Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
alprenis la plej racian rimedon. Li malsuprenkuris kaj telefone vokis la privatan kuraciston de

Hanyan. Dumtempe Peiwen kuŝigis ŝin sur la liton kaj maltrankvile skuadis ŝin. Por konsciigi ŝin,

li penis premi ŝian filtrumon kaj metis malvarman viŝtukon sur ŝia frunton, senĉese kriante,

“Vekiĝu, Hanyan! Vekiĝu, Hanyan! Hanyan, mia kara, vekiĝu! Hanyan! Hanyan!” Li kisis ŝiajn

vangojn, frunton kaj glaciajn lipojn, sed ŝi ne reagis. Ŝia vizaĝeto pli blankiĝis ol la blanka papero,

kaj du vicoj de ŝiaj gagatnigraj okulharoj kliniĝis senforte, lasante du arkformajn ombretojn sur

ŝiaj palpebroj.

La kuracisto alvenis. Post kiam li okupiĝis pri injektado, preventado de aborto kaj

diagnozado, li diris serioze, “Pli bone ne ekscitu ŝin kaj multe ripozigu ŝin, alie la feto abortiĝos.”

Post lia foriro, Peiwen ankoraŭ restis ĉe Hanyan. La maljuna sinjorino venis por nura

ekrigardo kaj foriris, konsiderante, ke ŝia sveno estas blufa afektado. Pro tio ŝi duobligis sian

abomenon al ŝi. Kiel ruzema virineto! Evidente ŝi refoje fascinas Peiwen-on.

Post longa tempo, Hanyan rekonsciiĝis kaj malrapide malfermis siajn okulojn. Dummomente

ŝi sentis malklarecon en la kapo kaj ŝajnis ne rememori, kio okazis. Rigardante ŝin kun profunda

sento, li kompateme karesis ŝiajn vizaĝon, harojn kaj ostecajn manojn. Kun larmoj en la okuloj, li

mallaŭte vokis, “Hanyan!”

Ekrigardinte lin, ŝi rememoris, kio okazis, kaj turnis sian dorson al li. Enŝovinte sian kapon

en kapkusenon, ŝi diris nenion. La sensona protesto dolore pikis lin. Li pririgardis ŝiajn dorson kaj

malgrasajn ŝultrojn. Ŝi ĉiam estas tiom milda kaj obeema, sed kial ŝi fariĝas tiel flegma nun? Li

pensis kun disŝirita koro. Poste li etendis sian manon por malpeze palpi ŝiajn harojn kaj mallaŭte

diris, “Ne koleru kontraŭ mi, Hanyan. Ankaŭ mi ne havas alian rimedon! Mi scias, ke ne facilas

teni bonan rilaton inter bopatrino kaj bofilino. Sed ni estas de pli juna generacio, ĉu ne?”

Ŝi daŭre silentis, senmove kuŝante tie. En lia koro la doloro pligrandiĝis. Li malklare sentis,

ke ŝi malproksimiĝas de li. Li ne povis rekoni, kion ŝi pripensas, nek eniri ŝian regnon. La

distanco inter ili pli kaj pli grandiĝis. Kial? Li pripensis kun interna doloro. Ĉu... ĉu... vere pro

Gao Lide? Li pensis, kiel Gao, kun pala vizaĝo, enkuris la salonon por telefone venigi la

kuraciston, kiam ŝi svenis, kaj kiel li malpacience ĉirkaŭrigardis kaj atendis ĉe lapordo...Liakoro

fridiĝis. Liaj fingroj haltis rigide sur ŝiaj haroj. Tiamaniere li ŝtoniĝante sidis tie dum longa tempo.

Poste li stariĝis kaj eliris el la ĉambro silente. Vidinte lin eliri, ŝi ankoraŭ senmove kuŝis kun kapo

surlakapkusenomalsekigitadesiajlarmoj.Sedenŝia koro troviĝis fendeto, el kiu malrapide

gutis sango.

Dum Peiwen malsupreniris laŭ la ŝtuparo, Gao estis leganta ĵurnalon. Ekvidinte lin, tiu

remetis la ĵurnalon kaj zorgoplene demandis, “Kiel? Ĉu ŝi jam rekonsciiĝis?”

Peiwen strabe ekrigardis lin. Vi vere montras zorgon al ŝi! Li pensis. Li iris verŝi tason da teo.

Kun la taso en la mano, li rigardis Gao-on kaj malrapide diris, “Jes, ŝirekonsciiĝis.”

Gao fikse rigardis lin. “Peiwen,” li ne povis reteni sian parolon, “traktu ŝin pli bone. Vi ofte

forestas en la hejmo. Ŝi ne havas bonan tempon!”

La rigardo de Peiwen rekte falis sur lian vizaĝon. “Kion vi volas diri?” li demandis morne.

“Mi pensas...” Gao diris enpenseme, “via patrino ne tre ŝatas ŝin.”

Ho, ĉu vi jam scias pri tio? Peiwen fikse rigardis lin. La kaŭzo estas, ke vi semas malpacon!

Kian rolon vi volas ludi en nia familio? Li demetis la tason kaj malrapide diris, skandante ĉiun

vorton, “Mi volas doni averton al vi, Lide! Poste, bonvole metu vian zorgon sur te-plantejojn, sed

ne intervenu en miaj familiaj aferoj!”

Ĉe tio Gao eksaltis kaj kolere rigardis Peiwen-on. Tamen tiu forlasis lin kaj supreniris laŭ la

- 123 -