Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
§ 289-290

Rim. I. Tiujn vortefikojn (de dekstre al maldekstre) ni nomas vortefiko rekta,

por distingi de la vorteflko inversa (vd. § 304).

Rim. 11. Kelkaj, laste ankali de Hoog, volus ce VER. IIl., ankali trian punkton,

ke nome la verba cefelemento faras la flankelementon sia agobjekto. Sed la legigo

de tia analizone sajnas konsilinda (vd.§ 305, Rim.).

Rim. 111. Ne obeas al la supraj reguloj la veraj aflksoj kaj kelkaj malmultaj radikoj

"prefiksigemaj". Vidu § 408 k.s.

NB. Por mallongo ni signos la suprajn regulojn per: VER. l, VER. 11, VER. IIl.

1., kaj VER. IIl. 2.

Sintakso kaj Sintezo

Kiel rimarkeble el la supraj reguloj kaj avizate jam en la enkonduko, 290

E-o nete distingas inter sintakso (frazkonstruo), per kiu oni esprimas

ion helpe de pluraj memstaraj vortoj, kaj sintezo (vortfarado, vortkonstruo

), kiu esprimas ion per elementoj kunfanditaj en unu pli-malpli

kompleksan vorton. Ci tiujn du manierojn de esprimo ne regas tute la

samaj reguloj. La diferencoj estas jenaj:

l. La vortordo en la du okazoj estas inversa. Do, se oni analizas (dismetas)

kunmetitan vorton, oni sangas la vicordon de giaj elementoj

(homkapo > kapo de homo; prespreta > preta je preso; purigi > igi

pura). Tio sekvas ella Fundamenta regulo, ke "la cefa vorto staras en

la fmo", car tiamaniere la flankelemento estas ordinare la suplemento

de tiu "cefa vorto", do ce la dismeto gi devas stari post ci tiu. Tiel

klarigas, ke ce la vortfarado la 'inversa vortefiko' (de maldekstre

dekstren) havas la saman direkton kiel la normala vortordo ce la frazo.

Vd. § 304.

2. La gramatikaj fmajoj inter la elementoj estas forigitaj, se ilian konservon

ne postulas la prononceblo aii aliaj konsideroj (vd. § 309).

3. Ne ciuj sintakse interrilatantaj elementoj povas sintezigi en vorton.

La komplementoj rektaj, t.e. senprepoziciaj generale staras aparte

kaj ne toleras kunmeton (aceti libron, blua okulo ne kunmetigas je

libraceti aii bluokulo ); ci tiu principo validas ec pri la VER IIl, l., car

antaii verba cefelemento adverba flankelemento estas metata ordinare

nur tiam, kiam gi ne havas adjektivan radikkarakteron: ekz-e diligente

lerni, bele skribi, precize veni ne estas kunfandeblaj. Ordinare la komplemcntoj

nerektaj, t.e. prepozitivaj estas tiuj, kiuj, inter certaj limoj

(vd. § 134), povas sintezigi kun sia determinato: domo de urbo >

urbodomo, avida je sango > sangavida, murdi per pafo > pafmurdi,

bati per martelo > martelbati. Kiel oni vidas, la flankelementoj de la

verba cefelemento povas esti analizataj ankaii per prepozitivo anstataii

adverbo (murdi pafe, bati martele ). Efektive, oni povus diri, ke laii

VER IIl, l. ankaii la verba cefelemento postulas substantivan flankelementon,

sed ci tiu funkcias ciam kiel instrument-adjekto, do estas

esprimebla per la e-finajo (martele, pafe).

395