Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
58

animo estas aŭ filo aŭ filino ĉu de la duko de tiu ĉi mondo, la diablo, kaj tiu lin

kapabligas laŭ demona maniero regi en la mondo – aŭ de la Reĝo de la universo,

se akceptinta Jesuon por Kristo, por sia Savanto. La savitoj faras, kiel atestas la

apostolo Petro, „reĝa sacerdotaro kaj sankta nacio” (1 Pet 2,9).

Markso pravis pli ol probable li kredis mem, sed certe multe pli ol pensis liaj

adeptoj, kiuj lian frazon: „La religio estas la opiumo de la popolo” ĉiam denove

distribuis el ilia malamikeco al la religio kaj eklezio. La religio efektive estas la

opiumo. Nur, oni demandu sin, kio en la opiumo povus esti malbona? Ĉu la

beleco, la filino de Dio, foje ne narkotas nin ĝis la larmoj, kiuj neniel larmoj de la

perdo estas? La homo, kiu soifas je justeco, ĉu li ne iĝas siamaniere narkotita, se

neatendite okazas al li justo? Ĉu la voko „heureka” de Arĥimedo ne signifas

feliĉan narkotiĝon pro la rekono de la vero? Kaj la amo mem, ĉu ĝi ne estas la

plej forta el ĉiuj narkotaĵoj, ĉu ni ĉiuj ne narkotiĝas per ĝi ĝis la rando de la esto?

La kristanoj estas la potencigitaj kaj pli konsekventaj epikuranoj. Nia celo estas:

la plej alta narkoteco en la eterno, nomata beateco de la savitoj.

Sed troviĝas ankaŭ alia klarigo. La religio estas la opio, ĉar ĝi nur ŝajne estas la

revelaciita kredo. Efektive ĝi estas homa produkto, imitanta la veran kredon,

kaŭzanta spiritan iluzion, tial la plej danĝera el ĉiuj opioj. Markso bedaŭrinde

pensis nek pri la unua nek pri la dua signifo de lia propra aserto ...

Inter la filozofo, vera filozofo, kaj (nur) profesoro pri filozofio estas la diferenco

kiel inter la estiĝanta patro kaj ginekologo. Dum la unua kapablas sian aferon

realigi, la dua scias klarigi, kiamaniere la unua faras ...

La mondo estas frida, eĉ se en ĝi foje estas neelteneble varmege ...

Ne ekzistas pli granda utopio ol argumenti per realismo kaj realeco ...

Ne ekzistas pli granda realismo ol konsideri, ke la utopioj emas fariĝi realo ...