You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
§ 435

Ni kredas, ke ciujn bezonojn oni povas kontentigi per la ci-supre cititaj

rimedoj. lli permesas don i alla vortoj plej precizan sencon kaj tamen ne

pezigas aii malfaciligas la lingvuzon, car ili ne estas devige aplikataj, sed

servas nur por la okaza formado de terminoj.

Rim. 11. Kiel ni vidis, tra la tuta pritrakto de la vortfarado gvidis nin la kategoria

divido de la radikoj: gi estas la vera bazo de la E-a vortkonstruado. Tamen, la elasteco

de la finaja pluformado malrigidigas tiun dividon, ofte permesas forgesi pri la

gramatika radikkaraktero kaj apliki t.n. "resumajn formojn" (vd. § 331). Krome,

per la vortefikoj (rekta kaj inversa), kaj per la latentaj finajoj estigitaj de ili, oni

povas klarigi kaj pravigi formojn, kiuj la li la strikta konsidero de la radika kategorieco

Sa.jnus neregulaj, inter ili ankau la t.n. hibridajn radikojn (vd. §§ 296, B.,

303-307). Jen, certe, unu el la kaiizoj, kial la kategoria divido tiellonge ne estis

akceptita de multaj.

La libero kaj elasto de la E-a vortformado ebligis, ke la lingvuzo poluru la lingvon

ankaii koncerne la gramatikan radikkarakteron. Kelkaj "resumaj" formoj montrigis

tiel oportunaj, ke ili farigis generale uzataj, kvankam ilia rigida senco estis

alia; ties sekvo estis, ke por ci tiu alia senco oni komencis uzi alian formon, alivorte:

kelkaj radikoj transglitis el unu kategorio en alian. Ekz-e flor kaj vest estas

origine verbaj radikoj, sed nun oni uzas ilin kiel substantivajn (floro, vesto), kaj

la respektivajn agojn oni signas per ·ado (florado, vestado). Barbar estis origine

(l·a Oficillla Aldono) adjektiva radiko, sed nun gi uzigas substantive (barbara

signas personon, barbarulo ne estas uzata). Sed cies ci detala esploro jam estas

afero de vortaro, ne de gramatiko; revizion ci-koncerne entreprenis E. Wiister

(La Oficiala Radikaro) kaj plenumis la Akademio per sia "Baza Radikaro Oficiala",

iniciatita de A. Albault C Aktoj de la Akademio" li., 197 5).

Studante la diversajn regul-aplikojn, vidante la parentezajn krampojn

kaj la sagojn kaj aliajn turmentilojn, la leganto eble havos la impreson,

ke E-o estas diable malfacila. Sed, aliflanke, tion refutas alli lia propra

sperto: li uzas ja facile la lingvon, ec tiujn vortojn, kiuj post la analizo

pruvigas timindaj monstroj kun sia implikita strukturo. Kiel klarigi ci

tiun kontraiidiron? Nu, tiel, ke teorie ec la plej simplaj ciutagajoj povas

esti malfacile analizeblaj, kaj ec la plej carmaj allogajoj povas esti cerbopreme

implikitaj en sia esenco. Oni sinforgese guas la dancmovon de

baletistino, sed oni hororus devante lerni, kiaj muskoloj laboras kaj kiaj

statikaj legoj validigas ce tiu libele gracia movo. Tamen ne estas sensignife

scii ankaii tion.

Kiel konkludon post longa kaj peniga vojo tra analizoj kaj sintezoj kaj

demonstroj, oni povas trankvile eldiri, ke E-o per sia vortfarado estas

senlime plastika lingvo kaj supera ci-rilate al ciuj naciaj lingvoj kaj ciuj

lingvo-projektoj. En gi, unuflanke, oni povas fari vortojn kun la plej

pedanta ekzakta precizigo de la senco; aliflanke, dank' al la elasteco

donita per tiuj grizaj reguloj pri vorteflko, oni povas improvizi vortojn

kvazaii skizajn, kiuj ricevas sian vivon el la kunteksto kaj carmas guste

per sia senpedanteco, per sia papilia facileco. Al ci lasta eblajo oni

dankas tiun mirindajon, ke lingvo, kiun kelkaj tiel malsate kutimas

nomi "artefarita", estas tiel taiiga, kapabla kaj kvazaii deloga kreigi por

si poezion.

524