17.11.2016 Views

CERNOBILO FOREVER / ESPERANTO

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

La monstro ĉeestas. Meze de la Mondo. Kiam oni konas ĝin iomete, oni scias ke necesas

alproksimiĝi kviete. Ĝi povas vekiĝi iam ajn. Ĉe la piedo de la reaktoro malmontrita

al la rigardoj, niaj naztruoj estas sekaj kaj metala gusto instaliĝas en la gorĝo. La besto

estas vundita, sed viva. Ĝi ronkas. Aŭ ĝi stertoras. Ĝi manĝas la betonon, kiu malebligas

al ĝi vidi la ĉielon. Ĝi foje roras. Ĝi plu disradiadas. Ĝi konsumas sian tombŝtonon de ene.

Ĝi estas nedetruebla. Kaj estas nenio pli malbona, laŭdire, ol nedetruebla vundita besto.

La malmultaj bildoj de ĝia konstruo, viditaj re kaj re dum mia preparado por tiu rendevuo,

rulumas en mia kapo. Post la unuaj fajrestingistoj, 800 000 homoj laboros tie por konstrui

tiun sarkofagon kaj provi purigadon de la plej poluitajn areojn. Okcent mil soldatoj! Oni

kromnomis ilin la “malgrandaj verdaj robotoj”; rekviziciitaj kaj sciplene oferitaj de la

Soveta Armeo kaj de la internacia premgrupo por la atomo. Ili ĉeestis por provi likvidi

Ĉernobilon.

Oni nomas ilin la “LIKVIDINTOJ”. Ili estis veturigitaj el ĉiuj anguloj de Sovetujo.

Konstru-laboristoj, inĝenieroj, helikopter-pilotoj, maristoj, kamion- kaj trajn-ŝoforoj, ministoj,

ranhomoj, kantinistoj kaj putinoj… Ili restos surloke kelkajn minutojn, kelkajn horojn,

kelkajn tagojn aŭ kelkajn monatojn depende de la intervenareoj por la taskoj asignitaj al

ili. Poste ili estos resenditaj al forgeso, tutfunde de sia kamparo, por morti tie nevideblaj.

Centoj mortis dum la kelkaj monatoj post sia ĉeesto en apokalipsujo. Dum la sekvaj jaroj,

dekoj da miloj sekvos ilin. Dudek jarojn post la katastrofo, almenaŭ 350 000 jam ne plu

ĉeestas ĉi-tiun mondon. Kaj la aliaj daŭre mortas.

Ni scias, kion kaŝas la sarkofago, sed ne, kion ĝi enhavas. Du teorioj frontas unu la alian

pri kio restas el la atoma brulaĵo, en tiu interplektaĵo de tre radioaktivaj ŝtonrubaĵoj, kiun

neniu povas precize esplori. Ĉu cento da tunoj, t.e. la plejmulto de la 192 tunoj, per kiu

la reaktoro estis ŝarĝita momente de la fatala eksperimento? Aŭ ĉu nur kelkaj tunoj, aŭ

eĉ kelkaj kilogramoj, la tuto de la nuklea brulaĵo tiukaze forvaporiĝus dum la eksplodo?

SARKOFAGO: Etimologie la tombego, en kiu la antikvuloj metis la korpojn, kiujn ili ne volis forbruli,

kaj farita el ŝtonaĵo, kiu laŭ oniaj kredoj havas la econ konsumi la korpojn. (…)

Ĉi-tie, en Ĉernobilo, la malo okazas. Sian tombon konsumas la korpo, la

forpasinto.

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!