Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
homon, kiu evidente alveninte tien antaŭ ŝi, sensone kaŭriĝis ĉe la murangulo, kiel fantomo.

Kovrante sian buŝon per la mano kaj retenante sian krion, ŝi rigardis la viron kun larĝe malfermitaj

okuloj. Li eliris el la ombro kun promenbastono en unu mano kaj alia mano apoganta la muron,

alfronte al ŝi. Ŝia koro violente batadis, ĉar ŝi sciis, ke, banante en la lumo de subiranta suno, ŝi

klare vidiĝis de li, jam delonge, kiu sin kaŝis tie dumtempe. Sed tuj ŝi trovis,keŝieraris. Tiu viro

malrapide moviĝis antaŭen, frapetante la teron per la promenbastono kaj palpante la ĉirkaŭajn

murojn. Kun malfermitaj okuloj, li vidis nenion… li estis blinda!

Ŝi eligis longan spiron kaj malrapide demetis la manon kovrintan la buŝon, sed tuj ŝin kaptis

alia kompatema sento. Ŝi fikse rigardis lin, liajn malfacilajn, malglatajn kaj stumblajn movojn

inter ruino. Li ne estis tiel juna, iome pli-ol-kvardek-jara. Vivo klare ĉizis siajn spurojn sur lia

vizaĝo, kiu eksponiĝis senerare en la rebrilo de la subiranta suno. Sur lia mieno legiĝis melankolio,

sorto-atakiteco, vigleco kaj sentimento. Sen paro da senbrilaj okuloj, li estis preskaŭ bel-aspekta.

Li havis dense nigrajn brovojn, kaj rektan kaj distingan nazon. Lia firme fermata buŝo impresis

per obstineco kaj malbonhumoro. Lia vestaĵo tute ne estis ĉifonaĵoj, sed male, li estis vestita dece

kaj bonorde. Liaj eŭropa kostumo kaj kravato bone sidis, kaj lia promenbastono nigre lakita kun

ora kapo estis cirita brile. Ĉio ĉi tio indikis, ke li ne estis vagabondo, sed ĝentlemano en la

mondumo. Tamen kial li kaŝekaŭriĝis inter la ruino?

Li palpe antaŭeniris, paŝante inter rompitaj tegoloj, brikoj kaj veproj kovrantaj la teron.

Kelkfoje li stumblis kaj li baraktis stariĝi stabile. La subiranta suno projekciis inter herbaĉojn lian

ombron, longan kaj solecan. Lia palpado kaj baraktado ŝajnis tragedia, senhelpa kaj preskaŭ

malespera. Larmoj denove malsekigis ŝiajn okulojn. Kia tragedio! Ĉu troviĝas io pli trista ol

invalideco? Vidante, ke li sin direktis renkonte al amaso da rompita muro, ŝi nereteneble eksaltis.

Senpripense, ŝi sinĵetis antaŭen kaj stabiligis lin tuj antaŭ ol li stumble estis falonta. Anhelante, ŝi

kriis, “Ho, sin gardu!”

La viro ekhavis subitan surprizon kaj, haltinte, ekstuporis. Poste, li, vane direktante sian

senbrilajn okulojn al ŝi, singardeme kaj forte demandis, “Kiu? Kiu?”

Por momento, ŝi ne donis respondon. Ŝi nur stupore rigardis la vizaĝon antaŭ si. Tio estis la

unua fojo dum ŝia 30-jara vivado legi la profundan mizeron kaj senpaciencan sopiremon sur la

vizaĝo de viro. Pro manko de respondo, li refoje laŭtvoĉe demandis, “Kiu? Kiu ĵus?”

Reveninte al si mem, ŝi faris enspiron kaj respondis per stabila voĉo, “Estas mi, sinjoro.”

“Vi!” li malbonhumore diris, “sed kiu vi estas?”

“Mia familia nomo estas Fang, kaj mia nomo estas Siying,” ŝi sin prezentis kontraŭvole,

sentante absurdecon en la koro. Memprezentado! Kial ŝi devas prezenti sin mem? “Vi ne konas

min,” ŝi diris flegme, “kiel preterpasanto, mi, pro scivolemo, eniris por pririgardi la ruinon

postlasitan de fajrego.”

“Oh,” li atenteme aŭskultis al ŝi. “Do, ĉu la vespirado, kiun mi ĵus aŭdis, devus esti iluzio? Ĉu

la vivanta homo, kiu troviĝas ĉi tie, ne devus esti rigardata kiel fantomo?” li malĝoje diris, kvazaŭ

al si mem.

“Fantomo?” Iom kuntirinte siajn brovojn, ŝi enpense rigardis al li. “Ĉu vi atendas fantomon?”

ŝi senpripense eligis tiujn vortojn, ĉar ŝi vidis malesperan esprimon sur lia vizaĝo.

“Kio?” En lia voĉo sin trudis iom da koleremo. “Kion vi diris?”

“Ho, nenion,” ŝi respondis, esplorante la vizaĝon antaŭ si. Kiel kolerema homo li estas! “Mi

nur miras, kial vi sidis meze de ruino.”

“Do, kaj vi? Kial vi venas al ĉi tiu ruino?”

-5