You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
§ 420

En la komuna lingvo, la menciitaj malavantagoj ordinare ne estas gravaj*, sed tiom

pli en la poezio. ne aldonigas krome ankali la neceso de la rimvortoj (kiujn malevidente

malpliigas), kaj la longeco de la mal-vortoj (minimume tri silaboj). La

enkonduko de radik-ekvivalentoj, siavice, havas tiun avantagon, ke ili prezentas

esprimojn paralelajn, t.e. sinonimojn, kaj la rioo je sinonimoj estas unu ella postulajoj

kiel de la poezio, tiel de la arta prozo.

Pro tiaj konsideroj jam Zamenhof mem komencis uzi iom post iom ne-fundamentajn

radikvortojn anstatali mal-vortoj, se ne paroli pri tio, ke ankau en la Fundamenta

Universala Vortaro jam ekzistas fini (malkomenci), forgesi (malmemori),

rrumki (malesti), morgau (malhierali), morto (malvivo) ktp. tiel same rajtaj ali

nerajtaj principe, kiel la de-tiamaj anstatauajoj de mal-vortoj.

Tiaj zamenhofaj "neologismoj" estas: absolvi (malkondamni), absurda (malracia),

amara (maldolea), aflikti (malgojigi), efemera (maldaura), falsa (malvera), fiaski

(malsukcesi), fiktiva (malreala), kvereli (malpaci), milda (malsovaga), pasiva (malaktiva),

perversa (malvirtema), stulta (malsprita), strikta (malvasta), §rumpi (malsveli)

ktp.

Sekvante la Z-an ekzemplon, Grabowski ekuzis: aperti (malfermi), disipi (malspari),

ekskuzi (malakuzi), eta (malgranda), humida (malseka), neglekti (malzorgi,

malatenti), noci (malutili), obstaklo (malhelpajo), rara (malofta, maldensa). El

aliaj autoroj Grosjean-Maupin kolektis: aspra (malglata), austera (malkaresema),

cis (maltrans), dura (malmola), skoldi (mallaudi), sordida (malpura), stupida

(malsagega); aliaj vortaristoj same: audaca (maltima), despero (malespero), lasciva

(malcasta), morna (preme malhela), obskura (malluma), trista (malgaja).

Tiuj vortoj grandparte farigis komunuzaj, parte ee oficialaj: on i do povas diri, ke

la monopolo de mal- estas jam delonge cesigita. Malprave estas sekve, se oni akuzas

per "rompo de la Fundamento" au per kontrauzamenhofeco tiun, kiu uzas

paralelan radikvorton por iu gena mal-kunmeto. Tiel, konfesinde, ne regas plu la

principo de "unu ideo - unu vorto", sed aliskultu nur pri tio la vortojn de Th.

Cart, kiu estis eble la plej severa gardanto de la "fideleco". Li skribas: " ... multaj

vortoj por la sama ideo, se nur ciuj estas facile kompreneblaj, absolute ne estas

dangero, sed kontralie rieeco: 'unu vorto, unu ideo; unu ideo, unu vorto' estas

alloganta formula, sed praktike 'logika' eraro sen ia reala signifo: ciu lingvo

baldali mortus de tia severa logikeco". **

Jen sekvas, kun kelka "Sango kaj aldono, listo de malvortilnstataiiajoj, kiujn en la

dua eldono ni prezentis post la tralaboro de la tuta E-a radikaro. Oni povos konstati,

ke ili estas mal pli multaj, ol la similaj vortoj aperintaj antau nia interveno

(la z-markitaj venas el neologisma projekto de Z.):

malafabla (moroza), malalta (basa), malami (hati), malbela (turpa), malbona

(mavaz, misa), maldekstra (!iva), maldika (minca), maldiligenta (pigraZ), maldormi

(vigili), malfirma, malstreca (loza), malforta (febla), malfrua (tarda), malgracia

* Tamen, ili povas kaiizi ec akcidenton per la miskompreno de komandoj, kiel:

"Turnu (mal)dekstren!", "Tiru (mal)supren!", kriataj el malproksimo ali en bruo:

atestanto pri tiel kaiizita akcidento estis E. Malmgren.

**Ella Antaliparolo a! la libro de P. Boulet Du mil novaj vortoj cerpitaj ella

verkaro de L. L. Zamenhof, 1908. Vd. ankau: Waringhien, Lingvo kaj Vivo,

pg. 244-256.

507