You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
“Do, mi akompanu vin.”

Nun ili jam eliris el la bieno kaj paŝis antaŭen laŭ la kota vojo. La ventpluvo de malfrua

aŭtuno vualis iliajn figurojn. Dum longa tempo neniu el ambaŭ ekparolis. Ili iris ĝis la

Bambu-pinan ponton. Aŭskultante la lirladon de la rivero, li ekparolis, “Mi tre malamis tiun

riveron dum tempdaŭro.”

“Oh, ĉu?” ŝi demandis, “Ĉu vi malamis nur ĉi tiun riveron?”

“Kaj min mem.”

Ŝi tenis sin senparola. Ili komencis iri sur la revena vojo. Post peco da vojo, li malpeze

brakumis ŝin. Ŝi ne rezistis, ĉar ŝijamperdiĝis en la pluva nebulo.

“Mi volus diri al vi,” li daŭrigis, “Sciu, ke mia patrino mortis pro hepata kancero antaŭ tri

jaroj. Ĉu vi scias, kion ŝi diris al mi tuj antaŭ morto? Ŝi diris, ‘Se mi revivigus Hanyan, Peiwen,

mi mortus en paco.’ Ekde kiam vi foriris, mi kaj mia patrino vivis en malespero kaj bedaŭro. Ĝis

la morto ŝi diris nenion ajn rilatan al vi. Ĉu vi povus pardoni ŝin, Hanyan? Ŝi estisnurfirma,

kaprica kaj soleca maljunulino.’

Ŝi malpeze suspiris.

“Ĉu vi povus?”

“Jes.”

“Do, kaj mi? Ĉu viankaŭpovus pardoni min?” Li firme tenis ŝin je la mano malvarma kaj

malsekigita de pluvakvo.

Ŝi ree malpeze suspiris.

“Ĉu vi povus? Ĉu vi povus? Ĉu vi povus, bona Hanyan?”

“Jes,” ŝi respondis malpeze. “Mi jam pardonis vin, jam frue. Sed tio ne signifas, ke mi

akceptas vian senton.”

“Mi scias. Donu al mi tempon.”

Senparola, ŝi direktis sian rigardon tra pluva nebulo al la malproksima, tre malproksima loko.

Nokte pluvo intensiĝis. Post kiam Tingting endormiĝis, ŝi aliris al la pordo de Ailin kaj malpeze

frapis je la pordo. Kvankam ne videblis lamplumo en la ĉambro de Bai, ŝi tamen sciis, ke li ne

dormas kaj li certe atenteme aŭskultas ŝian moviĝon. Tial ŝi devis malpeze kaj sensone eniri la

ĉambron de Ailin por fari seriozan interparolon kun tiu. La pordo malfermiĝis. Antaŭ ŝistaris

Ailin en ruĝeta noktorobo, gapante al ŝi. Antaŭ ol ŝi reagis, Fang jam rapide puŝis sin en la

ĉambron kaj fermis la pordon. Rigardante al Ailin per honestaj kaj sinceraj okuloj, ŝi mallaŭte

diris, “Pardonon. Mi devas interparoli kun vi.”

Ailin retropaŝis kaj lasis ŝin eniri. Alirinte al la tualettablo, ŝi bruligis cigaredon kaj silente

direktis sian rigardon al Fang. Estis ankoraŭ la unua fojo, kiam ŝi okulmezuris Fang, kiu havis

alabastran haŭton, gagatnigrajn okulojn, etan buŝon kaj pintan mentoneton, kun la mieno de ioma

tristeco kaj delikateco. Ŝi mem devus doni atenton al tiu virino!

“Sidiĝu, Fang... ho,” ŝi iom kuntiris siajn brovojn. “Kia mi devas nomi vin? Fraŭlino Fang?

Fraŭlino Zhang? Aŭ... sinjorino Bai?”

Kun rondigitaj okuloj, ŝi fiksis sian rigardon sur Ailin.

“Ĉulijamdirisĉion al vi?”

“Jes.” Ailin elblovis plenbuŝon da fumo. “Eksterordinara kaj nekredebla rakonto!”

“Fantazia rakonto,” Fang diris mallaŭte. Ŝi vesuspiris kaj mallevis malalten siajn okulharojn.

Sur ŝia paleta vizaĝo naĝis apenaŭ videbla rideto malhelpa kaj kompatinda. Ailin estis multe

kortuŝita de tia rideto. Ŝi eĉ trovis stranga sian ĉi-momentan senton. En sia imago, ŝi devusŝin

- 168 -