Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Komence de la jarcento,

la flutisto de la industria

kapitalismo altiris en

Detrojton ĉiujn malriĉajn

laboristojn de la rura sudo

de Usono, ĉefe nigrulojn,

kun la promeso de brila

estonto

© Silvana Reggiardo

Panorama fotomuntaĵo de la serio Les

présences désagrégées (Disigitaj ĉeestoj),

Parizo 1998-2000, de la itala artisto Silvana

Reggiardo.

rakonto elvokis infanecan imagaĵon. Unu

el la historioj, kiujn la romano rakontas,

estas do la fuĝo de grupo de infanoj,

kiuj profitas de la malorganiziteco de la

transportoj kaj de lernejoj en la urbo, por

trovivi ian aventuron, en forlasitaj tereno

kaj lernejo. Io kio similis iel al Treasure

Island 6 . Sed mi havis ian problemon kun

la realo. Mia historio enskribiĝis inter du

bankrotoj: tiu de Lehman Brothers, la 15-

an de septembro 2008, kaj tiu de General

Motors 7 , la 1-an de junio 2009. Tiuj estis

historiaj kaj objektivaj mejloŝtonoj. Tamen

infanoj ne povis travivi la tutan tempon. Mi

komencis sekvi la infanojn sojle de la Festo

de Ĉiuj Sanktuloj, dum la Devil’s Night 8 : ili

bruligis forlasitan domon. Kelkajn tagojn

poste ili fuĝis. Tiam estis la komenco de

novembro. Mi decidis, ke ili povas rezisti

ĝis Kristnasko. Oni povas konsideri, ke tio

estas racia maksimumo. Sed tio devigas

min tordi la tutan realon.

En la romano, GM – la General Motors

ne plu estas GM, sed ĝi ŝanĝiĝas al

« Entrepreno ». La kronologio estas skuita.

Mi sukcesas ekhavi mian dokumentaron

6. Treasure Island (1883) (Trezorinsulo) estas aventura

romano de la skota verkisto Robert Louis Stevenson..

7. Lehman Brothers estis multnacia investbanko

kiu bankrotis post 158-jara ekzisto. General Motors

estas usona konstruanto de aŭtomobiloj, kiu estis

metita sub la protekto de la usona leĝo koncerne la

bankrotojn de la 1a de junio 2009.

8.Devil’s Night, la 30a de oktobro, estas la nokto kiu

antaŭas la feston Halloween.

en du monatoj. Kaj subite, ĉio heliĝas. La

logiko de la fikcio altrudiĝas al la realo. Se

mia historio de malutopio, de bankroto kaj

de urba ĝangalo kuras ĝis Kristnasko, tiam

mi eniras vintron. Malvarmas en Detrojto,

vintre. Kaj subite, tiu urbo, pri kiu mi vidis

mil bildojn, iĝas io, kio estas pli ol simpla

dekoro. Ĝi vigliĝas organike. Mi observas

mense la neĝon falantan sur la gazonon,

mildigantan la bruon de paŝoj. Mi vidas la

venton enŝoviĝantan en faŭkajn fenestrojn

de la vakantaj konstruaĵoj, siblante turniĝantajn

en la forlasitaj domoj. Mi povas

senti kiel la metalgusta frosto penetras la

humidajn vestojn, kiujn nenio plu sukcesas

revarmigi. Mi vidas kiel estingiĝas la halooj

de la urba lumigado, anstataŭataj de la

mistera flagrado de la neĝo sub la arĝenta

luno. Kaj tiu fantasmagoria Detrojto, fikcia

Detrojto ne estas pli reala ol la vera - en la

vera Detrojto, tiuepoke la homoj mortis

ĉiutage. Sed la urbo fariĝas komunikebla,

reprezentebla. En la urbo-maŝino, oni

povas denove imagi homajn destinojn.

Mal grandegajn rezistojn. Se la historio

daŭros ĝis Kristnasko, estas nur, ke temas

pri fabelo, kiu ne estas devigata esti kruela.

La knaboj eble sukcesos elturniĝi.

Kaj la urbo sukcesos refariĝi cirko, kie

evoluas sortoj de akrobatoj anonimaj,

sen protekta reto, glitantaj de trapezo

al trapezo, flugtuŝantaj sen vidi unu la

alian, rekaptiĝantaj fluge, esperante iom

da ripozo, esperante ian renkonton, kiel

miraklo homdimensia, sub la stelplena

tendo.

Naskita en 1974, la franca verkisto

Thomas Reverdy estis notinde premiita

por siaj romanoj Les Derniers Feux

(Lastaj fajroj) (2008), L’Envers du monde

(La reverso de la mondo) (2010), Les

Évaporés (la Malaperintaj) (2013), Il

était une ville (Estis iam urbo) (2015) kaj

L’Hiver du mécontentement (La vintro

de la malkontento) (2018).

Elfrancigis Maria Butan (Rumanujo)

Nomoj cititaj:

• Baudelaire, Charles (1821-1867),

franca poeto

• LeDuff, Charlie (1966-),

usona ĵurnalisto

• Liebeskind, Daniel (1946-),

usona arkitekto

• McCarthy, Cormac (1933-),

usona verkisto

• More, Thomas (1478-1535),

filozofo, teologo, juristo kaj angla

politikisto, aŭtoro de Utopia

• Rimbaud, Arthur (1854-1891),

franca poeto

Unesko-Kuriero • aprilo-junio 2019 | 27