21.09.2019 Views

367693epo (2)

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

© Tomas / Cartoon Movement

La Statuo de Libereco, donaco de la

franca al la usona popolo, por memorfesti

la centjariĝon de la Sendependeca Deklaro

de 1776, ankoraŭ ploras kun silentaj lipoj:

“Donu al mi viajn lacajn, viajn malriĉajn,

viajn suferantajn amasojn, kiuj sopiras

libere spiri …” Tiel Usono malfermis siajn

brakojn al ondoj de malriĉaj enmigrintoj.

Kompreneble, la granda plimulto estis

malriĉaj blankuloj. Multaj kontraŭis la

italojn kaj la irlandanojn, ĉar ili estis

rufharaj katolikoj. Sed ĉiuokaze ili estis

konsiderataj pli bonaj ol nigruloj. Nigruloj

ne povis enmigri el Afriko, ne nur ĉar ili

estis multe pli malproksimaj ol eŭropanoj,

sed ankaŭ ĉar ili estis multe pli malriĉaj, kaj

apenaŭ ekzistis vojaĝebloj por transporti

ilin al Novjorko. La ĉinoj havis pli da ŝancoj

atingi la okcidentan marbordon, kaj eble

pro tio oni aprobis leĝon en 1882, kiu

malpermesis al ili enmigri nur pro la fakto

esti ĉinoj.

Mi komprenas, ke ĉi tio estis subtila

kaj potenca maniero transformi demografiojn,

alivorte formi la politikan, socian

kaj rasan strukturon de Usono. La aktuala

nervozeco pri ŝanĝo de tiu strukturo

estas nenio alia ol la daŭrigo de tiu sama

malnova logiko. Se tio ne estus fakto, kial

povus esti erare aparteni al malplimulta

grupo aŭ diferenci de aliaj?

Oni ne bezonas esti

rasisto ...

Evidente, se vi estas bona persono kaj vi

favoras la endon konvene observi leĝojn,

tio ne faras vin rasisto. Oni ne bezonas

esti rasisma, kiam la leĝo kaj la kulturo

jam estas tiaj. En Usono neniu protestas

kontraŭ kanadaj aŭ eŭropaj enmigrantoj.

La samo estas vera en Eŭropo kaj eĉ en

la Suda Konuso de Sud-Ameriko [la plej

suda regiono de Latin-Ameriko, loĝata

plejparte de praidoj de eŭropanoj].

Ĉesigu la rasismon

de itala karikaturisto Tomas.

Sed ĉiuj maltrankviliĝas pri nigruloj kaj

miksrasaj personoj de la sudo. Ĉar ili ne

estas blankaj kaj “bonaj”, sed malriĉaj

kaj “malbonaj”. Nuntempe preskaŭ

duonmiliono da eŭropaj enmigrintoj vivas

kontraŭleĝe en Usono. Neniu parolas pri

ili, same kiel neniu parolas pri unu miliono

da usonaj civitanoj vivantaj en Meksiko,

multaj kontraŭleĝe.

Ne akceptante komunismon kiel

senkulpigon (neniu el tiuj kronike

malsukcesantaj ŝtatoj, de kie migrantoj

alvenas, estas komunismaj), ni rigardu

denove la rasajn kaj kulturajn klarigojn

kutimajn por la jarcento antaŭ la Malvarma

Milito. Ĉiu malhelhaŭta laboristo estis

rigardata kiel krimulo, ne kiel oportuno

por reciproka evoluo. La enmigradaj leĝoj

mem plenas je paniko nur je la ekvido de

malriĉaj laboristoj.

Estas vere, ke oni ne bezonas esti

rasisto por subteni leĝojn kaj pli sekurajn

landlimojn. Oni ankaŭ ne bezonas

esti rasisma por disvastigi kaj subteni

malnovan rasisman kaj klas-bazitan

paradigmon, dum ni plenigas nian buŝon

per sensencaĵoj pri kompato kaj la batalo

por libereco kaj homa digno.

Oni ne bezonas

esti rasisma

por disvastigi

kaj subteni

malnovan

rasisman kaj

klas-bazitan

paradigmon,

dum ni plenigas

nian buŝon per

sensencaĵoj pri

kompato kaj

la batalo por

libereco kaj

homa digno

Profesoro pri Latin-Amerika Literaturo

kaj Internaciaj Studoj en la Universitato

Jacksonville en Florido, Usono, Jorge

Majfud estas fama urugvaj-usona verk

isto, kiu regule kontribuas al la internacia

amaskomunikilaro. Li estas la

aŭtoro de multaj romanoj inkluzive

de La Reĝino de Ameriko [The Queen

of America], Krizo kaj Tekilo [Crisis and

Tequila], kaj libroj de eseoj kiel Teorio de

Semantikaj Kampoj [A Theory of Semantic

Fields].

Elangligis Ursula Grattapaglia (Brazilo)

Unesko-Kuriero • aprilo-junio 2019 | 47

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!