Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Recenzo - Plansprachen.ch
Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
estas, ke unu triono enhavis intervenojn de la posedantino, do ili evidente estis surpentritaj de Jeanne. Pro ŝia

fuŝado Jeanne ne estis aparte ŝatata ĉe la Hodler-amantoj. Kiam en Sarajevo eksplodis la milito en 1992, la

Hodler-artaĵoj estis ŝirmitaj. Post la militfino estis rimarkite, ke pluraj pentraĵoj eĉ malaperis. Plurajn bildojn

trafis militdamaĝoj, kaj ili devis esti restaŭritaj; oficialaj svisaj instancoj investis duonmilionon da frankoj

por la renovigo de la muzeo mem. En 1998 povis esti prezentita en Sarajevo centdudeko da hodleraj

verkaĵoj. Tiel la nekutima trezoro fariĝis daŭre alirebla al la interesata publiko.

La biografia-historia-geografia rakonto en 23 ĉapitroj de Spomenka Štimec pri Jeanne Charles-

Cerani-Ćišić, kiu portis la animon (aŭ spiriton) de Ferdinand Hodler al Mostar kaj Sarajevo, estas lingve

senpretenda teksto, ĉar verkita en iom tro simpleca stilo. Kiel temo ĝi tamen vekas intereson precipe por

legantoj, kiuj havas ian rilaton al Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, kiu iel hazarde kaj senkulpe aperis en

tiu mondo kiel frukto de unu el multaj pli malpli hazardaj amaferoj de sia patro. Tamen bone ke ekzistis tiuj

amaferoj kaj tiuj homoj. Kaj bone ke la sentema zagreba verkistino, kies fokuso celas la virinan psikon,

eluzas sian talenton por krei psikologian beletron.

Persone mi dezirus, ke la verkema kroatino altigu sian Esperanto-lingvonivelon, pli forte

eksperimentante per la reale ekzistanta Esperanto-vorttrezoro, por ke ŝiaj verkoj fariĝu lingve pli riĉaj kaj

stile malpli tedaj kaj por ke oni povu pli facile imagi ŝin kiel indan Nobel-literatur-kandidaton. Ĉar mankas

fontindikoj oni ne scias, sur kiuj dokumentoj Štimec baziĝis kaj kio estas realo kaj kio fikcio en ŝia rakonto.

Plurajn erarojn (Holder, ridesklopodis, evoluigi — ne evolui — diskutojn, svurvoje k.s.) oni povintus eviti.

La traduko de la libro al la franca aŭ germana lingvo estas por mi imagebla.

Aperis en La Ondo de Esperanto. 2007. №5 (151)

http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-mostar.htm

Kia eŭropa identeco, kia politiko, kia Esperanto-movado?

52

© Andreas Künzli

En oktobro 2010 dudeko da esperantistoj kaj kvindek aŭskultantoj kolektiĝis en Sarajevo ĉirkaŭ la Ronda

Tablo por pridiskuti la temon Eŭropa Unio – hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ. Lingvaj kaj kulturaj aspektoj. La

okazo por tiu jubilea konferenco estis la 60-jariĝo de Eŭropa Unio kaj la 100-jariĝo de la Esperanto-movado

en Bosnio kaj Hercegovino. Intertempe aperis kajero kun la prelegoj kaj diskutkontribuaĵoj. Ni reflektu la

plej kuriozajn asertojn faritajn dum tiu balkana aranĝo.

Inaŭgure prelegis kelkaj lingvismaj radikaluloj kiel Michel Duc Goninaz (Francio) opiniis, ke la EUinstancoj

traktas la lingvajn aferojn en skizofrenia maniero. La lingvan situacion en Eŭropa Unio la franco

nomis malorda, maljusta, malhonesta, trudita, eĉ mensoga. Laŭ li, en EU regas drasta lingva hegemonio

flanke de la angla, simila al lingva imperiismo. Maria Butan (Rumanio) kondamnis la enkondukon de la

angla lingvo jam en la bazajn klasojn de lernejoj kaj eĉ infanĝardenoj kiel koloniisman konduton kaj la

altrudon (sic) de la angla kiel ununura vehikla lingvo kiel nedezirindan alilandan invadon. Sed ĉar Unesko

estas finance subtenata de Usono, oni povas laŭ ŝi fari nenion kontraŭ la lingva influo de tiu kiu pagas.

Glorante Esperanton kiel idealan solvon el pluraj vidpunktoj, Butan sugestis, ke oni devus pruvi al la meza

publiko, ke Esperanto jam ekzistas kaj proponas konsiderindajn avantaĝojn. Oscar Puig (Katalunio,

Hispanio), konata IKEL-aktivulo kaj kataluna naciisto, plendis, ke la kataluna lingvo daŭre ne ĝuas

samrangan statuson kiel la hispana, kvankam kun pli ol 11 milionoj da parolantoj la kataluna troviĝas sur la

dek unua loko de plej ofte parolataj idiomoj en EU; cetere la kataluna estas ankaŭ oficiala lingvo de la

suverena mikroŝtato Andoro (kiu mem ne estas membro de EU). Puig prezentis la hipotezon, ke en la

nuntempa Eŭropo la neoficialaj lingvoj havas malmultajn ŝancojn pluvivi pro sia diglosia situacio kaj ke nur

tiuj, kies nacioj estos kapablaj plenumi sian rajton fondi ŝtaton, havos la eblecon situiĝi samnivele kiel la

ceteraj lingvoj. En la aldona diskuto al la unua prelegsesio kun Rašić, Tišljar, Pennacchietti, Ertl,

Dragojlović k.a. praktike mankis reagoj al la prezentitaj prelegoj, en kiuj svarmis kontesteblaj, unuflankaj

kaj pridisputindaj asertoj, sed despli oftis subjektivaj monologoj pri personaj spertoj pri identeco kaj similaj

aferoj.