Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Foto: Alain-Gilles Bastide

Kara Alain-Gilles,

Por la homaro, Ĉernobilo estas vundo ne cikatriĝanta, eĉ post 20 jaroj.

Kaj ne cikatriĝonta dum tre longa tempo. Estas konstanta rememorigo

de l’ danĝero de l’ atomenergio kontraŭ ĉiuj vivantaĵoj sur la Tero. Kial

Ĉernobilo estas danĝera por la homaro, eĉ hodiaŭ?

Juri Bandaĵevski – 05/09/2005 – Minsk, Belorusujo

Mi renkontiĝas kun Juri Bandaĵevski, ĉe li, en

Minsk. Li ĵus eliris el la malliberejo kelkajn semajnojn

antaŭe. Li vivas en hejmaresto.

Juri B. estos la unua persono vidinta la foton “La

atoma pupo”, kiun mi ĵus fotis kelkajn tagojn antaŭe

en Pripjatj. Li estas kortuŝita. Ni kunbabilas pri ĉio

kaj eble nenio, tiel la studentino akompananta min

kiel tradukisto estas impresita.

Mi fotas kelkajn portretojn de Juri B. Li montras

al mi sian sekretan stokon de laboratoriaj musoj

sur sia balkono, tre senpacienca rekomenci siajn

esplorojn.

Je mia foriro, mi diras, ke kompreneble mi tre ĝojus

se li sendus al mi leteron, artikolon, kunlaboraĵon

por mia projekto “Ĉernobilo Forever”.

Mi ricevis ĝin tri semajnojn poste.

Vidu: http://tchernobyl.verites.free.fr/

Unue, pro la graveco de ĝia influo sur ĉiu vivantaĵo en la epicentro de

la katastrofo. (…) 104 000 km² el la surfacareo de Belorusujo, Ukrainujo

kaj Rusujo kun ekstreme danĝera denseco de radioaktiva poluo.

Pli ol 3,8 milionoj da personoj loĝis en la indikitaj teritorioj je l’ momento

de l’ akcidento. Grandega nombro da homoj, kiuj troviĝis malproksime

de l’ eksplodloko de la reaktoro n-ro 4 de la nuklea centralo en 1986,

viktimiĝis pro la terura influo de l’ atomenergio, kiu forŝteliĝis.

Due, pro la negativa specifeco de l’ influo sur la organismo de l’ homoj.

Granda nombro da radioaktivaj substancoj liberiĝis en la biosferon

(…), kun malsamaj diseriĝaj daŭroj, de jodo mallonge vivdaŭra, kies

duoniĝa tempo daŭras 8 tagojn, ĝis plutonio longviva, kies duoniĝa tempo

daŭras 24 390 jarojn. Tamen, la radioaktiva elemento superreganta

pro ĝia kvanto estas cezio-137, kies duonvivo daŭras 30 jarojn. Ĉiujĉi

radioaktivaj elementoj, ne nur je la unuaj tagoj de la katastrofo, sed

ankaŭ de 20 jaroj, eniras la homan korpon, ĉu rekte, ĉu per la radioaktiva

radiado dum diseriĝo. Ili kompreneble efektas tre malutile sur la

vivesencaj organoj.

Dum la unuaj monatoj post la akcidento, estis submetitaj al la plej granda

radiado la likvidintoj, ĉefe pro la ekstera radioaktiva radiado. Multe da

ili grave malsaniĝis, kaj iuj, malmulttempe poste, mortis pro la radiadomalsaneca

sindromo.