Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
3% de la lingvoj de la mondo, dum en Afriko tiu procentaĵo estas 30% kaj en Azio eĉ 32%. Eĉ pli interesa

estas samtempe la konstato, ke inter la unuaj dek plej gravaj traduk-lingvoj troviĝas ĉefe eǔropaj aǔ

okcidentaj lingvoj, sinsekve antaǔ ĉio la angla, franca, rusa, germana, itala, sveda, hispana, ĉeĥa, holanda kaj

latina (estus interese scii sur kiu loko Esperanto poziciiĝus). Atentinda estas la pozicio de la rusa lingvo,

kvankam temas pri lingvo, kiu en Okcidento apenaǔ estas scipovata de nerusoj. La angla lingvo estas

konsiderata de iuj lingvistoj kiel V. Krupa (Rusio) kiel transetna lingvo, kaj kelkaj kriterioj por tiu statuso

estas menciitaj. Ĉar tiuj etnaj lingvoj ludas universalan rolon, oni ŝajne povas kaj devas ilin konsideri kadre

de la interlingvistikaj esploroj, eĉ se interlingvistiko unuavice okupiĝas pri neǔtralaj planlingvoj. En la

artikolo estas revenigitaj la ‚historiaj’ konsideroj de E.K. Drezen de 1922 pri la postuloj de internacia lingvo,

kiuj malgraǔ la intertempe malaktualiĝinta marksismeco de la sovetia aǔtoro evidente havas daǔran

validecon, ekzemple la postulo, ke neǔtrala planlingvo estu kapabla ankaǔ funkcii kiel traduklingvo. Kiel

aldonon al la artikolo oni trovas la programon de la prelegaro de prof. Duliĉenko, kiun li realigis en la

semestro 2008-9 sine de la slavistiko en la tartua universitato pri la kadra temo ‚Slavaj lingvoj, slavistiko kaj

eǔrolingvistiko’ (Duliĉenko estas mondfama fakulo pri slavaj mikrolingvoj).

Diskutpunktojn pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de ‚English as a Lingua Franca’ listigas la orientgermana

anglistino kaj interlingvistino Sabine Fiedler, Leipzig (p. 72-82), referencante al la ĉefaj aǔtoroj pri la temo.

La precipa argumento ‚kontraǔ la angla’ restas la malnova: la angla ne garantias egalrajtan komunikadon, ĉar

denaskuloj havas grandan avantaĝon kompare kun tiuj, kiuj devas lerni la anglan lingvon, kiu je la hororo de

la esperantistoj disvastiĝas en Eǔropa Unio, kaj ne nur tie, obstine kun gradaj paŝoj antaǔen.

En interlingvistikaj medioj oni ofte forgesas, ke ankaǔ ekzistis provoj revivigi la latinon kiel internacian

lingvon. Dank’ al la kontribuaĵo de Věra Barandovská-Frank, Paderborn (p. 83-102), oni ĉiam ekscias

interesajn aferojn pri tiu movado, kiu en 1956 okazigis sian unuan kongreson pri viva Latino. Laǔ la aǔtorino

la latina pruvis sian kapablon servi kiel internacia lingvo, sed kontestebla estas ĝia ĝenerala uzado. Malgraǔ

la sendube granda kontribuo de la latina al la eǔropa civilizo, por internaciaj kontaktoj oni tamen serĉas pli

facile lerneblan interlingvon. Tiel ankaǔ la latina estis kaj estas multfoje reformata, ŝanĝata kaj faciligata,

nome ekestis aro da latindevenaj kaj latinidaj planlingvoj, kiuj reprezentas grandan kaj gravan parton de

planlingvaj proponoj kaj fakte formas kvazaǔ novajn romanidajn lingvojn, kiel skribas la ĉeĥa-germana

aǔtorino. Sed ĉi tiuj latinidaj planlingvoj havas fakte nur historian valoron, ĉar en la praktiko ili ne

efektiviĝis, aǔ nur en tre limigita maniero kiel Occidental/Interlingue aǔ Interlingua de IALA. Kvankam

ankaǔ Esperanto havas esence latinidan karakteron, ĝin oni tamen apartenigas al la t.n. miksitaj aǔ aǔtonomaj

sistemoj. Kiel konate, la ĉefaj projektoj de la t.n. naturalisma skolo en planlingvistiko nomiĝis Latino sine

flexione (1903), Occidental-Interlingue (1922), Novial (1928) kaj Interlingua (1952). Daǔre estas inventataj

novaj artefaritaj idiometoj, kiel Barandovská-Frank montras laǔ la ekzemploj de Projecto Auxilingua (1994-

2006), Romanova (1999) Mondlango (2002), Atlango (2002), Progressiva (2003), Salveto (2006), k.a.

Sekvas la tria sekcio nomata (socio)lingvistikaj aspektoj de esperantologio. Interesan analizon realigis

Aloyzas Gudavičius, Šiauliai (p. 103-112), kiu sisteme esploris la geografian devenon de kulturnocioj

listigantaj en NPIV (ĝis la litero L). En tio li konstatis dominadon de la eǔropa kultura fono en la sfero de

historiaj kulturregionoj (ekzemple Kastilio, Boĵolezo, Faroso, Itako, Helikono, Helesponto, k.s.), kaj de juraj

kaj propraj kulturnocioj (ekzemple konkordato, diocezo, breviero, barkarolo, ĉampano, k.s.), dum (la relative

malmultaj) neeǔropaj terminoj estas limigitaj al la geografia nomenklaturo (ekzemple Duŝanbo, Dajreno,

Daǔho, Dodomao, k.s.), mitologionimoj (Bakĥo, Edeno, Hadeso, Iŝtar, Ganeŝo, k.s.) kaj ekzotaj socikulturaj,

religiecaj kaj ritaj fenomenoj (guruo, kŝatrio, harakiri, karmo, hajko, k.s.). El tio dedukteblas grava

kontraǔdiro de Esperanto, kiu laǔ sia memdifino kaj uzado estas internacia, sed laǔ sia interna strukturo

(formo kaj enhavo) eǔropa lingvo esence respegulanta la eǔropan kulturon. La litova aǔtoro opinias, ke estus

do pli ĝuste paroli ne pri internacieco, sed pri eǔropeco de Esperanto kiel lingvosistemo.

Per siaj ‚lingvokulturologiaj’ studoj Aleksandr S. Melnikov, Rostov-na-Donu (p. 113-143), enkondukas la

leganton en vastan kaj interesan socilingvistikan kampon, kiun la aǔtoro traktis ankaǔ en sia ampleksa

ruslingva habilitacia verko. La ĉefa celo de la aǔtoro estas eltrovi, surbaze de miloj da diversĝenraj

Esperanto-tekstaroj, skribaj kaj buŝaj, kiujn li esploris kaj analizis, kiu estas la specifa lingva personeco de

‚tipa esperantisto’. Kvankam Melnikov venis al la konkludo, ke la esperantistoj reprezentas kvazaǔ-etnon,

ĉar ĉe ili lingvokulturologie ripetiĝas samaj fenomenoj kiel ĉe kutimaj etnoj, baldaǔ montriĝas, ke la

esperantistan personecon karakterizas ties specifa lingvouzado, kiu estas komprenebla nur inter (lertaj)

esperantistoj. La aǔtoro mencias amason da ekzemploj el plej diversaj kuntekstoj kaj jaroj. Multaj el tiuj

kazoj estas amuzaj, ironiaj aǔ sarkasmaj. Ŝajnas, ke ĝuste ĉi tiu specifa esprimaro (aǔ esprimkutimo) formas

parton de la arketipa aǔ originala Esperanto-kulturo, nocio, kiun eĉ esperantistoj mem ofte havas penon

difini, kiam ili pensas pri la originala Esperanto-kulturo. Tial utilas sisteme esplori tiun materialon, kaj estus

ankaǔ dezirinde, ke la sciencaj konsideroj de Melnikov enirus pli ofte la Esperanto-lernolibrojn.

2