You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
Okuloj ŝiaj brilas larmoŝvele,

Al kiu kovas ŝi malamon cele?”

Distinginte la ironian kaj acidan tonon el lia recitado, ŝi levis la okulojn kaj gapis al li,

demandante, “Ĉu vi kredas, al kiu mi kovas malamon?”

“Kiel mi povus scii?” diris Peiwen malbonhumore. Li eliris el la ĉambro kaj forte tirfermis la

pordon post si. Dume ŝi malantaŭen klinis sin en la seĝo kaj fermis siajn okulojn. Ŝin kaptis,

dronigis kaj disŝiris la ondo de malespero, timego kaj mizero. Senforte turninte sian kapon flanken,

ŝi murmure kriis ripetfoje, “Ho, Peiwen! Ho, Peiwen! Ho, Peiwen! Ne kondutu tiel! Ni ne daŭru

tiel! Kiom mi amas vin!”

Tiujn vortojn li ne aŭdis, kaj li jam ne povis aŭdi iun voĉon de ŝia amo. Ĵaluzeco kaj

suspektemo jam kovris liajn okulojn kaj magie distordis lian rigardon. Jam fermiĝis la pordo de lia

amo, ekster kiu ŝi restis kaj tra kiu ŝi ne plu povis enpaŝi.

Ĝuste dum tiuj tagoj plenaj de tristeco, sufokiteco kaj ŝtormoj, eta vivo naskiĝis en malfavora

situacio. Pro miasmiĝo kaj malforteco de Hanyan, la viveto estis kaj maldika kaj malgranda.

Nov-naskita bebo ne aspektis bela, kun ruĝeta vizaĝo plena de sulketoj, kiel eta maljunulo.

Kvankam Peiwen ne estis en bona humoro, li tamen ekhavis unuan ĝojon kiam li komencis patriĝi.

Sed tia ĝojo frakasiĝis pro la jenaj vortoj de lia patrino, “Aĥ, kial tiu etulino similas nek al sia

patro nek al sia patrino! Ŝajnas, ke la heredpovo de la familio Bai evidente ne tiom influis ŝin!”

La homaro estas kruela. Dio donas parolpovon al ĝi, sed oni ne atendas, ke la parolo povas

fariĝi armilo facile uzebla kaj plej vunda. La ĝojo de Bai Peiwen malaperis. Li ofte gapis al la

etulino dum pluraj horoj, esplorante ŝin kaj dubante pri ŝi. Pro malforta kompleksio, Tingting en

sia bebeco emis plori kaj krii, kio ĵetis lin en malkvieton. Li ofte diris laŭte, “Plori! Plori! Kiam vi

ĉesos plori?”

Estante tre sensiva, Hanyan tuj perceptis, ke li ne amas la infanon. En profunda nokto, ŝi ofte

larmis kun la bebo en sia sino kaj mallaŭte diris al ĝi, “Tingting, eta Tingting, kial vi venas al ĉi

tiu mondo? Ĉu vi scias, ke ni ambaŭ ne estas bonvenaj?”

Sed Gao Lide amis ĉi tiun infanon kun sincereco, ĉar li ĉiam kovis instinktan amon al la

“vivo”. Pro tio, li ofte tenis ĝin en sia brakumo por amuzi ĝin en la ĉambro. Ankaŭ li volonte

transprenis laktobotelon por manĝigi ĝin. Je ekvido de ĝia sulkigita vizaĝeto, li sentis ĝojon kaj

mirplene diris ridete, “Oh! Mi neniam sciis, ke bebo aspektas tiel!”

Ĉio ĉi tio en la okuloj de maljuna sinjorino Bai kaj Peiwen malboniĝis kaj terure malpuriĝis.

La maljuna sinjorino diris al Peiwen, “Laŭ mi, la infano ŝatas Gao Lide-on multe pli ol vin! Mi

neniam vidis, ke la viro, kiel Gao Lide, tiel ŝatas preni infanon en sia brakumo, kaj des pli alies

infanon!”

En Hanyan Bieno densiĝis nigraj kaj dikaj nuboj, kaj pendis sufoka, sombra kaj peza aero,

kvazaŭ sub minaco de alvenonta tajfuno. Jes, tajfuno vere alvenis. La intensa tajfuno skuis la teron

kaj domojn, kaj detruis arbojn sur montoj, kun pluvego en uragano, kiu frapis fenestrojn tuttage.

Sub la ĉielo inke nigra, banjanarboj en la ĝardeno kliniĝis en la sama direkto pro forta blovado kaj

iliaj branĉoj tordiĝis. Folioj furioze flirtis kaj salikaj vergoj interplektiĝis, baraktante en la aero.

Rozarbedoj anhele ĝemis en ventego kaj pluvego, kaj iliaj branĉoj rompiĝis kaj floroj disŝiriĝis,

kio videbligis dispecigitajn foliojn kaj petalojn ĉie sur la tero. Kvankam la fenestroj kaj pordoj en

la bieno estis firme fermitaj, la vento, ŝovante sin tra fendetoj, sibligis, tremigis kaj skuis ilin en la

tuta domo.

Spite al tio, Peiwen iris al la fabriko. Posttagmeze, li reiris en pluvo al la bieno. Apenaŭ li

- 126 -