SZÓGYŰJTEMÉNY VORTOPROVIZO
SZÃGYÅ°JTEMÃNY VORTOPROVIZO
SZÃGYÅ°JTEMÃNY VORTOPROVIZO
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
jardekoj el la ŝtatlingvo (rumana), mi listigis nur la plej ofte uzatajn, kiel ekz. la „abonament”

/abono, abonbileto/, „buletin” /legitimilo/, „punga” /plastosaketo/ ktp. La libereco de

informado kaj ties teknika ebleco, grave ĉesigas la uzadon de la dialektaj vortoj. Laŭ mia

sperto, en Transilvanio la loĝantoj hungaraj, spektas kaj aŭskultas preskaŭ nur la hungariajn

TV kaj radioelsendojn. Esperigas tiu fenomeno, ke en la nomumado de kelkaj novbakitaj

esprimoj, krom la oficialaj, ekaperis ankaŭ ties dialekta varianto laŭ la loka lingva tradicio,

kiel ekz. la „bubabugyi – nadrágpelenka” /vindokalsoneto/, sed ne temas ankoraŭ pri ĝenerala

uzado. La vortprovizo baziĝas sur mia lingvoscio proksimume gepatrolingva, kiu egalas kun

la supra parto de la Ĉik-gubernio kaj tio estis kompletigita kun la lokaj esprimoj de aliaj

regionoj de Transilvanio. Por la kompletigo estis uzata antaŭ ĉio la elektronika varianto de la

Sikhuna Vortaro, eldonita fare de Eldonanto Havas en la jaro 2004. Tiu elektronika versio

estas akirebla en la sekvanta hejmaĝo: http://szekelymagyar.transindex.ro/. Mi devas mencii

ankaŭ la libron „A Székelyföld leírása” /Priskribo de Sikhunlando/, verkita fare de Orbán

Balázs, la serioverkaĵon far ede Sepsiszéki Nagy Balázs pri la SZÉKELYFÖLD FALVAI A

XX: SZÁZAD VÉGÉN / VILAĜOJ DE SIKHUNLANDO JE LA FINO DE LA XX-A

JARCENTO/, krome la beletraĵojn de la orplumaj verkistoj el Transilvanio.

Kelkaj ĝeneralaj klarigoj pri la sikhuna dialekto

Estas signifa karaktero de la sikhuna dialekto, ke oni aldonas la „j” sonon al la verbo

volitiva, se tio apartenas al la tria persono estanta en kaj singularo kaj pluralo, ekz. hojzon!

/alportu!/, vigyájzanak! /atentu!/ ktp. Ankaŭ la afiksoj „–sza, –sze” estas ofte uzataj, ekz.

hadd lámsza/(do) lasu min alrigardi/, üssönsze/(do) batu min/, néjzesze /(do) rigardu/ ktp.

Tiuj afiksoj anstataŭigas la vorteton „csak” /nur/, uzata tiu en hungarisma parolstilo.

Se sikhuno volas diri ion lante, en tiu okazo aldonas la „s” /ŝ/ sonon el la „és” /kaj/

preskaŭ al ĉiu memstara frazoparto, elparole kune kun la lasta vorto. Ekz. „Aharré mentek s,

ahajt leülék s, hát látom Emre es megérkezik s, veti a szokmányát.” /Ili iris for kaj, tiam mi

eksidis kaj vidis, ke ankaŭ Emeriko alvenas kaj, malvestis sian lansurtuton/.

La afiksojn „–hoz, –hez, –höz”, la sikhuno anstataŭigas kun la „–ni” rilate al persono.

Ekz. „Há mentek? Erzsiékni.” /Kien vi iras? Al Elizabeta/.

Anstataŭ „–nál, –nél” oni diras „–nitt”. Ekz. Ádámnitt háltam. /Mi dormis ĉe Adamo/.

Anstataŭ „–tól, –től” oni diras ankaŭ en pluralo „–nol”, „–nől”, „–nul” aŭ „–nül”

afiksojn. Ekz. Gyurinül jövök. /Mi venis de Georgo/.

Ankaŭ la afiksoj diminutivaj por esprimi kareson „–gál, –gél, –kál, –ka, –ke” /–et/

havas gravan rolon en la ĉiutaga lingvouzo. Ekz. „hulldogál, esdegél, bujócskál, leánka,

betegecske, anyóka” /defaleti, sin kaŝeti, knabineto, malsaneta, malgrandeta, avinjo/ ktp.

La ĉeso de la alĝustigo de la konsonantoj, ne la senkulturecon montras, sed atestas la

gardon de la praeco en nia lingvo. Ekz. „azval (azzal), ezvel (ezzel), Sándorval (Sándorral),

gyermekvel (gyerekkel)” /kun tio, kun ĉi tio, kun Aleksandro, kun infano/ ktp.

Rilate al la akademia lingvo, en la sikhuna dialekto kelkaj vokaloj sonas iomete pli

longe pro la akcentado. Ekz. „bé – be, tűk – ti, mű es – mi is” /en (al), vi, ankaŭ ni/ ktp.

Ekzistas pluaj nuancoj fainaj en la sikhuna dialekto, sed la ankoraŭ nepre mencienda

estas tio, ke ties esprimmaniero estas tre riĉa. Kion en la akademia lingvo oni esprimas

simple, eble kun metaforo, tion la sikhuno elparolas kun bunta priskribo. Ekz.

Ködbe ringassa öntudatát.

Berúg.

Li ebriiĝas. (Nebuliĝas lia konscio.)

5