Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
En la evakuitaj kaj malpermesataj zonoj,

en la Slavgoroda regiono, de Belorusujo,

mi renkontis viron, kiu vivis tutsole en sia

domo trafe en la kamparo. Viro, kiu rifuzis

foriri. Li estis tie, enfosita en senfina novalo

de herbaĉoj, de arbaroj, de ekstempaj

elektraj fostoj kaj de forlasitaj kolĥozoj.

Enirejo al la kolĥozo Kujbiĉeva – Belorusujo

Sidante ĉe la enirejo al sia ĝardeno, li spektis

nin alproksimiĝi. Li ne moviĝis. Lia grizbluaj

okuloj brilis. Ili vere brilis. Kiel blankaj

reflektoroj lumigitaj en la taghelo. Neniu plu

venas vidi lin. Milicanoj kelkfoje kaj fremduloj,

kiuj starigas al li demandojn pri lia sano

kaj mezuras lin, ĉiam hastemaj reiri for.

Jam de semajnoj li vidis neniun. La homoj

ne venas ĉi-tien, ili timas. Plej malfacilas,

li diras, ke estas neniu por kunbabili. Li tre

malbone dormas. Tiam nokte, li aŭskultas

la lupojn kaj parolas al la steloj. La ĉielo ne

plu estas la sama ekde la akcidento, oni

vidas en ĝi multe pli da steloj ol oni vidis

antaŭe. “Kiel en la dezerto” laŭdire. La Lakta

Vojo tiel belas, tiel densas.

Li preskaŭ ne plu iras al la vilaĝo ĉar oni

traktas lin tie kvazaŭ pestulo. “Ili diras, ke

mi devenas de l’ teritorio de l’ diablo.” Li sin

nutras per sia ĝardeno, per aero kaj per

iom da ŝtelĉaso. La putakvo estas ĉiam

klara. Kaj li sentas sin laca. Pli kaj pli laca.

Li scias, ke li baldaŭ mortos.