Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
dentrado de mia penso rapide turniĝadis. Mi eĉ sukcesis transpasi la ponton. Ĉu tio estas la volo

de Dio? Kiu povus aserti, ke ne ekzistas la plej alta potenco en ĉi tiu vaste senlima universo? Mi

levis mian vizaĝon al la ĉielo kaj la pluveroj frapis ĝin pike malvarme. Sekve de tio mi tuj sentis,

ke mia vidkampo klare larĝiĝas kaj ĉiuj miaj ĝenoj foriĝis, kaj nova mi, tute nova mi

transmutaciiĝis! Mi jam transpasis tiun ponton de morto, kaj pro tio mi jam reenkarniĝis, forĵetinte

ĉiujn miajn antaŭajn haŭton kaj ostojn. Nun mi ne plu estas tiu malforta kaj obeema Zhang

Hanyan, kiu ĉiam subiĝis al la sorto! Aŭskultante muĝadon de la rapide torenta rivero, mi diris al

la fluoj, kun pugnita mano, ‘Zhang Hanyan, Zhang Hanyan! De nun vi jam formortis pro dronado.

Vi mortis sub ĉi tiu ponto! Kaj mi? Mi estas alia homo! Mi volas bone vivi plu kaj krei alian

mondon por mi mem!’ Mi turnis min kaj grandpaŝe marŝis en la direkto al Tajpeo.”

Haltinte ĉe tio, ŝi malpeze eligis longan spiron. Bai sidis senmove. Longa peco de cigareda

cindro falis sur lian veston, ĉar li jam forgesis suĉi la cigaredon. Tiam, levinte sian kapon kun la

vizaĝo direktita supren, li stulte gapis kun vitrecaj okuloj. Tamen sur lia tuta vizaĝo brilis radioj de

dankemo kaj pieco.

“Post du horoj, mi atingis Tajpeon. Kiel sola virino, mi ne kuraĝis iri al la hotelo. Tiam tagiĝo

ne malproksimiĝis. Mi iris al la fervojostacio kaj atendis en atendejo ĝis la mateno. Tiam mi trovis

min tre feliĉa, ĉar en la mansako, kiun mi kunportis, troviĝis kontanta mono de pli ol mil dolaroj

kaj mia identigilo. Do, iom post la oka horo, mi veturis per la unua frua trajno suden ĝis la urbo

Gaoxiong. Tiam mi ne intencis fari ion tie, kaj mi nur konsideris, ke pli bone estas por mi vojaĝi

pli foren por ne esti trovita de vi. Mi esperis, ke vi ĉiuj opinios min droninta en la rivero, ĉar mi ne

plu volis reveni al la bieno. La unua afero, kiun mi faris, post kiam mi atingis Gaoxiong-on, estis

aĉeti kompleton da novaj vestoj kaj mi ekloĝis en malgranda hotelo, kie mi bone banis min kaj

dormis longan dormon. Kiam mi vekiĝis, mi denove pesis mian situacion. Pli ol milo da dolaroj

nur daŭrigis mian kelkatagan vivon, kaj mi devis dungiĝi kaj lupreni simplaĉan ĉambron. Do mi

tuj luprenis ĉambron, kaj pro malfacila dungiĝo je konvena laborposteno, mi servis kiel komizino

ĉe butiko en la kvartalo Qianjin.”

Bai eligis vesuspiron. Lia mieno distordiĝis pro kompatemo, memriproĉo kaj amemo.

“Post tri tagoj mia servado kiel komizino estis interrompita de neatendita afero. Iutage

fraŭlino faris aĉeton ĉe nia butiko. Surprizite, mi trovis ŝin mia bona amikino dum mezlernejaj

jaroj, kiu ne komunikiĝis kun mi ekde diplomiĝo el supera mezlernejo. La revidiĝo ekscitis nin

ambaŭ. Ŝia hejmo situis proksime de nia butiko. Tiun nokton, mi restis ĉe ŝi kajĝue babiladis tra

la nokto. Mi ne rakontis al ŝi, kio okazis al mi, kaj mi nur diris, ke mi renkontis korŝiran

okazintaĵon. Tiam mi restis pala kaj malgrasa. Ŝi montris al mi kompaton kaj penis persvadi min,

ke mi ne laboru kiel komizino kaj loĝu portempeenŝia hejmo. Mi pli aŭ malpli volonte promesis.

Tiam ŝi plenumis formalaĵojn por iri eksterlanden, kaj ŝi demandis, ĉu miankaŭvolas fari la

samon. Dum tiu tempo tiuj, kiuj diplomiĝis el mezlernejo, rajtis iri eksterlanden. Mi respondis, ke

al mi mankas mono por vojaĝi kaj estas senutile por mi plenumi tiujn formalaĵojn. Sed ŝi admonis

al mi unue prezenti peton al eksterlanda lernejo. Neatendite mia peto estis eĉ akceptita, kaj ankaŭ

la ŝia. Ŝi prove persvadis min iri eksterlanden per jenaj tri motivoj: unue ŝanĝi la nunan medion

por forgesi la pasintaĵojn, due lerni ion novan por pliriĉigi niajn proprajn sciojn, kaj trie iri de la

tute nova komenco por fariĝi nova homo. Ankaŭ mi volis fari provon, sed mankis al mi mono kaj

kaŭcio. Tamen ekpenso fulmis kaj mi rigardis la ringon sur la fingro... ve,” ŝi mallaŭte veis,

rigardante al Bai. “La ringo kun tri-karata diamanto! Ĝi helpis al mi transpasi la maron kaj rekte

flugi al alia mondo! Tial, dum vi serĉis min de unu dancejo al alia, mi jam studis en fakultato pri

- 139 -