You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
-50-

9.

Frumatene Tingting diris al Fang, ke Bai malsaniĝis. Tuj fulmis tra la koro de Fang forta

dubemo kaj malkvieto. Malsaniĝi? Ŝi ne sciis, je kioma horo li revenis lasttnokte. Antaŭ tio ŝi jam

endormiĝis pro lacego. Tamen kiam ŝi fosis en sia memoro pri la lastnokta okazaĵo, ŝi ankoraŭ

dronis plene en amara ekscito kaj ŝi ankoraŭ memoris, kiel ŝi kruele forlasis lin sola sur la ruino.

Malsaniĝi? Ĉu malsaniĝifizike aŭ mense? Ŝi ne sciis. Kiom malfacile estis por ŝi esprimi sian

zorgemon siaflanke kiel guvernistino!

“Kiu malsano?” ŝi demandis al Tingting.

“Mi ne scias. Maljuna You jam veturis al Tajpeo por venigi kuraciston Liu. Tiu estas la

kuracisto de mia patro, ankaŭ de mi dum ĉi tiuj jaroj.”

“Ĉu vi jam vidis lin?” Ŝi nereteneble demandis, ne povante bridi siajn malkvieton, ĉagrenon

kaj suferplenan zorgemon.

“Kiun? Ĉu kuraciston Liu?”

“Ne, vian patron.”

“Jes. Mi ĵus vidis lin. Li petis al mi eliri. Mi pensas, ke li febras, ĉar li turniĝadas surlite.”

“Oho,” Fang fiksis sian rigardon tra la fenestro al la ĉielo, kie flosis kelkaj blankaj nuboj. Kiel

fragilaj estaĵoj estas la homoj! Kiu povus elteni kaj fizikan kaj mensan turmentojn? Kial? Kial vi

volas serĉadi spiriton sur la ruino? Kion vi jam eltrovis? Tio estas nenio alia ol turmento al vi mem.

Ŝi alpremis sian manon al siaj lipoj—Zhang Hanyan en lia sonĝo! Kaj nun, ĉu li ankoraŭ kredas,

ke tio estas la spirito de Hanyan, kiun li kisis lastnokte? Ŝi divenis, ke li estas tute certa pri tio. Aĥ,

kiel implikita amsento!

“Kio okazas al vi, instruistino Fang?”

Tingting rompis ŝian enpensiĝon. Jes, ŝi devas elturniĝi ellasento,kiuŝin obsedas. Ŝi devas!

Tia-aĵo estas timiga, suferiga kaj ĉagreniga! Oh, Fang Siying, Fang Siying, vi estas firma ino, via

koro trankvilas kiel kvieta akvo, vi jam estas hardita, nevundebla kaj firma kiel monto, sed, kio pri

vi? Ŝanceliĝi? Oh, ne! Ŝin kaptis frosttremo, kaj ŝi tuj rektigis sian spinon.

“Oh, rapidu, Tingting, alie ni malfruos al la lernejo.”

“Ĉu ni povas ne iri al la lernejo?” demandis Tingting, maltrankvile rigardante al la

ĉambro-pordo de sia patro.

“Ni telefonos al Yazhu tagmeze, ĉu bone?” admonis Fang, “Mi supozas, ke via patro nur

malvarmumis. Ne gravas.”

Ili iris al la lernejo. Tamen la tutan tagon Fang aspektis distriĝeme. Ŝi eĉ faris erarojn en

korektado de ekzercoj kaj leciondonado, kaj emis fali en profundan enpensemon. Ne atendinte ĝis

tagmezo, ŝi jam telefonis al Domo Bai kaj diris al Yazhu, “Tingting volas sciiĝi prilastatodela

malsano de sia patro.”

“Kuracisto Liu diris, ke li malvarmumis kaj krome li trafis surprizan timigon. Nun li havas

altan febron. Kuracisto Liu preskribis medikamentojn, kiujn mi jam aĉetis. Li havas malbonan

humoron kaj malpermesas al iu ajn eniri lian ĉambron!”

“Oh,” ŝi eksentis kunpremiĝon de la koro. “Ĉu ne necesas enhospitaliĝi?”

“La kuracisto diris, ke ne necesas, des pli, ke la sinjoro ne volas enhospitaliĝi.”

“Oh, do, mi ne havas alian aferon por diri.”