Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
De faloj al

rekonkeroj, tiel iras la

vivo de ĉi tiu mirinda

urbo, kiu ĉerpas el la

homaj rezervoj siajn

ardon kaj energion

Manifestacio ekster la Reĝa Palaco en

Varsovio, en julio-aŭgusto 2017, por protesti

kontraŭ la monataj memor solenadoj

de la avia kraŝo apud Smolensk.

estis perdita. La bazaro kvadrata, urbetodomoj,

la cirkvito de la remparoj, la Reĝa

Kastelo kaj gravaj religiaj konstruaĵoj

de la “nevenkebla urbo”, kiel ĝi estis

konata tiam, leviĝadis el la cindroj en

unuiganta nacia impeto kuraĝigita de

komunisma propagando. Ĉi tio meritigis

al ĝi registron en 1980 sur la Liston de

Mondaj Heredaĵoj de Unesko. La arkivoj

de la Buroo de rekonstruo de Varsovio

(BOS-Arkivo) konservas spurojn de tiu

memorinda periodo. Ili estis inkluditaj en

la Registron “Memoro de la Mondo” en

2011.

Urbo palimpsesta

Alia atesto pri la spirito de malobeo,

memorinda ĉapitro de la historio de

Varsovio: ĝia geto. Kiu ne aŭdis pri la

ribelo de la Varsovia geto en la printempo

de 1943 kaj ĝia rezisto tiom firmdecidita,

kiom ĝi estis senespera! Sed kiu scias, kie

precize ĉi tiu grandega areo estis, la plej

granda en Eŭropo sub nazia okupado?

Konstruita en 1940. Forviŝita de sur la

mapo en 1943. La Varsovianoj mem havis

nur neklaran ideon, ĉar la temo estis tabuo

dum la jardekoj de komunista regado.

Post la liberigo estis nur pecoj de la dek

ok kilometroj da muroj, kelkajn metrojn

altaj, kiuj ĉirkaŭis ĝin. Ĝi estis ie norde de

la Kultura Palaco, oni diris...

Nova urboparto leviĝis super la

entombigita juda urbo, kies memoro

malaperintus samtempe kun ĝiaj kvaraŭ

kvincent loĝantoj, se iu viro ne estus

travivinta. Lia nomo estas Hersz Wasser. Li

estis la asistanto de la historiisto Emanuel

Ringelblum, kiu kun sesdek amikoj tiel

forte laboris por konstrui la arkivojn de la

geto, en kiu ili vivis dum la dua mondmilito.

Inter 1946 kaj 1950 oni elprenis ĉirkaŭ

dudek kvin mil paĝojn, zorge ordigitajn

en metalaj skatoloj, eltiritaj el la rubaĵo.

Ĉi tiuj unikaj dokumentoj, kolektitaj en

kompleta kaŝeco, estis enskribitaj en

la Registron “Memoro de la Mondo” de

Unesko, tuj post la falo de la komunisma

reĝimo en 1989.

Emanuel Ringelblum kaj lia teamo

konstruis ponton de nenio ĝis estonteco.

Kontraŭ ĉiuj malpermesoj, ili lasis al ni

atestojn pri la kaŝaj organizoj, listoj de

deportitaj, kronikoj, literaturaj tekstoj,

artverkoj, taglibroj, privataj leteroj ... Oni

malkovris tie unuajn detalajn priskribojn

de la tendaroj de ekstermado Chełmno kaj

Treblinka. Danke al ili, teamo de esploristoj

kaj nuntempaj verkistoj povis rekonstrui

detale - almenaŭ sur papero - ĉi tiun

mankantan distrikton de la pola ĉefurbo.

Kiel palimpsest-urbo, kiu verkas sian

historion sur la paĝojn de la pasinteco,

sen iam ajn forviŝi ĝin, Varsovio estas vasta

mozaiko, kiu konstante reinventas sin en

tempo kaj spaco. Pli ol el ŝtono kaj betono,

ĝi konsistas el fluoj de homaj energio kaj

nervoj, kiuj trairas ĝin, konstruante kaj

malkonstruante sian identecon faritan de

ribelema memoro kaj bonefika forgeso.

Pola arkitekto, diplomiĝinta en la

Politeknika Lernejo de Varsovio kaj

Universitato de Marne-la-Vallée (Francio),

Joanna Lasserre partoprenas en

civitana agado en Pollando kaj en

Francio, kune kun siaj profesiaj projektoj

en arkitekturo, urboplanado kaj

komunikado.

Elfrancigis Johan Derks (Serbujo).

Unesko-Kuriero • aprilo-junio 2019 | 9