You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
edukado en usona universitato.”

Bai rekte sidigis sin. Emocio briligis lian vizaĝon. Li diris base kaj milde, “Laŭ la aranĝoj de

la Ĉielo, ĉio estas justa.” Li eksuspiris. “Vi komencis alispecan vivon, kaj mi? Mi jam enfalis en

malluman inferon. Tio estas fatalo, ĉu ne?” Ŝi restis senparola. Ŝiaj delikataj dentoj malpeze

mordis la lipon, kaj ŝia profunda kaj esplorema rigardo restis sur lia vizaĝo. Estinginte la

cigared-stumpon en la mano, Gao perplekse demandis, rigardante ŝin, “Kaj poste? Kio igis vin

reveni al la lando?”

“Post finiĝo de lernado en universitato, mi studis en la fako pri infana edukado en kolegio por

esploraj studentoj. Gajninte magistrecon, mi instruis en okcidenta urbeto, kie nur mi estis ĉino.

Kvin jarojn mi instruis, kaj tiel mi restis en Usono sume dek jarojn. Estis Tingting, kiu ĉiam hantis

en mia memoro, kaj mi neniel forgesis ŝin. Ĉiufoje, kiam mi vidis tiujn infanojn, mi ekpensis pri ŝi,

pri ŝia alteco, pri ŝia aspekto kaj pri ŝia vivo. Mia sopiremo al ŝi pliiĝis tagon post tago. Kaj krome,

tiam, usonano nomita Yali tutforte penis plaĉi al mi, kaj fine mi akceptis lian peton.”

Bai ektremis. Lia vizaĝo iom paliĝis kaj lia spirado iom urĝis.

“Ek de kiam mi iris al Usono, mi alinomiĝis Fang Siying. Mi hatis la nomon Zhang Hanyan,

kies familia nomo Zhang ne estas tiu de mia propra, sed tiu de mia adoptopatro, kiu jam frue

ĉesigis sian adoptadon al mi. Mi reuzis mian propran familian nomon Fang, kaj alinomiĝis Siying

kiel mia persona nomo. Fakte mi uzis anglalingvan nomon en Usono. Post mia fianĉiniĝo al Yali,

mia sopiremo al Tingting pli intensiĝis kaj mi decidis reveni al la lando. Ĝuste tiam mi havis tri

semajnojn da ferioj. Mi diris al Yali, ke mi devos reiri al Tajvano por kontentigi mian sopiremon

por vidi Tingting-on, eĉ nur unu fojon. Se ŝi vivassufiĉebone, mi povos trankvile edziniĝi alYali.

Ĉar pri mia pasintaĵo li havis nenian ideon, li konsideris, ke mi hejmenveas, kaj ankaŭ konsentis,

ke mi reiros al mia lando. Ni jam konsentis, ke ni geedziĝos post mia reveno al Usono. Do, mi

revenis al Tajvano en majo. Tio estas la kialo, ke mi iris al la ruino de Hanyan Bieno iun

posttagmezon de majo. Tiam mi tute ne sciis, ke la bieno jam fariĝis ruino, des malpli, ke Peiwen

suferas de blindeco. Mi nur volis migradi ĉirkaŭ la bieno por kaŝrigardi Tingting-on. Kiam mi

atingis tien, mi eĉ renkontis Peiwen-on kaj samtempe trovis, ke vi jam fariĝis blinda. En hasteco

mi kaŝis mian veran fizionomion. Mi kredis, ke post longa tempo kaj multjara loĝado en alia lando,

vi ne povas rekoni mian voĉon.”

“Vi eraras,” li ekparolis nur tiam, “Kvankam via voĉo jamŝanĝiĝis multe, tio tamen ankoraŭ

estas neebla, ke mi tute ne rekonas vin laŭ via espero. Ĉar mi jam konstatis, ke Hanyan jam mortis,

mi nur ekstuporis, kaj viaflanke vi asertis, ke vi nepre ne estas Hanyan, kaj mi pensis, ke mi havas

halucinon.”

“Nu, kiel ajn, mi eĉ vidis Tingting-on tiun tagon!” ŝi daŭrigis. ”Vi ne povas imagi, kiel mi

sentis ektremegon en mia koro. Kiam mi ekvidis la infanon je la unua momento, mia spirito tute

frakasiĝis. Ĉiuj plej fortaj sentoj de patrineco revenis al miaj brusto kaj sangvazoj! Kiel malgrasa,

malforta, beleta kaj kompatinda ŝi aspektis! Mi ne povis plu regi min mem. Mi vidis la infanon,

kiu perdis sian patrinon kaj al kiu mankas flegado. Dum tiu momenteto mi decidis, ke mi restigos

min ĉe la infano por flegi kaj protekti ŝin!”

“En sinsekvaj tagoj mi kolektadis multajn informojn pri via familio. Laŭ mia scio, la malnovaj

geservistoj jam foriris kaj eĉ en via fabriko novaj laboristinoj jam anstataŭis la malnovajn, kaj

Lide ankaŭ foriris, tial mi ne plu timis, ke ĉirkaŭaj homoj povas rekoni min, ĉar la pasinta Hanyan

fermis sin en la hejmo kaj neniu urbetanoj konatiĝis kun ŝi. Do mi kuraĝe restigis min ĉi tien kaj

akiris la postenon de instruistino en elementa lernejo. Sed por eviti tiujn, kiuj iam vidis mian foton,

- 140 -