Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Hanyan, indulgu min!”

Ŝi elbaraktis kaj forsaltis de li. Apogante sin kontraŭ la muro, ŝi gapis al li kun larĝe

malfermitaj okuloj. Ŝia vizaĝo montriĝis morte pala kaj ŝia mieno kaptiĝis de retiriĝemo kaj

konfuziteco.

“Kion... kion vi volas, sinjoro?” ŝi demandis, kvazaŭ li ankoraŭ estus fremdulo.

“Mi volas doni al vi edziĝpeton,” li urĝeme diris. “Mi petas, ke vi edziniĝu al mi. Mi amas vin

kaj mi volas vin.”

Ŝi rigardis lin. Ŝia vizaĝo pli paliĝis kaj laceco riveliĝis en ŝiaj okuloj. Malrapide deturninte

sian kapon, ŝi mallevis siajn palpebrojn.

“Se vi petas mian edziniĝon, do, mi rifuzas, sinjoro,” ŝi diris seke kaj malforte.

“Hanyan!” kriante, li sin ĵetis antaŭ ŝin kaj kaptis ŝiajn manojn. “Mi scias, ke vi koleras

kontraŭ mi kaj vi malamas min. Mi scias. Mi tute scias. Sed ne parolu tiel definitive. Bonvole

donu al mi alian ŝancon. Provu min ankoraŭfoje, Hanyan, mi petas!”

“Ne,” ŝi diris mallaŭte, rigardante malplene tra la fenestro, sen ia vizaĝesprimo. “Vi

malestimas min, kaj konsideras min malpura. Mi ne povas edziniĝi al tiu, kiu min malestimas. Ne,

neniel. Mi jam diris antaŭe, ke mi ne meritas pariĝikunvi!”

“Ne, ne, Hanyan, ne estas tiel. Estas mi, kiu ne indas je vi. Mi estas vulgara, malgrandanima

kaj egoista. Nun mi jam ekhavas klaran komprenon, ke tiu afero neniom damaĝas vian purecon

kaj bonecon. Mi estas tre malsaĝa, Hanyan! Nun nenio malhelpas nin. Mi ne plu zorgas pri via

deveno kaj via pasinteco. Vi estas la plej perfekta en mia koro. Mi petas, Hanyan, ke vi edziniĝu al

mi, edziniĝu al mi! Hanyan, ne rifuzu min!”

Ŝi ektremis, ankoraŭ rigardante tra la fenestro, sed larmoj ŝveliĝis kaj inundis ŝiajn nigrajn

pupilojn. Ŝiaj lipoj iom moviĝis kaj malforta rideto naĝis al la liprando. “Se vi dirus tiujn vortojn

antaŭ monato,” ŝi diris malgaje, “mi genuiĝus ĉe viaj piedoj kaj kisus ilin. Sed nun tio ne helpas.

Mi jam reiris al la dancejo, kaj mi ne plu revis pri tio. Mi ne edziniĝos al vi, sinjoro Bai. Tamen vi

povas iri al la dancejo. Kiel riĉulo, vi povas pagi miajn servohorojn aŭ pagi por mia eliro kun vi.”

“Ne, Hanyan!” kriante, li peteme skuis ŝin, kaj karesis ŝiajn vangojn kaj harojn. Lia rigardo

arde fiksiĝis sur ŝian vizaĝon. “Mi ne permesas al vi resti en la dancejo, neniel! Mi nepre

edzinigos vin, kion ajn vi diras! Ne estus tiom kruela, Hanyan...”

“Jen vi estas kruela, sinjoro Bai!” dirante, ŝi deturnis sian rigardon de la ekstera pejzaĝo kaj

faligis la rigardon sur lin. Larmoj glitis laŭ ŝiaj vangoj kaj fale gutis sur ŝian veston. “Bonvole

forlasu min kaj ne tedu min,” dirante, ŝi komencis plorsingulti mallaŭte kaj reteneme.

Ŝia plorsingultado disŝiris kaj dolore pikis lian koron. Li ambaŭmane levis ŝian vizaĝon kaj

forkisis ŝiajn larmojn per la lipoj. Li peteme diris, “Indulgu min, indulgu min, Hanyan. Mi estas

kulpa. Mi kondutis kiel azeno. Mi igis vin multe suferi por nenio kaj fali en multajn maljustaĵojn.

Mi estas kulpa. Hanyan, donu al mi ŝancon, la ŝancon al mi por renovigi min kaj ripari mian

kulpon. Mi certigas al vi, Hanyan, ke viaj dumvivaj suferoj jam finiĝis kaj mi donos al vi la plej

dolĉan kaj la plej feliĉan vivon. Hanyan, promesu edziniĝi al mi! Hanyan, promesu tion!”

“Vi... vi pentos pri tio,” ŝi diris plorante, “Iun tagon vi malŝatos kaj forĵetos min...”

“Mi neniel, absolute neniel faros tion!”

“Vi faros tion, ĉar vi jam malŝatis kaj forĵetis min foje. Kaj poste vi ankoraŭfoje faros tion. Mi

timas tiun tagon. Mi ne kuraĝas akcepti vin, mi ne kuraĝas!” Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj.

Plorado tremigis ŝiajn ŝultrojn kaj larmoj falfluis el inter ŝiaj fingroj. “Mi jam diris, ke mi hontas

pri mia malindeco, mi estas humila kaj sensignifa... Mi ne volas edziniĝi al vi, mi ne volas! Iun

-93-