Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
estis gvidanto, ekde 1971 adjunkto kaj ekde 1983 docento kaj dum jaroj la sola lekcianto de la de li fondita

Esperanto-fako de la universitato Eötvös Loránd (ELTE). Apud la instruado li progresigis la metodologian

laboron. En 1979 li suferis korinfarkton kaj la 21an de aǔgusto 1987 Szerdahelyi forpasis, meze en la jubilea

jaro de Esperanto.

Dumvive István Szerdahelyi ne ricevis festlibron, pro tio maturiĝis kun la tempo la ideo pri ia memorlibro.

En 2009, okaze de la 85-jara datreveno de la naskiĝo de Szerdahelyi, ĉi tiu ideo efektiviĝis. En la

antaǔparolo oni legas, ke tiu libro „estas dediĉita senpere al li far tiuj, kiuj ankoraǔ kunlaboris kun li en iu

formo, kiuj estis instigitaj far li rekte aǔ de liaj ideoj. Kontribuis liaj disĉiploj, kolegoj en vasta senco, el

Hungario kaj el aliaj landoj.“

En la antaǔparolo Szerdahelyi estas honorita kiel „ĉarma kaj amuza interparolanto, kiu altiris homojn, kaj

ĝisosta pedagogo, kiu ekŝatigis la studmaterialon kaj zorgis pri siaj gestudentoj, trovis taskojn laǔ ilia emo

kaj helpis ilin en la realigo“, citante la frazojn de Zsuzsa Varga-Haszonits: „Vera pedagogo, kiu kapablis

transdoni vivosperton, sian optimismon, laboremon, estimon de la scienco“.

Kvindeko da aǔtoroj kaj aǔtorinoj, ĉefe hungaraj, kelkaj el ili ne nur unufoje, kontribuis al tiu memorlibro,

kiu estis redaktita de Ilona Koutny kaj kiu dividas la enhavon en ses ĉefaj partoj. Komence staras la personaj

memoroj, kaj iuj kiuj konsideras sin disĉiploj de Szerdahelyi kaptas la parolon. Ekzemple Blazio Vaha

(Wacha), kiu dank’ al la diplomo akirita „ĉe István Szerdahelyi“ povis lanĉi kaj gvidi specialajn

porinstruistajn diplom-kursojn en Szombathely kaj do inde portis la idearon de la majstro al la provinco. La

sufiĉe vastan intereso-spektron de Szerdahelyi Vaha resumas jene: „Szerdahelyi instruadis ĉion Esperantan.

Li estis filologo, interesata pri etimologio, morfemiko, metodologio, iam ankaǔ pri literaturaj formoj en

Esperanto. Ankaǔ la historion de planlingvoj li trovis studinda: li verkis – krom redakti krestomatiojn,

metodologion, lernolibrojn, monografion pri lingvoplanado, enkondukon en interlingvistikon.“

Kiom agrabla profesoro Szerdaheli povis esti, rakontas Jozefo Horváth, kiu pasigis sian „ekzamenon“ dum la

kristnaskaj tagoj en la privata loĝejo de Szerdahelyi en Újpalota. Al István Ertl, kiu naskiĝis unu jaron antaǔ

la fondo de la Esperanto-fako, Szerdahelyi malfermis ne nur la pordojn de la Esperanta beletro, sed ankaǔ

inicis lin al la artoj de recenzado kaj revu-redaktado. Sep jarojn en Hungario pasigis la japana esperantisto

Sitosi Hukaya, kiu konsideras sin „adoptita“ filo de Szerdahelyi. Dum li mem fariĝis hungarologo, la vera

filo de Szerdahelyi fariĝis japanologo - ĉio pere de Esperanto kaj dank’ al la konatiĝo kun Szerdahelyi. Alia

esperantologo kaj hungara diplomato, Georgo Nanovfszky, aĉetis kaj legis la librojn de Szerdahelyi, kiuj

multe utilis al li, kiam poste li estis ĉefredaktoro de la esperantologia revuo ‚Planlingvistiko’. Jardekojn poste

kiam Nanovfszky laboris kiel hungara ambasadoro en Singapuro, li gastigis la ambasadoron de Hungario en

Japanio, István Szerdahelyi, la samnoman filon de la fama esperantologo-interlingvisto. La unikan ŝancon

registri gravan verkaĵon de Szerdahelyi havis Ryszard Rokicki kelkajn tagojn antaǔ la morto de la profesoro.

La plej lasta dumviva honorsigno nome de la bulgaraj esperantistoj estis transdonita al la mortonta hungaro

de Till Dahlenburg el iama GDR. Pri la „bonega simbiozo“ inter Szerdahelyi kaj la revuo ‚Literatura Foiro’

raportas per kelkaj ekzemploj Giorgo Silfer.

La ceteraj kontribuaĵoj estas senescepte fakartikoloj respegulantaj plej diversajn temgrupojn. Multaj el tiuj

artikoloj daǔrigas samtempe la memoradon pri István Szerdahelyi aǔ iumaniere referencas al la verko kaj

agado de la budapeŝta ĉefinterlingvisto.

La sekcio pri lingvoplanado kaj lingvopolitiko kunigas artikolojn de Věra Barandovská-Frank pri la

planlingvo Ossian, de Alicja Sakaguchi pri la nekonata pola planlingvo paraglot, de Judit Schiller pri la

akcepto de Esperanto en la hungara gazetaro, de Blazio Vaha pri vortkategorioj, de Detlev Blanke pri la sorto

de la germana lingvo en la Eǔropa Unio kaj de László Gados pri la ŝancoj de Esperanto en la mondo. Dum

Blanke kredas, ke la lingva kaoso en la Eǔropa Unio kreskas, ke prolingvaj konfliktoj povus minaci eĉ la

pluekziston de EU kaj ke ne tre baldaǔ aperos senkonflikte akceptota solvo, Gados bedaǔras la fakton, ke la

reagoj de la EU-institucioj al Esperanto ĉiam estis „rigide rifuzaj“ pro la apliko de la koncepto pri mult- kaj

plurlingveco. Kompreneble kiel kutime por esperantistoj ĉefe kulpas la angla lingvo, ĉar „la kunplekto de la

grandfirmaaj kaj registaraj interesoj tute ne favoras al Esperanto“. Aliflanke la aǔtoro pensas, ke „interne de

la Esperanto-mondo la esperantistaro estas agema kaj sufiĉe sukcesa“, sed ke „ĝi ankoraǔ ne trovis taǔgan

metodon“ por montri tiun sukceson al la ‚ekstera mondo’.

La sekcion pri esperanta gramatiko kaj ĝenerala lingvistiko inaǔguras Probal Dasgupta per iom enigma

medito pri vortera solvo kaj vortila kromvojo. Michel Duc Goninaz honoras „unu el la grandaj kaj gravaj

meritoj“ de Szerdahelyi, nome „lian intervenon en unu el la klasikaj polemikigaj problemoj de

esperantologio: la teorio pri la t.n. ‚gramatika karaktero de la radikoj’“. Pri radikoj skribas ankaǔ Ryszard

Rokicki, dum Iván Bujdosó okupiĝas pri morfemkombinaĵoj en Esperanto, kaj Francisko Simonnet traktas

skriberojn de Esperanto, kiujn li difinas kiel „literojn kaj la aliajn skribsignojn simile funkciantajn kaj en

simila maniero pligrandigantajn la longon de vortoj aǔ tekstoj, ne la partojn en la desegnaĵo de iu litero aǔ

15