Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Oslak, Sentencoj - Kristana Misio en Esperanto
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
56

pacifisma kompromiso kun socia maljusto – kaj ankaŭ ĉipunkte kristanoj kaj

komunistoj havas saman opinion.

Kaj kie troviĝas do la diferenco? Komunistoj estas kaptitaj en la silogismo de la

paco, kiu por ili estas la lasta horizonto de la ekzistalo. Sed por kristanoj super

ambaŭ premisoj: libero kaj justo, kaj ankaŭ super la konkludo: la paco – troviĝas

la mistero, kiu ĉiujn tri superas kaj relativigas: la mistero de la dieca amo, antaŭ

kiu la demando pri la paco ne plu estas destina kaj esenca.

Dio mem estas la unua artisto; la naturo, Lia kreitaro, estas Lia unua artaĵo. La

homo estas Lia tria artaĵo; Jesuo kiel homo, cetere de eternoj la Filo de Dio, estas

Lia tria artaĵo – ĉio ne laŭgrade, sed laŭsinsekve.

Homaj produktoj, pretendantaj ricevi atributon de artaĵo, devas imiti ne nur la

naturon, kiel prave postulis Aristotelo, sed ankaŭ aliajn du originajn artaĵojn de

Dio: la Filon kaj la homon.

Ĉe la naturo la artisto devas imiti harmonion de ĝia multfaceto kaj pitoresko kaj

neelĉerpeblon de ĝiaj profundoj en ambaŭ dimensioj: en la plej mikra ĝis la

mondo de elementaj partikloj kaj eĉ pli profunde de ili – kaj la plej makran, ĝis la

galaksiaj nuboj kaj pli larĝe de ili. Apude la artisto ne rajtas maltrafi la homan

mezuron kaj ĝian oran sekcon, ambaŭ meze inter la makra kaj mikra kosmoj.

Ĉe Jesuo la artisto devas imiti kaj resumi la horizontalan trabon de lia kruco, kiu

signifas ĉion, kio apartenas al la tero kaj la tutan mizerikordon kaj gracon kun ĉio

terdevena; kaj la vertikalan trabon, kiu trapikas la ĉielon kaj la horizonton de la

tero kaj estas la ponto kaj eskalo ĝis la mondo de savitoj, samkiel la suba parto

de ĝi estas ŝakto ĝis la submondo de perditoj. Ankaŭ en la home produktita artaĵo

la mildo de la horizontalo devas kruciĝi kun la bruska kaj senkompromisa

selekto, fajreco kaj verdikto de la vertikalo – kruciĝo de Jesuo kun Kristo.

Koncerne la homon la artisto devas prezenti lian variadon laŭ cirkonstancoj kaj

per la tempo – kaj aliflanke lian konstantan identon spite al cirkonstancoj kaj

spite al tempo.

Sed ĉio tio devas esti enkomponita en la artaĵo tiel, ke la spektanto neniam estu

ekscitita aŭ haltigita per la avertoj: -Jen, la naturo! – Jen Dia Filo! – Jen la homo!

Tiu, kiu sekvas la vojon de la racio – kaj ne de raciismo! – trovas ankaŭ ĝiajn

limojn kaj ĝian grizan aŭ nebulan randon. Tial la vere racia homo ne evoluos en

raciiston kaj same ne en ezoteriston. Estas racie, ankaŭ la racion mem trakti

racie, do kritike. La raciismo kaj la moderna kontraŭraciismo la racion ĉu

senkritike supertaksas, ĉu same senkritike malakceptas, per kio ili ambaŭ

apartenas al la komuna kategorio de neraciismo.