Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
3

aliaj stupetoj kaj lokoj. Supre estas Dio – kaj, ripetante la konatan kristanan eldiron, por tiu,

kiu havas Dion sur la unua loko, ĉiuj aliaj aferoj troviĝas sur la ĝusta loko! – kaj tiel por mi

la filozofio ne povas plu troviĝi pinte de mia valoreskalo, ĉar ĝin alprenis tiu, kiu mem estas

la plenumiĝo de ĉia aŭtenta, do sincere serĉanta filozofio: Saĝo en persono, Jesuo Kristo

mem.

Ĉu do fino de ĉia filozofia pensado kaj verkado? Kelkaj fratoj en la kristanaj eklezioj tiel

opinias, observantaj la konatan teksteron ĉe la apostolo Paŭlo: „Gardu vin, ke neniu prirabu

vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj

ne laŭ Kristo” (Kol 2,8). Unuarigarde ĉiu kristano devus surbaze de tiu ĉi versiklo tuj forlasi

ĉian okupiĝon pri filozofio, ja ĝi, laŭ la apostolo, „prirabas”, do devojigas la homon for de

Kristo, en kiu „korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco” (Kol 2,9) kaj tiel ĉio, kion la filozofio

promesas kaj tamen ne plenumas, respektive false plenumas, estas plene kaj ĝuste plenumita

en Kristo. Se tiel, Jesuo mem eraris, instruante la principon de la ekskludita kontradikcio:

„Sed via parolo estu: Jes, jes, ne, ne; ĉio ekster tio estas el malbono” (Mat5,37). Tiu instruo

apartenas al grava parto de la filozofio, instruo pri logiko, kiu apartenas al la unua,

epistemologia parto de la filozofia tuto. Ĉu apostolo Paŭlo kontraŭas logikon, spite al tio, ke

Jesuo mem en la evangelio laŭ Johano estas nomata Logos? Tute certe ne. Se Paŭlo principe

kontraŭus ĉion ligitan kun la filozofio, li devus forigi el sia verkado la tutan gramatikon, ja ĝi

fakte ne estas io alia ol lingva apliko de la Aristotela sistemo de kategorioj. Kiam la homo sin

esprimas per gramatike konstruitaj frazoj, tiam li troviĝas en la sistemo de filozofia pensado,

senkonsidere, ĉu li pri tio konscias aŭ ne. Sed apostolo Paŭlo, mem bone informita pri la

greka filozofio, ne skribis nur gramatike strukturitajn frazojn, li uzis ankaŭ metodojn de

logika konkludado; li uzas silogismojn, argumentadon kaj konkludadon; li distingas pruvojn

disde la evidento ktp. La averto de Paŭlo rilate filozofion do ne povas havi karakteron de

kompleta negado kaj eĉ malpermeso, sed estas direktita nur al tute specifa kozo de la tiama

filozofia instruo, veninta el greka tradicio.

Kie troviĝas la ĉefa konflikto inter la greka filozofio kaj la evangelio, kiun anoncas kaj

defendas apostolo Paŭlo? La posta historio de la kristanaj aŭ prefere ŝajnkristanaj eklezioj

pruvas la pravon de la apostolo. La malsana percepto de la homa korpo kaj de la tuta fizika

mondo fare de katolikaj teologoj kaj ekleziaj estroj, kiu kaŭzis tioman suferon de milionoj,

tiom da mortigitaj kaj torturitaj virinoj kaj tiom da psikaj kaj animaj suferoj, ne estas rezulto

de la evangelio, sed de la greka filozofio, kiu estis de la konstantena grandeklezio prenita el

la pagana mondo kaj miksita kun la evangelio en novan fenomenon de falsa pieco,

karakteriza por la eklezio de Romo. Sed la problemo estis en la tempo de Paŭlo eĉ pli akra ol

poste. Pri kio temas? Precipe la instruo de la idealisma filozofo Platono, kiun poste

Aŭgusteno Aŭrelio enprenis en la kristanan instruon, insistis je divido inter la pura kaj digna

animo kaj malpura kaj maldigna korpo. La homa animo laŭ Platono kaj liaj disĉiploj estis

kaptita en la kaĝo de la malpura korpo. Kiel do estus eble, ke Dio mem alprenus la homan

korpon kaj fariĝus homo – do kaptito de io malpura kaj maldigna, fariĝante vera homo? Tio

estis la plej forta obstaklo de instruitaj grekoj por alpreni la evangelion kaj per ĝi Jesuon.

Tiel nur malkleraj grekoj tion ĝenerale faris, dum la akademianoj reagis simile, kiel oni legas

en Agoj de apostoloj 17,32: „Kaj aŭdinte pri releviĝo de la mortintoj, unuj mokis; sed aliaj

diris: Ni aŭskultos vin denove pri tio.” Ne mankis al ili intelekto. Eĉ ne bona volo. Ilin baris

alkroĉiĝo al la filozofia doktrino kaj superstiĉo, ke la korpo ne povas esti imagebla portanto

de Dia apero inter la homoj. Kontraŭ tiu filozofio predikis Paŭlo, ne kontraŭ la filozofio

ĝenerale, ja filozofo en bona senco estis li mem. Oni povus lin eĉ proklami la unua kristana

filozofo.