Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
22.

Pluvŝtormo jam forpasis. Malrapide Fang Siying vekiĝis kaj konfuzkape malfermis siajn

okulojn. Ŝi trovis,keŝi kuŝassurlalitodeladormoĉambro kun kviete pendantaj fenestrokurtenoj

ore desegnitaj sur nigra fono, en la lumo de ĉe-lita lampo sub lampkovrilo de blanka gazo. Sub la

lampo la vazo da flavaj rozofloroj plenigis la tutan ĉambron per delikata aromo. Levetinte siajn

okulharojn, ŝi malsobre rigardis la rozoflorojn, la fenestrokurtenojn, la blankan tapiŝon...

Dummomente ŝi eksentis konfuzon, kapturniĝemon kaj malklarecon. Ŝi ne sciis, kiu ŝi estas,kieŝi

sin trovas, ĉu ŝi estas Zhang Hanyan multe suferinta maljustaĵojn aŭ ĉu ŝi estas guvernistino Fang

Siying. Kuntirante siajn brovojn, ŝi nekonscie direktis sian ĉirkaŭrigardon al la interno de la

ĉambro, kaj poste, subite ŝi rekonsciiĝis kaj tuj rememoris multe da okazintaĵoj: Bai Peiwen, Gao

Lide, Zhang Hanyan... Ŝi surprizite eksaltis. Tiam ŝia unua ekrigardo falis sur Bai Peiwen, kiu,

sidante sur seĝo ĉe lit-fino, ŝajne aŭskultis ŝiajn movojn, kun senesprimaj okuloj larĝe malfermitaj.

Je ŝia ekmovo, li jam moviĝis antaŭen rapide. Lia mano peze premis ŝian korpon. Kun fajranta

brilo sur la vizaĝo, li ekstreme emocie kriis, “Hanyan!”

Hanyan! Hanyan? Ŝi ektremis. Fikse rigardante la blindulon tuj antaŭ sia vizaĝo, ŝi retiriĝis en

la liton. Spiregante, ŝi eksentiskapturniĝon. Ŝi gapis al li, kun singardemaj, koleraj kaj plendemaj

okuloj. Aŭdiĝis ŝia tiel malproksima, tiel malplena kaj tiel trista voĉo, “Kiun vi vokis, sinjoro

Bai?”

“Hanyan!” Li soife palpe serĉis ŝiajn manojn. Atinginte ilin, li tuj firme prenis ilin, ne plu

volante lasi ilin for. Sidante sur litrando, li klinis sin al ŝi kaj varme, penteme, memriproĉeme kaj

amare kriis, “Ne kondutu tiel, Hanyan! Ne tenu vin tiom malproksime de mi! Pardonon al mi!

Pardonon al mi! Ĉu vi scias, ke mi jam sufiĉe suferis dum ĉi tiuj dek jaroj? Mi pasigas en pentemo

ĉiun tagon, eĉ ĉiun horon, ĉiun minuton kaj ĉiun sekundon! Vi ne scias, kiel longaj la tagoj fariĝas!

Mi atendas, atendas kaj atendas, Hanyan!” li anhele kriis. Lia korpo glitis de sur la litrando kaj li

simple genuiĝis tie. Antaŭ la lito, li, sur genuoj, prenis ŝin je manoj per siaj ambaŭ manoj, kaj

poste fervore kaj ekstaze premis siajn ardajn lipojn sur ŝian mandorson. “Dio absolvu min!” li

kriis. “Vi eĉ vivas! Dio absolvu min! La Ĉielo! Kiel grandan ĝojon mi havas! Kiel dankema mi

estas! Oh, Hanyan, Hanyan!”

Lia ekscitiĝo kaj fervoro ne infektis ŝin, sed male tiuj liaj vortoj dolore pikis ŝin, eĉ profunde,

kaj memorigis ŝin pri la obtuza doloro kaj korsufero jam sekrete kaŝitaj dek jarojn. Ŝiaj okuloj

malsekiĝis de larmoj, kiuj malklarigis ŝian rigardon. Ŝi penis eltiri siajn manojn, sed li tenis ilin

tiel firme, ke ŝi eksentis doloron. “Ne, ne,” li kriis, “mi ne lasos vin forkuri de mia mano! Mi ne

lasos! Ne volu eskapi! Hanyan, mi luktos per mia vivo!”

Larmoj glitfalis de sur ŝiaj vangoj. Ŝi baraktadis, “Lasu min for, sinjoro! Mi ne estas Hanyan.

Ŝi jam dronis sub la Bambu-Pina Ponto. Mi ne estas ŝi! Lasu min for!” Kun ŝtopita gorĝo, ŝi devis

lukti kontraŭ senĉese fontantaj ondoj de larmoj. “Kiel vi povus nomi min Hanyan? Ŝi jam mortis

delonge! Pro kio vi ankoraŭ volas tiun junulinon, kiun vi konsideras malnobla, malvirta, malinda

kaj voluptema? Vi...”

“Ne plu diru, Hanyan!” Li haltigis ŝin, kun pala vizaĝo kajraŭka voĉo. “Mi estas malsaĝulo!

Mi estas sentaŭgulo! Riproĉu min! Insultu min! Nur tio, ke vi ne forlasos min! Mi volas ripari

miajn pekojn kontraŭ vi per la restantaj jaroj de mia vivo! Aĥ, mi petas vin, Hanyan!” Li palpadis

- 131 -