21.09.2019 Views

367693epo (2)

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

muroj estas stukitaj, ĉio ĉi malservas al la

konservado de la verkoj.

En la nova projekto, kiun mi lanĉas en

Parizo en aprilo 2019, ni uzas rezistajn

materialojn (elmaran vernison) kaj oni

atentas pri la restaŭrado en la buĝeto de

la urbo. Ĝuste en tiu ĉi spirito mi volus

eternigi la projekton de Djerbahood, kiu

ĉi-jare eniras sian duan fazon. Mia celo

estas fari el Ĝerbao grandan laborejon de

la strata arto, kiel Ibizo, en Hispanio, estas

la insulo de la muzika kreado kaj de la

“elektro”.

Kiel oni povas difini la strata arto ?

La strata arto estas alproprigo de la

urba spaco per la artifiko de artista aliro,

kia ajn estas ĝia naturo. Ĝi enhavas tiom

same multajn stilojn kaj universojn kiom

da artistoj… Ĝi gamas de la grafitioj

al la gesta aŭ kromata figurado, de la

sona kaj luma arta instalado ĝis la fizika

prezentado… La artistoj ludas kun la urba

infrastrukturo, kun arkitekturo, kun lumo

kaj ombroj. La grafitioj povas havi altecon

de sepdek centmetroj aŭ same multaj

metroj! Malmulte gravas la uzata medio, la

esenco estas plivalorigi la straton.

Tiu speco de artista esprimo ekzistis

ĉiam, mi dirus, de post la Groto de Lascaux,

kiu datiĝas de la Paleolitiko. Sed hodiaŭ ĝi

plene ekfloras, precipe en Latin-Ameriko,

en Usono, en Eŭropo kaj en la araba

mondo. El Seed, Shoof aŭ KOOM, por

citi nur tiujn artistojn de tunizia origino,

ekhavas de nun internacian renomon

kaj elspiras la esceptan vivoforton de tiu

ĉi arta formo, kiu volas konstrui pontojn

inter homoj, inter popoloj.

El Seed, ekzemple, kiu transformis la

vizaĝon de Kairouan, tunizia loko de la

monda heredaĵo, pentras siajn calligraffitis

en la tuta mondo: Sud-Afriko, Kanado,

Korea Respubliko, Dubajo, Egiptio, Usono,

Francio… Hosni Hertelli, kies pseŭ donimo

Shoof signifas «rigardu» en la araba, ankaŭ

li revivigis la tradician kali grafion en sia

maniero: per pentrado, sur la malnovaj

tuniziaj muroj, sed ankaŭ per muziko kaj

lumo. Lia spektaklo White Spirit allogis

milojn da spektantoj en Aŭstralio kaj en

Francio. Muzikisto kaj kaligrafo, Mohamed

Koumenji (KOOM) kombinas tiujn du

artojn en siaj plastikaj kaj lumaj verkoj

ĉerpante inspiron de la sufia tradicio kaj

integrante en ĝi modernajn teknologiojn.

Li speciale liveras pruvon de granda

talento en sia multadisciplina kreitaĵo

titolita On the roads of Arabia [Sur la vojoj

de Arabio], kunorganizita de la galerio

Itinerrance en novembro 2018 en la

Louvre de Abu Dhabi.

Porti la arton al homoj prefere ol

enfermi ĝin en lokoj, kiuj estas rezervitaj

por ĝi: ĉu en tio estas la senco de la strata

arto?

La strata arto ne naskiĝis el la intenco

porti la arton al homoj, sed en la realo -

estas tio, kion ĝi faras. Ĉar ĝi praktikiĝas en

la publika spaco, ĝi sin proponas senpage

al homoj, ĉe stratangulo… Estas eble la

plej demokrata arta movado, sed ankaŭ la

plej konvena al sia tempo: transmetita sur

la teksaĵon per fotoj kaj videoj realigitaj de

la artistoj mem, ĝia konateco estas bazita

sur la rekono de la plej granda nombro

tra sociaj retoj. Unufoje rekonita, la artisto

povas elekti ekspozicii en galerioj, kiuj ligas

la verkojn de la strato al tiuj proponataj en

lokoj dediĉitaj specife al arto.

Do establiĝis tuta sistemo paralela

al la nuntempa arto. Mi menciis al vi la

projekton lanĉatan en Parizo en aprilo

2019. Temas pri la bulvardo Vincent

Auriol, kie ni estas kreantaj veran novtipan

muzeon. En ĝi ĉio estas pripensita,

la lumigado per spotoj nutrataj de

sunenergio, la sonsistemo, la longdaŭro

de la verkoj… La strata arto ne postkuras

la muzeojn por eksponi sin, ĝi amuziĝas

kun la urbo, ĝi kreas sin mem rigardate

de la publiko, ĝi interŝanĝas kun la urba

loĝantaro, ĝi estas alirebla senpage…

Kaj ĉiu povas fariĝi street-artisto! Sed,

kun la foresto de galeriistoj aŭ de muzeaj

kuratoroj, ĉu tiu arto ne riskas ŝanĝi lokojn

apartenantajn al la kultura heredaĵo?

Kupoloj estis pentritaj antaŭ nelonge en

Kairouan.

Oni povas efektive sin demandi pri la

estetika valoro de iuj verkoj, kiuj aperas

en la publika spaco. Sed oni povas ankaŭ

al si diri, ke anstataŭ blankaj kupoloj, iuj el

niaj maŭzoleoj havas nun kupolojn altajn

kaj kolorajn! Eĉ se estas farite pli aŭ malpli

bone, mi pensas, ke oni, en kelkaj jaroj,

fine havos interesajn rezultojn: la strata

arto estas arto, kiu renovigas sin daŭre.

Oni ne devas timi arton. Okazas, ke oni

volas rigardi iujn kreitaĵojn kiel arton, dum

tiuj ne meritas tiun nomon, ĉar ili servas

abomenajn ideologiojn. Sed tio estas

ekstreme maloftaj esceptoj. Arto neniam

estis minaco kontraŭ iu ajn, ja kontraŭe.

Ĝi estas la plej bona armilo kontraŭ

obskurantismo, mi estas konvinkita pri tio.

Instruisto de plastikaj artoj, la francotuniziano

Mehdi Ben Cheikh fondis la

galerion Itinerrances (http://itinerrance.

fr/) en Parizo antaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj.

Li establis projektojn de strata arto

asociante artistojn de la tuta mondo.

Li publikigis du verkojn, fontantajn el

la du grandaj projektoj de strata arto

respektive en Parizo kaj en Erriadh:

L’événement strata arto Tour Paris 13 [La

okazaĵa Turo de Parizo 13] (2013) kaj

Djerbahood, Le musée de strata arto

à ciel ouvert [Djerbahood, la subĉiela

muzeo de strata arto] (2014).

Elfrancigis Kees Neeft (Nederlando)

Unesko-Kuriero • aprilo-junio 2019 | 23

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!