You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
“…Estis koloraj makuloj* ĉie en la kamparo. Kelkaj tre grandaj kaj dekoj

da aliaj pli malgrandaj. Ili estis nigraj, ruĝaj, bluaj, blankaj. Ĉiuj tre glimaj.

Brilegaj. Neniam, en memoro de multaĝulo, ni vidis ion similan. Pli poste,

ni lernos, ke la atomon ni vidis kaj ke ni estis bonŝancaj ĉar, normale, oni

ne vidas ĝin.

Ni vokis la milicon, sed ĝi venis nur frue posttagmeze. Bedaŭrinde, pluvis

dum la plejparto de la mateno kaj, kiam ili alvenis, ĉiuj makuloj malaperis.

La milicanoj elprenis mezurilon, kiun oni neniam vidis tie. Aĵo, kiu ne ĉesis

sonori. Ili ĉiuj ŝajnis timigitaj kaj ili diris al ni, ke nepras tuj foriri, ke oni

ne povas vivi ĉi-tie, ke oni neniam povos plu vivi ĉi-tie. Neniu kredis ilin,

kaj ni ĉerestis. La morgaŭon, la militistoj revenis. Ili evakuis la loĝantaron.

Ni demandis nin, kiun malamikon ili postĉasis!? Nenio ŝanĝiĝis ĉi-tie. Ĉio

trankvilis. Estis ja metala gusto en la buŝo, la gorĝo iritita, la nazo seka, la

okuloj plorantaj, la infanoj vomantaj… sed pri la alio, nenio ŝanĝiĝis. (…)

Kaj kelke da tempo poste, ili komencis enterigi la vilaĝojn. Kaj eĉ la teron!

Kiel vi povas konsideri ion ajn tian? Enterigi vilaĝojn!!! Enterigi la teron! (…)

Al ili diris mi, ke mi restos en mia domo. Ili enterigu min kun ĝi, se ili volas

sed mi ne foriros. Kaj ili lasis min tie.

Mia domo ne estis tro tuŝita, ili diris. Estas danĝera ĉio ĉirkaŭ ĝi. Sed tamen

mi ankoraŭ iras tien, la fungoj abundas kaj bongustegas. Mi longe atendis

la revenon de la homoj. Mi pensis, ke neniu eliras por ĉiam kaj ke ili iam

revenos. Sed neniu revenis.”

“Mi nun scias, ke neniu revenos.”

* La poluado pro radionukleidoj surgrunde dissemitaj, kromnomiĝas “leopardmakula

poluado”. La malhelaj makuloj sur la felo de la leopardo estus la forte poluitaj areoj.

La cetero estus normala.

Alia bildo ilustranta la deponadon de tia poluado estas tritikokampo post forta ŝtormo.

Laŭ tre hazarda maniero, ie tie, en areoj, la tritiko kuŝas en la kampo.