You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Por Said Pontes de Albuquerque
La Granda Pensulo kaj
Humanista Edukanto – II
Falando em Esperanto
TRADUÇÃO desse texto, VIDE página 43 (seguinte), dentro da faixa VERDE.
B. Horizonte MG BR Servidor aposentado da Assembleia Legislativa do Estado de Minas Gerais.
Antes de trabalhar nessa instituição, era Professor licenciado em Física. É associado à União Espirita Mineira,
que conheceu em 1975, quando iniciou os primeiros estudos de Esperanto.
Allan Kardec (1804-1869), antaŭ ol esplori
la mediumajn fenomenojn, trovis rekonon kiel
eminenta edukisto kun noblaj kvalitoj kaj rafinita
rezonkapablo. De infanaĝo, lia edukado, kuntrenanta
la bonfarajn influojn de la hejmo kaj de la
lernejaj komencaj kursoj en Lyon, sekvis en Yverdon,
en Svisujo, ĉe la fama Instituto de Edukado
kreita de la elstara pedagogo Pestalozzi, kaj tie
li fariĝis ties plej fervora disĉiplo, elmontrante
profundan inteligentecon kaj altan perceptemon.
Li estiĝis valora kunlaboranto de Pestalozzi, kies
pedadogio reliefigis la amon kiel fundamenton de
la edukado.
Poste, en Parizo, la juna Denizard Rivail publikigis
en 1823 ‒ ankoraŭ dek-sepjara! ‒ sian
unuan verkon, La Praktika kaj Teoria Kurso de
Aritmetiko. En la sekvanta jaro li verkas Kurso de
Aritmetiko, laŭ la metodo de Pestalozzi, en kiu li
prezentas novajn ideojn laŭ sia propra sperto pri
instruado, tiam enkondukante metodologion por
la iom-post-ioma elvolviĝo de la intelektaj kapabloj
de la lernantoj. En 1830, kun sia edzino Amélie
Gabrielle Boudet, li fondas lernejon kie li laboris
kiel instruisto.
Elmontrante humanajn ecojn, en 1830 li luas
domon kaj proponas senpagajn prelegojn kaj
kursojn pri Kemio, Fiziko, Kompara Anatomio,
Astronomio kaj aliaj lernobjektoj. Poste li fariĝis
fekunda aŭtoro de didaktikaj libroj sur diversaj
kampoj: Aritmetiko, publika edukado, franca
gramatiko, metodologioj por ekzamenoj kaj
publika instruado, Fiziko, Kemio, Astronomio kaj
Fiziologio.
Tiu eminenta instruanto, abnegacia bonfaranto
de la proksimulo per la lumoj de edukado,
posedanto de alta reputacio ĉe la publikaj
aŭtoritatuloj, instruistoj kaj la franca popolo, ekesploris
la tiamajn tre disvastigatajn mediumajn
fenomenojn kaj povis subtile kaj inteligente konstati
la transcendan mondon kiu sin prezentis sub
tiu alloga fenomenologio. En tiu proceso, lia tuta
sciokapablo venis al la lumo, kio lin kondukis al la
pozicio de subtenanto de la Tria Revelacio, kiun
antaŭvidis Jesuo laŭ la skribo de Johano, en 14-
18 kaj 16:13:
“Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian
Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas
la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti,
ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas
kun vi kaj estos en vi.
Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.”
“Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos
vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed
kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi
venontajn aferojn.”
Tial, la vivo kaj la laborado de Allan Kardec
atingis plejaltaĵon signantan la komenciĝon de
nova Erao sendube karakterizotan de l’ regado
de la Spirito. Lia laboro prilumis la vojojn, kiujn la
Homaro trairos!
46 Atração_ maio de 2022
Vide tradução na PÁG. 43 (no quadro verde): Amor em vez de medo