You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Pripjatj – Amuzparko

Kalendara koincido: la 27-an de aprilo 1986 devis esti la inaŭgurotago de la amuzparko

de Pripjatj. La infanoj atendis tiun tagon de longa tempo. La tago antaŭ la akcidento,

dum ili endormiĝis, la Granda Radego turniĝis en iliaj sonĝoj, kaj ili jam postĉasis unu

la alian per bufraŭtoj.

Neniu el ili imagis, ke dum ilia dormado la atomsorĉistoj tuj rompos iliajn sonĝojn. Vekitaj

meze de la nokto pro la grandega eksplodo, nepris al la infanoj lerni, ke oni povis

fulmrapide pasi de belsonĝo al premsonĝo, de trankvileco al timego. Ilia tempo kaj iliaj

revoj ĵus estis konfiskitaj.

La 27-an de aprilo, je la 2a posttagmeze, dum freneza kuro, kiu ĵus komenciĝis, ili

superplenigis busojn, sen rajti kunpreni siajn fetiĉojn aŭ siajn ludilojn, aŭ siajn hejmtaskojn.

Nenio. Senesperaj patrinoj malhelpis la foriron de la busoj alkroĉiĝante al ili. La

soldatoj devis trude fortiri ilin de la veturiloj. Kaj kiam la buso akiris rapidon, ili postkuris

ĝin, la brakojn al la ĉielo. La aero estis metala.