You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
3.

Aŭdiĝis malpezaj frapetoj sur la pordo.

“Envenu!” kriis Fang Siying, levante sian kapon el super la librotablo.

Puŝmalfermiĝis la pordo. Bai Tingting envenis kun librosako sur la dorso, kaj fermis la pordon

post si. Kun dolĉa rideto,ŝimallaŭte diris, “Mi venas, instruistino.”

“Bone. Sidiĝu, Tingting.” Fang alŝovis kanseĝon al ŝi kaj sidigis ŝin. Poste, okule

ekzamenante ŝin, ŝi ridete diris, “Ĉu vi scias, ke vi jam multe progresis post unu monato de

lecionriparado. Videble, vi ne povas ne fari bone, sed ne volontas fari bone, ne volontas fari bone

kun zorgemo.”

Mallevinte siajn brovojn, la knabino eligis suspiron.

“Jen vi suspiras denove,” Fang priŝerce diris, “De kiu vi lernas pri suspiremado? De viaj

gepatroj?”

“De mia patro — aĥ!” La knabino ekpensis pri io. Ŝi eltiris koverton el la librosako kaj

transdonis ĝin al Fang, ridante, “Mi preskaŭ forgesis tion. Mia patro volas, ke mi donu ĝin al vi.”

“Kio estas tio?” Fang perplekse ricevis la koverton kaj malfermis ĝin. Troviĝis en ĝi staketo da

dek 100-dolaraj monbiletoj. La rideto malaperis el ŝia vizaĝo. Rigardante al la knabino, ŝi

demandis, “Por kio estas ĉi tio?”

“Mia patro diris, ke vi ne senpage riparu miajn lecionojn. Ĉi tio estas dankesprimo, la pago por

lecionoj.”

“La pago por lecionoj?” Fang ne povis reteni rideton. Ŝi enmetis la monbiletojn en la koverton

kaj redonis ĝin al la knabino, dirante, “Redonu ĝin al via patro, ĉu? Diru al via patro, ke mi riparas

viajn lecionojn ne por pago. Ne mankas al mi mono. Se vi pagas, ĉio iras nenature. Ĉu vi

komprenas? Prenu ĝin hejmen!”

“Sed…” La knabino urĝeme diris, “Mia patro ordonis al mi transdoni ĝin al vi. Se mi reportos

hejmen, mia patro koleriĝos.”

Fang ekstuporis. “Via patro…” ŝi heziteme demandis, “ofte koleriĝas kontraŭ vi?”

“Ne, ne!” La knabino laŭtvoĉe kriis, “Mia patro neniam koleriĝas kontraŭ mi, neniam! Li

amas min, ĉu vi scias?” Ŝi eligis spiron kaj fikse rigardis al Fang. Kaj ŝi abrupteŝanĝis sian tonon

kaj diris softe, milde kaj infanece, “ Hieraŭ estis mia naskiĝtago.”

“Ĉu jes?” Fang falis en alian stuporon, ne sciante, kion la knabino volas esprimi.

“Jes, mi mem forgesis pri tio.” La knabino rigardis al ŝi per paro da rondigitaj okuloj, honestaj

kaj naivaj. “Kiam mi hejmenrevenis post lerneja kurso, mi vidis grandan tritavolan torton,

kandelojn kaj florojn en la ĉambro, kaj mi ŝtoniĝis pro miro. Mia patro eklevis min en la aero kaj

diris ‘Feliĉan naskiĝtagon, mia etulino!’” Eliginte alian spiron, la knabino montris senlimajn

kontentecon kaj ĝojon. “Mia patro ĉiam nomas min etulino. La kaŭzo kial li nomas min tia, mi

pensas, estas tio, ke li ne povas vidi mian altecon pro sia blindeco. Poste panjo metis en mian

sinon tre belan skatolon ligitan per ruĝa silka banto. Instruistino Fang, divenu,” ekbrilis la okuloj

de la knabino, “kio troviĝis en ĝi?”

“Do kio troviĝis ene?” Fang koncentriĝis en aŭskultado.

“Granda pupo!” diris la knabino anhelante. “Ĝi havas orajn longajn harojn, malfermeblajn kaj

fermeblajn okulojn, blankan gazan jupegon. Oh, instruistino, vi ne povas imagi, kiel bela ĝi estas.

-16-