Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
42

Ĉiu registaro havas tian popolon, kian ĝi meritas. Al la plej maljusta registaro

estas disponigita la popolo, kiu kontraŭ la maljustaĵoj kaj despoteco ne kontestas

kaj ne ribelas plu, kiu sian malsaĝan registaron eĉ fervore laŭdas kaj ĝin flatas.

Kaj ĉiu popolo havas registaron, kian ĝi meritas. Sensencaĵo! Neniu popolo

meritas eĉ la plej malgonan registaron. Eĉ la plej malbona tirano en sia

malboneco ne atingas la malbonecon de la popolo, kiu postulas: Lasu Barabaon,

krucumu Jesuon!

Interesa psikologia enigmo: jam unu horo de ia ajn konversacio pri eĉ tiel interesa

afero faras nin lacaj; sed eĉ la plihora preĝado, se elbuŝe de aŭtenta kristano,

retenas la preĝanton freŝa kaj spronas lin kontinui ...

Nur la komplete malfidelaj homoj insistas, ke ni ĵuru al ili fidelon. Por la fidelaj

sufiĉas klare eldirita vorto.

Pri la valoro de la ĉielo ni povas konkludi laŭ la terura prezo, kiun iluziistoj de

ĉiuj tempoj estis pretaj pagi por la substituaĵo de la ĉielo (kiel komunismo...) sur

la tero.

Mi konas mirindan pruvon pri mia propra enueco. Sufiĉas, ke mi fermu miajn

okulojn, ke mi do ekskludu la eksteran mondon kaj limiĝu je mi mem. La

organismo ne lasas sin trompi – ĝi simple ekdormas ...

La ekziston de Dio plej konvinke montras al mi la fakto, ke oni ĝin ne povas

pruvi ...

Pri la homoj oni rajtas eldiri nur jurajn kaj historiajn verdiktojn, sed ne la

moralajn. La ĝeneralan moralan verdikton jam delonge diris Dio mem per la

Biblio: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu ... (Rom 3,10).