Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Urboreto

La historia ĝardeno de Dolat Abad

en Yazd, Irano, kun siaj fontanoj kaj

ornamaj naĝejoj.

Urboj kaj viva heredaĵo

Ĉiun printempon, la urbo Recife, fororiente de Brazilo, surmetas siajn karnavalajn

vestaĵojn. Estas tempo por muziko, dancado, optimismo kaj eŭforio. En la centro de la

festado estas la Frevo. En ĉi tiu furioza karnavala dancmuziko, ni agnoskas la regulan

kadencon de milita marŝa muziko, la markatajn taktojn de la brazila tango, la harmonajn

ŝablonojn de la kariba kvadrilo, la viglan ritmon de polko kaj la plurritmojn de ĵazo -

miksaĵo de muzikaj ĝenroj de diversaj originoj, sed ĉiuj tipe urbaj.

Oni bezonas atletajn kapablojn por danci laŭ la sonoj de la Frevo! La Passo, la

akompananta danco, havas pli ol cent strikte strukturitajn paŝojn - ĝiaj altaj saltoj kaj aliaj

akrobataĵoj donas al ĝi aspekton de eksterordinara ĝojo kaj libereco.

La Karnavalo daŭras nur semajnon, sed ĝia spirito restadas en la urbo dum la tuta jaro.

La loĝantoj de Recife, tra ĉiuj sociaj klasoj kaj generacioj, kunvenas dum sia libera tempo

por prepari la sekvan feston. Ĉiuj kontribuas per siaj kapabloj, talentoj kaj scioj. Novaj

muzikaĵoj estas komponataj, novaj dancaj heroaĵoj estas inventataj, novaj kostumoj kaj

alivestoj estas farataj - ĉiuj konkurencas en fantazio.

Se la loĝantoj de Recife havas ion komunan, tio estas la Frevo - ĝi nutras ilian senton

de aparteno al la sama kulturo, kaj fortigas komunumajn valorojn kaj socian koherecon.

Ĝuste ĉi tiuj valoroj kondukis al la enskribo de la Frevo en la Liston de Nemovebla Kultura

Heredaĵo de Unesko en 2012.

Nemateria kultura heredaĵo estas ponto inter tradiciaj kaj nuntempaj kulturaj valoroj.

Ĝi estas la viva esprimo de buŝaj tradicioj, metiaj kapabloj, artaj, sociaj aŭ ritaj kutimoj,

scioj kaj scipovoj transdonitaj al ni de antaŭaj generacioj.

En urbaj areoj, ĉi tiu viva heredaĵo estas krea forto, kiu ligas kaj fortigas komunumojn.

Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)

Longdaŭra teknik-scio

] یّنقم] Ankaŭ la merkato de la mokannioj

spertaj geo-hidrologoj, kiuj fosas la putojn

kaj bontenas la kanatojn, evoluis. En la

pasinteco, oni bezonis havi ampleksan

gamon da kapabloj - trovi subteran akvon,

decidi pri la plej bonaj lokoj por fosi la

putojn, mastrumi la teknikojn de elfosado,

purigi kaj ripari putojn kaj tunelojn, kaj

havi la saĝon por administri la akvon -

kiujn transdonis la patroj al la filoj.

Por certigi ke la metio de la antaŭuloj

prosperu, la Internacia Centro pri Kanatoj

kaj Historia Hidraŭlika Strukturo [the

International Centre on Qanats and

Historic Hydraulic Structure] (ICQHS),

kiu havan filian rilaton al Unesko, kaj la

,[تفت] Fakultato de Kanato en la urbo Taft

disponigas la klerigadon en la kampo.

La Taft-kolegio, kiu estas lokita ĉirkaŭ

dudek kilometrojn sude de Jazdo, ofertas

dujaran lernadon ekde 2005. Studentojn

trejnas pri teorio kaj praktiko tradiciaj

majstroj, en la Jazda dezerto. La profesio

ricevis ankaŭ aldonan rekonon, kaj nun

majstro-mokannioj povas esti licencitaj

de la Ministerio de Justeco por solvi kanatdisputojn.

Kompreneble, akva administrado

en lando kun multaj dezertaj regionoj

kiel Irano estas ekstreme kompleksa.

En la lastaj jardekoj estis ellaboritaj

novaj teknologioj pri ekspluatado kaj

interdividado de akvoresursoj por

kontentigi la bezonojn de la kreskanta

nombro de la loĝantaro kaj la ekonomiaj

farendaĵoj. Ĉi tiu moderna infrastrukturo

foje konkurencas kun tradiciaj sistemoj,

kondukante al akvomanko en ekstremaj

okazoj.

Tamen, la kanatoj kaj la rezulta scipovo

restas kiel apogilo de Jazda urboplanado

kaj integra parto de ĝiaj estontaj projektoj.

Jen kial institucia administrado kaj

memprotektaj mekanismoj estis adoptitaj

por kompletigi la kutiman sistemon.

Tri registaraj agentejoj prizorgas kanatadministradon,

dum ICQHS efektivigas

esploradojn kaj kapabligajn aktivadojn.

La kulturaj fonoj de la

loĝantaro

Jazdo estas vivanta pruvo, ke la

nemateria kultura heredaĵo povas provizi

aŭ inspiri geniajn solvojn, adaptitajn al

lokaj kondiĉoj. Bazante siajn strategiojn

sur lokaj praktikoj kaj pleje utiligante siajn

kulturajn rimedojn, urboj plej probable

mobilizas siajn loĝantojn por partopreni

en propraj evoluigaj projektoj. Ĉi tio

postulas, kompreneble, ke la valoro de la

vivanta heredaĵo estu mezurata pere de

taŭgaj protekto-procedoj kaj tra aktiva

partopreno de la posedantoj de tiu

tradicia scio.

Urboj vibras kaj prosperas laŭ la ritmo

de agadoj kaj interŝanĝoj de siaj loĝantoj.

Ĉu ili jam de longa tempo loĝis tie aŭ ĉu

ili ĵus alvenis, la loĝantoj kunportas siajn

proprajn kulturajn fonojn. Iliaj scioj, kredoj,

tradicioj, kutimoj kaj mondaj vidpunktoj

formas iliajn identecojn kaj rilatojn kun la

aliaj homoj - kaj sekve kun iliaj urboj.

Vanessa Achilles (Francio),

sendependa esploristo kaj verkisto.

Elangligis Saed Abbasi (Irano)

Unesko-Kuriero • aprilo-junio 2019 | 33