco estos
la ĉefa motoro por instingi la homan vivon elekti
pli kompletan vivstilon, bazitan sur la idealoj de
ne-perforto, de altruismo kaj kompato, de ia religieco
ne ligita al trudoj kaj estontaj rekompencoj,
al multfacetaj ektimoj kaj riproĉoj.
Prezentiĝas la kampo de memkonado kaj
de novaj formoj de komprenpovo, jam ellaboritaj
ekde la jaroj 60-aj de la pasinta jarcento. Temas
pri movadoj kiuj iras kaj reiras. Kelkfoje ili
alportas disociajn malkonsentojn, alifoje unuecon.
Ekestis la hipia movado, la okcidenta malfermiĝo
al la orienta mistiko, al la budhismaj konoj kaj al la
jogo-filozofio, same kiel konstruiĝis la sistemaj kaj
integraj scioj pri la vivo, pri la psikologio kaj pri la
ekologio.
La idealoj altiras, sed al ili kondukas la
38 Atração_ fevereiro de 2022
praktikoj, ĉar tiuj ĉi estas la veraj rimedoj por la
memedukado. Inter la tiurilataj transformaj agantoj
mi citos almenaŭ tri el ili, pro ilia renoviga kaj
unuiga karaktero. Unue, mi mencias Spiritismon,
kiu malfermas novan kampon, konsolan, pritraktantan
la evoluon de la estuloj, la universalajn
leĝojn, la ekziston de la spirito, kaj kiu klarigas,
ke la instruoj de la Kristo estas bazo por la atingo
de vivo sana kaj plena.
Mi ankaŭ citas la Ne-Perfortan
Komunikiĝadon, prilaboritecon disvolvitan de la
psikologo Marshall Rosenberg en la jaroj 60, por
perado ĉe komunikiĝo, kiu helpas la homojn ĉe
la kapablo aŭdi kaj paroli, reliefigante kvalitojn
de la koro kaj la ligitecon kun si mem. Ĝi ebligas
la manifestiĝon de ia natura paca kondiĉo kiu
forrifuzas internan perforton. Tia sciado, granda
stimulo por faciligo de la interrilatoj kaj por mempliboniĝado,
iom post iom disvastiĝas en la mondo.
Laste, mi elstarigas Esperanton, rimedon
por distingiĝa komunikado, kiu celas alproksimigi
la homojn kun nuligo de la linkvaj
kaj kulturaj baroj, ebligante efektivajn kondiĉojn
por kunfratiĝado inter ĉiuj. Laŭ siaj celoj, ĝi kontribuas
por la unuiĝo de la koroj kaj elmontras la
naturan fakton, ke ni apartenas al granda monda
familio, kun reala potencialo por solidareco kaj
frateco, kaj kiu portas interne de si neestingeblan
lumon, heredaĵon de la Primara Kreiva Fonto.
Vide tradução na PÁG. 39 (no quadro verde): Amor em vez de medo