Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
6.

La unuan nokton, kiam Fang ekloĝis en la domo de Familio Bai, ŝi maldormis.

Kuŝante sur la luksa litego kun manoj sub sia kapo, ŝi gape rigardis al la vitra lustreto pendanta

el la plafono. Ĉe la litkapo aromo de rozfloroj atakis ŝian nazon. Ekster la fenestro la lunlumo

mildis kiel akvo, kaj la nokta zefiro blove karesis la fenestrajn kurtenojn. En la tuta domo regis

silento. Ŝi kuŝis senmove. Kvankam ŝi estis tre laca, ŝi ne emis endormiĝi. Ŝi nur sentis

maltrankvile ondantajn pensojn en la kapo. Ŝi serĉis en la memoro tiutagan posttagmezon: kion ŝi

faris tiam? Ŝi promenadis kun Tingting en la pinarbaro sur la montdeklivo, kaj ŝirkolektis du

junajn bambuoj en bambuaro. Poste ili paŝadis laŭvole. Kiam ili atingis la randon de la ponto ĉe

bambuaro, ŝi diris al Tingting, “Ni kolektu ŝtonetojn sub la ponto, ĉu bone?”

Tiu hezitis iomete. Kun neordinara mieno, ŝi ĵetis abomemindan rigardon al la rivereto. Fang

mirplene demandis, “Ĉu vineŝatas ŝtonetojn en la rivereto do?”

“Ne estas tiel,” ŝi skuis la kapon. Poste, montrante la rivereton, ŝi diris, “Ĝuste en la rivereton

mia propra patrino ensaltis kaj dronis en ĝi.”

“Ho,” Fang rapide ekkuntiris siajn brovojn. Kial plenkreskuloj lasas siajn infanojn sciiĝi pri

tiuj malfeliĉaĵoj! Ili eĉ ne konsideras, ĉu tiuj animetoj povas elteni tion! Kiel kruela vi estas, Bai

Peiwen!

“Ili diris, ke tiun tagon la rivereto ŝveliĝis. Kaj plie la ponto estis puŝrompita de fluakvo pro la

tajfuno de antaŭa tago.Tial,paĉjo diris, ke panjo falis pro mispaŝo. Ĉi tie ne estis lampoj kaj tiun

nokton estis tre mallume. Ŝi certe ne vidis, ke la ponto jam estis rompita.”

“Kielvisciiĝas multe pri tio?”

“Tion ĉiuj scias. Ili babilis pri tio malantaŭ mia dorso, pensante, ke mi ne povas aŭdi. Ili

ankoraŭ diris…” La knabinon kaptis subita malvarma ektremo.

Ne! Ĉu ili ne volas teni la sekreton pri la deveno de la knabino? Ektirante la manon de

Tingting, Fang tuj venis al la alia temo de la parolo, “Ni ne plu babilu pri tio, Tingting. Vi

konduku min al la Templo de Pinoj kaj Bambuoj por nin distri, ĉu bone?Miaŭdis, ke la templo

estas tre fama, sed mi neniam vizitis ĝin.”

“Bone! Mi konduku vin tien.” Tiel ili iris al la templo laŭ la vojeto inter pinarbaro. Ili grimpis

laŭ la ŝtonŝtuparo, ambaŭflanke de kiu staris junverdaj pinoj en silento. La pinoj ŝirmis ilin

kontraŭ la sunlumo kaj ili surpaŝis la ŝtupojn kovritajn per malhela musko. Ĉirkaŭe regis

nepriskribebla soleneco kaj kvieto. Post longa tempo, grimpinte multe da ŝtupoj, ili fine venis

antaŭ la templon. Floroj kaj arbedoj dense kreskis antaŭ ĝia pordo, antaŭe kajmalantaŭe staris

pinarbaro, kaj dekstre kaj maldekstre troviĝis bambuaro. Pro tio oni nomis ĝin “Templo de Pinoj

kaj Bambuoj”. En ĝi Avalokiteŝvaro estis kultata. Antaŭ la templa navo ŝvebis spirale incensfumo.

Kaj antaŭ la pordo staris grandega bronza kvarpieda incensbruligujo, en kiu sennombraj

incens-vergetoj brulis. Starante antaŭ la pordo, oni povis pririgardi la urbon Tajpeo en

malproksimo tra la ĉirkaŭa pitoreskejo.

Antaŭ la templo ili staris dum kelka tempo. Tingting, svingante sian manon, diris, “Instruistino,

ĉu vi ne petas paperslipon pri sortodivenado!”

Kun malseriozeca konduto, ŝi vere bruligis fasketon da incensvergetoj kaj petis paperslipon,

sur kiu legiĝis la jenaj vortoj kun tre ambigua senco:

-33-