Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Tio ne nepre estas la kazo en Francio, kie,

tuj kiam oni parolas pri kolonia historio,

ĉiu baŭmas kaj rifuĝas malantaŭ Jules

Ferry, kiu havigus al ni la alfabeton!

Sed se vi lasus al afrikanoj la taskon

fari tiun saman muzeon, nu, ekde la enira

pordo ĝis la elira pordo, ili montrintus la

Blankulon vipi la Nigrulon, meti ilin en la

holdojn, rabi la kontinenton, konstruigi

fervojon tie, kie la homoj mortas. Sciu, ke

rilate ilin, mi ankaŭ skribus sur Instagram,

ke ili «provas skribi sian kolonian

historion».

La koloniito prezentos la apokalipsan

version de la koloniado, la okcidentulo

sian supozatan civilizantan version. El

tio ĉio oni devas fari sintezon. Ĝis nun, ni

havas subjektivajn interpretojn.

Ĉu la provoj redoni la kulturan

heredaĵon al la afrikaj landoj, kiujn nun

oni faras en Francio, estas gravaj ?

Mi ŝatas la raporton de Felwine Sarr kaj

Bénédicte Savoy pri la restituo de la afrika

kultura heredaĵo [transdonita ĉe la Élysée

(Elizeo) la 23-an de novembro 2018], sed

ni vidu tion, kio okazos en la praktiko.

La restituo metas la saman demandon:

kiel relegi nian kolonian historion? Kial,

en la libroj pri historio en Francio, en

Eŭropo, oni neniam parolis pri tiuj ŝtelitaj

objektoj? La kolonianto faris grandan

eraron pensante, ke kion ni produktis, tio

arte estis senvaloraĵo. Hodiaŭ tiuj estas

elementoj, kiuj mankas en la ekspliko de

la monda imago.

La afrikanoj volas tute simple, ke oni

rekonu, ke la imago de la mondo inkluzivu

ankaŭ tiujn elementojn de la afrika kulturo,

kiujn oni rabis, kaj ke, ekzemple, ne estus

surrealismo se ne estus la proksimeco de

tiuj pentristoj al la afrika arto. Preter la

restituo aperas la demando de la rekono

de Afriko kiel arta potenco.

Ĉu la afrika literaturo okupas sian

lokon en la monda literaturo ?

La afrika literaturo en la franca lingvo

estas juna, ĝi eĉ ne estas centjara, ĝi

bezonas tempon por konfirmiĝi. Kio estas

interesa, tio estas, ke ĝi scipovis preni la

itineron de la tutmondiĝo: ĝi profitas de

la malfermita dimensio de la mondo kaj

eniras la grandan dialogon, kiu fariĝas, ĉi

tie kaj tie, pri la nuntempaj interesoj de la

socio.

© Finbarr O’Reilly

Ĉu vi sentas vin foje la proparolanto de

Afriko ?

Tio estus aroga. Estas vere, ke min

ĉiam flatas vidi, ke pli kaj pli da afrikanoj,

inkluzive angle parolantojn, legas tion,

kion mi verkas, rekonas sin en ĝi kaj

entuziasmas. Mi nur redonas al ili la

samon tra rakontoj, kiuj parolas pri ilia

mondo. Mi ŝatus, ke oni ne konsideru min

kiel proparolanton – tio estus tro kristeca

destino – sed ke oni havu la impreson, ke

ni kunverkas la librojn, kiujn mi verkas.

Vi povintus fariĝi juristo. En 1989

vi akiris stipendion kaj forlasis vian

modestan familion en Pointe-Noire por

studi juron en Francio.

Miaj gepatroj volis, ke mi fariĝu juĝisto

aŭ advokato. La Universitato de Nantes

konsideris mian peton enskribiĝi: tie mi

studis privatan juron dum unu jaro, poste

mi venis en Parizon por fari tezon de tria

ciklo en la universitato Dauphine en

ekonomia kaj socia juro.

Sed verkado superis juron. Estas

aktiveco iom ĵaluza, kiu ne toleras

konkurencon. Kaj poste, kiam miaj

gepatroj mortis, mi havis la senton, ke mi

havas plu neniujn, kiujn mi povus fierigi

pri mi…

Ĉu estis tago, kiam vi diris al vi: «Mi

volas verki»?

Mi komencis verki poemojn en la liceo,

kaj, esence, mi volis fari nur poezion.

Samtempe mi ne konsciis, ke verki povas

esti ĉefaktiveco. Por mi ĝi servis por

trankviligi miajn timegojn kaj regi mian

solecon. Ĝi fariĝis konfeso, por sola infano,

kia mi estis: maniero rifuzi la mondon tiel,

kiel ĝi estis skribita, en la nuno, por inventi

mian propran version de la mondo…

52 | Unesko-Kuriero • aprilo-junio 2019