“Oh, Siying,” li korektis sin malpacience kaj ĉagrene. “Esceptante la lastan postulon, mi povas akcepti viajn aliajn postulojn!” “Vi ne povas escepti ĝin! Vi klopodu repaciĝi kunŝi. Mi superrigardas vin, alie mi foriros kiam ajn!” “Siying, mi petas...” “Neniel!” ŝi diris firme decideme. “Aĥ!” li hezitis, kun ŝviteroj sur la frunto. Fine, kun decidemo, li eksvingis la kapon kaj diris, “Bone, mi promesas al vi!” Eliginte malpezan elspiron, ŝi subite eksentis grandan lacecon. En la ĉambro regis kvieto. La ĉi-nokta interparolo daŭris tiom longe! Ŝi febleĵetis sian rigardon eksteren de la fenestro. Ĉe malproksima horizonto jam elŝoviĝis la unuaj radioj de aŭroro. - 143 -
24. Matene, kun laceco de ununokta maldormo, Fang Siying iris al la lernejo, prenante Tingting-on je la mano. Okule sekvinte la figurojn de ambaŭ patrino kaj filino, kiuj malaperis ĉe la fino de la vojo, Gao Lide kaj Bai Peiwen staris longe ĉe lapordodeDomoBai.Poste,Gao vespiris kaj diris, “Tio estas nekredebla afero!” Malfrua aŭtuno. La suno disĵetis siajn brilajn kaj helajn radiojn. Banante sin en sunlumo, Bai plenis je neeldireblaj varmo kaj pasio. La longa interparolo tra la nokto ne lacigis lin, sed, male, lin vigligis kaj ekscitis. Sentante la belan sunlumon, li diris, “Ni iom promenu, ĉubone?” “Bone,” Gao kapjesis. “Ankaŭ mi volas pririgardi viajn te-plantejojn. Kiam mi venis, mi jam rimarkis, ke vi lasis sovaĝajn herbojn elŝoviĝi ĉie.” “Ĉu mi havas emon zorgi pri tio!” Bai lamente veis. Ili marŝis laŭ la vojo. Gao instinkte ĵetis rigardon al la te-plantejoj, enkuris en te-plantejon de tempo al tempo kaj deŝiris te-folion por esplore pririgardi, dum Bai aspektis distriĝema. Irinte pecon da vojo, Bai haltis kaj diris, “Diru al mi. Ŝi jamŝanĝiĝis multe, ĉune?” “Ĉu vi parolas pri Hanyan?” Gao demandis enpenseme. “Jes, ŝi jam multe ŝanĝiĝis! Tute ekster mia atendo!” Li falis profunden en pensojn. “Ŝi estas pli matura kaj pli firma ol antaŭe, kaj ankoraŭ pli ĉarma.” “Ĉu jes?” Bai faris enspiron. “Mi divenas, ke jes! Lide, kiel vi divenas, mi volas fari de komenco. Mi volas akiri ŝin! Akiri ŝin je kia ajn kosto!” “Peiwen,” Gao malrapideme diris, ”mi konsilas al vi ne agi senpripense!” “Vi volas diri...” “Ŝi jam ne plu estas tia, kia ŝi estis antaŭe! Se vi pririgardas ŝin, vi ekkomprenas tion. Ŝi jam ne plu estas gracila kaj timida knabino, sed maturulino! Ŝi povas plenumi tion, kion ŝi promesas. Vi pli bone agu laŭ ŝia postulo, mi pensas, alie ŝi foriros de ĉi tie!” “Sed...” Bai urĝeme diris, “ĉu ŝi neniom konsideras la antaŭan amsenton inter ni?” “Amsento?” Gao ekridetis. “Peiwen, vi estis kulpa kontraŭ ŝiantaŭe. Kredeble la malamo, kiun ŝi kovas kontraŭ vi, multe superas tiun amsenton! Kaj cetere, dum longaj dek jaroj, ŝi restas senedza, dum vi havas alian novan edzinon! Kian amsenton vi esperas, ke ŝi povu memori?” Bai ŝtoniĝis. Malespero kaj konfuzo naĝis al liaj brovoj. Li stupore staris tie senparola dum longa momento. Poste, li murmure ripetis, “Jes, kian amsenton mi esperas, ke ŝi povumemori?” “Sed ne perdu vian esperon,” Gao nereteneble metis sian manon sur lian ŝultron. “Estas malfacile bone klarigi la aferojn de la homa vivo. Neniu povas antaŭvidi la disvolviĝon de venontaj aferoj. Jen ni ĉiam konsideris, ke Hanyan jam mortis, sed kiu pensis, ke post dek jaroj ŝi subite reaperis kaj magie revenis post diplomiĝo el alilanda universitato. Nun ŝi ne plu estas la kompatinda laboristineto nek sendecidema bofilineto malbone traktita. Ŝi estas sendependa kaj staras pli stabile ol ni ambaŭ! Mi diru al vi, Peiwen, ke ŝi estas mirakla virino! Vi ne devus perdi ŝin! Pro tiu okazintaĵo, mi nun volus doni batojn al vi!” “Batu min do!” Bai amare ekridetis. “Mi certe ne rebatos! Mi vere meritas batojn!” “Ne, mi ne donas al vi batojn,” Gao ekridetis. “Vi jam batis vin mem dum dek jaroj. Ĉu mi senkompate aldonu al vi batojn?” Li forte ekfrapetis lin je la ŝultro. “Sed jam sufiĉas nun. Ĉesu malbone trakti vin mem, Peiwen! Vi devas revigligi vin.” - 144 -
- Page 1 and 2:
Verkis Chiung Yao Esperantigis Vejd
- Page 3 and 4:
Parto Unu Spirito sur Ruino -2-
- Page 5 and 6:
makadamita pado ankoraŭ staris lig
- Page 7 and 8:
“Mi jam diris al vi. Pro scivolem
- Page 9 and 10:
“Ĉu ne?”Ŝidiris nenion plu. S
- Page 11 and 12:
2. Post dekorado kaj ordigo, la mal
- Page 13 and 14:
aŭdis ŝin. Ŝia paro da nigraj ok
- Page 15 and 16:
“Ne.” “Ĉu vi estas la solfil
- Page 17 and 18:
3. Aŭdiĝis malpezaj frapetoj sur
- Page 19 and 20:
skuiĝis kiel falanta folio en fros
- Page 21 and 22:
“Kompreneble ne!” Fang diris,
- Page 23 and 24:
Kio okazas al mi? Ĉu mi estas enso
- Page 25 and 26:
interparoli kun instruistino Fang p
- Page 27 and 28:
“Pri kio konsideri?” “Vi scia
- Page 29 and 30:
havis ovalan vizaĝon, pintan mento
- Page 31 and 32:
tempo, kaj ĉu lijamaŭdis la dialo
- Page 33 and 34:
ŝian vestŝrankon. Ŝi povis imagi
- Page 35 and 36:
“Geedziĝokajriĉeco sendependas
- Page 37 and 38:
komencis legi ĝin distrite. Fakte
- Page 39 and 40:
malklare sentis interne, ke ŝi fal
- Page 41 and 42:
Tingting, sidante sur la ŝtuparo e
- Page 43 and 44:
“Jes, de alia mondo,” ŝi respo
- Page 45 and 46:
“Sed ŝi ekzistas.” “Kiu ekzi
- Page 47 and 48:
poste ŝi vidis lin, kies maldika k
- Page 49 and 50:
la ĉielo. Palpado kaj palpado, vok
- Page 51 and 52:
-50- 9. Frumatene Tingting diris al
- Page 53 and 54:
de sur lia frunto kaj nenormalaj ru
- Page 55 and 56:
da kaĉo, sed li neniel sobriĝis p
- Page 57 and 58:
10. Post lavado de siaj vizaĝo kaj
- Page 59 and 60:
“Oh, mi... jes.” Ŝi elprenis l
- Page 61 and 62:
ĉu ŝi volontusdaŭrigi la amrilat
- Page 63 and 64:
Parto Du Cindrulino -62-
- Page 65 and 66:
Enirinte la oficejon, Bai apenaŭ s
- Page 67 and 68:
antaŭ tri tagoj. Ŝajnas al mi, ke
- Page 69 and 70:
malfacile junulino serĉadas laboro
- Page 71 and 72:
12. Kuŝante sur la lito en sia ĉa
- Page 73 and 74:
povas esti pagita laŭ ordinara sal
- Page 75 and 76:
ĉinstila pentraĵo de pejzaĝo. Il
- Page 77 and 78:
13. Aŭtuno alvenis. Sidante ĉe la
- Page 79 and 80:
Siaflanke li ne plu menciis la afer
- Page 81 and 82:
“Mi...” Retiriĝema kaj peteme,
- Page 83 and 84:
-82- 14. En profunda nokto, Bai Pei
- Page 85 and 86:
“Ho,” ŝi fikse rigardis lin se
- Page 87 and 88:
“Ŝi ploris tre amare, sinjoro!
- Page 89 and 90:
tremetis. Li jam travidis la vojon
- Page 91 and 92:
malserenaj okuloj. “Ŝi fakte ne
- Page 93 and 94: de ŝia konduto. Li ekkomprenis, ke
- Page 95 and 96: tagon, kiam vi ne plu amos min, tia
- Page 97 and 98: via kuratoro estas via adoptopatro?
- Page 99 and 100: Zhang estas la veterano de la fabri
- Page 101 and 102: “Jen ĝi estas via, Hanyan!” Ba
- Page 103 and 104: mi, panjo!” “Mi ne koleris. Mi
- Page 105 and 106: klapoj estis fermitaj. Li diris,
- Page 107 and 108: Tiel forglitis tri tagoj, kiuj ne k
- Page 109 and 110: “Afidoj povas sekrecii dolĉan li
- Page 111 and 112: kun mia filo, kiu arde korinklinas
- Page 113 and 114: kune kun vi en la fabriko, ĉu bone
- Page 115 and 116: korekti vin? Se vi ne volus min bon
- Page 117 and 118: Nur rapide ŝi plumarasmiĝis kaj p
- Page 119 and 120: mieno. Ŝi kovris sian vizaĝon per
- Page 121 and 122: Ŝia brila okulparo sorĉas bele! I
- Page 123 and 124: sed ŝi diris nenion, eĉ ne unu vo
- Page 125 and 126: ŝtuparo. Gao ŝtoniĝis de kolero
- Page 127 and 128: Okuloj ŝiaj brilas larmoŝvele, Al
- Page 129 and 130: je la manradiko, li klinis sian viz
- Page 131 and 132: “Kaj sinjoro Gao?” “Li jam pa
- Page 133 and 134: ŝin de ŝia manradiko al ŝiaj ŝu
- Page 135 and 136: Li paŭzis momenton kaj diris kun p
- Page 137 and 138: perdis la alparolaton, al kiu mi po
- Page 139 and 140: 23. “Simpla estis mia sperto. Mi
- Page 141 and 142: edukado en usona universitato.” B
- Page 143: ĉi tie, mi jam decidis, ke, se mi
- Page 147 and 148: “Transloĝiĝi al Hanyan Bieno? K
- Page 149 and 150: forlasi ĝin. Firme prenante ŝian
- Page 151 and 152: 25. Frue en la sekvanta mateno Gao
- Page 153 and 154: Fang ankoraŭ stupore staris en la
- Page 155 and 156: kapablis desegni mem, li devigite t
- Page 157 and 158: suferis sufiĉe da maljustaĵoj ant
- Page 159 and 160: mi povas fumi, drinki, danci, karto
- Page 161 and 162: havas koron! Lia koro jam estas for
- Page 163 and 164: okcident-stilan pantalonon en purec
- Page 165 and 166: nek fervoron nek varmon! Vi prefera
- Page 167 and 168: 28. La vetero estis ŝanĝiĝema. M
- Page 169 and 170: “Do, mi akompanu vin.” Nun ili
- Page 171 and 172: “Sed...” Ailin diris, “ĉu vi
- Page 173 and 174: 29. En la sekvanta monato post ilia
- Page 175 and 176: forto, kvazaŭ volante dispecigi ŝ
- Page 177 and 178: tutnova ruĝa surtuteto, Tingting g
- Page 179 and 180: 30. Longatempa ĥaoso, konfuzo kaj
- Page 181 and 182: profunda dormo, tamen firme prenant
- Page 183: la eksedziĝan atestilon subskribit