Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Эсперанто-движение: Фрагменты истории / О.Красников. История Союза Эсперантистов

Советских Республик (СЭСР); Д.Бланке. История рабочего эсперанто-движения; Сост. и пер.

с эсперанто А.Сидорова. -- М.: Импэто, 2008. -- 216 с., ил.; 400 экз.

Invito al malfacila historio

Dank' al diversaj prihistoriaj studoj (Lins, Korĵenkov, Vuljfoviĉ, Stepanov k.a.) iom konata iĝis la agado de

esperantistoj en frua Sovetunio kaj ilia tragika sorto dum la stalinisma epoko, kiam Sovetrespublikara

Esperantista Unio (SEU), estis fermita kaj centraj protagonistoj (Drezen k.a.) arestitaj kaj mortpafitaj.

La ruslingva historio de SEU, verkita de Oleg Krasnikov (naskiĝinta en la jaro 1937!), estas la rezulto de liaj

multjaraj esploroj en la regiona muzeo de la urbo Kirov, en kiu troviĝas protokoloj de kunsidoj de la Centra

Komitato de SEU, informleteroj, korespondaĵoj, ankaŭ gazetoj kaj revuoj de SEU kaj libroj (duagradaj

fontoj).

Fruktodona laboro malgraŭ ideologiaj disputoj

Post enkonduko al la historio de la Esperanto-movado en Ruslando antaŭ 1917, Krasnikov analizas

la evoluon de SEU laŭ jarperiodaj ĉapitroj (1921–26, 1926–28, 1928–31, 1931–35, 1936–37). Lia priskribo

estas verkita kadre de la historia kaj politika kunteksto, en kiu SEU agis en Sovetunio. Signifa parto de la

historia skizo estas dediĉita al la kunlaboro kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kun kiu SEU,

pretendante esti la ĉefa organizo de la komunistoj, finfine rompis pro ideologiaj kvereloj, kiuj tiam furoris en

la internacia movado de la Maldekstro.

Tiuj kvereloj finfine skismigis la komunistan-laboristan movadon laŭ la okcidenta kaj la sovetia

vojoj kaj malproksimigis la du ĉeforganizaĵojn de la veraj taskoj, kiujn ili devintus plenumi, nome disvastigi

Esperanton inter proletoj, komunistoj, laboristoj, kamparanoj ktp.

Sed malgraŭ tiuj akraj ideologiaj disputoj ili tion ja sendube faris, kiel montras kelkaj nombroj: en

1935 SEU kulmine nombris entute 14 237 membrojn, de kiuj 5 111 estis esperantistoj, poste la nombroj

ŝrumpis.

Pri la cirkonstancoj de la aresto kaj mortigo de Drezen kaj aliaj aktivuloj la leganto ne fariĝas

informita. Anstataŭ inkluzivi detalajn biografiojn kaj dokumentojn pri la verdiktoj kontraŭ Drezen kaj aliaj

mortkondamnitaj esperantistoj, Krasnikov aldonis leteron de Grigorij Demidjuk, kiu rilate la stalinismajn

fifarojn ne raportas pli multe ol ke li mem estis deportita al Siberio kaj plene rehonorigita en 1955.

Laborista movado kaj germania-sovetia kunlaboro

La duan parton de la libro konsistigas tri artikoloj de la (orient-)germana esperantisto/-logo Detlev

Blanke, kiuj jam aperis en Esperanto: Historio de la laborista Esperanto-movado (en Socipolitikaj aspektoj

de la Esperanto-movado, Budapeŝto 1978), Historio de la Eldona kooperativo de la revolucia Esperantoliteraturo

EKRELO (en Impeto ‘91, Moskvo 1991) kaj Esperanto kaj socialismo (Aparta eldono: Novjorko

2004).

Esperanto kaj socialismo

En la enkonduketoj por la ruslingva eldono, Blanke raportas, kial li ekinteresiĝis pri la laborista kaj

sovetia Esperanto-movadoj, kie li renkontis multajn kuraĝajn personecojn, kiuj sindone agadis sub

riskoplenaj kondiĉoj, kaj kiuj tial estas alte estimindaj. Blanke ankaŭ atentigas, ke liaj artikoloj ne estas plene

objektivaj, kvankam li strebas al objektiveco.

La plusoj kaj minusoj pri la Esperanto-movado, kiuj estas listigitaj de Blanke kaj kiuj validas pli

malpli por ĉiuj ekssocialismaj landoj, estas konsidereblaj kaj diskutindaj.

Ekzemple, Walter Żelazny (La Ondo de Esperanto, 2005, №11) kritikis, ke la kriterioj de Blanke respegulus

sole la vidpunkton de pli altranga ŝtatfunkciulo, kiu estis respondeca pri Esperanto. Do necesus priskribi

aliajn problemojn, kiujn la soclandaj Esperanto-asocioj alfrontis.

64