Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
Sen doloro.

Jen la sorĉo, la magia,

Resaniĝu gorĝo via.

- Nu - li diris -, ĝis la sekva kokokrio [15] barono Gregorio fariĝos sanega. Eĉ mortinto reviviĝas pro

miaj magiaj vortoj.

Mi tre deziris demandi la magiulon, kial li nomas min barono, sed anstataŭ demandi mi ekploris, ĉar la

maljunulo ĝuste tiam komencis amikiĝi kun la ĝardenaj kotletoj.

La fiŝ-okuloj de la magiulo konsole palpebrumis sub la tufoj [16] de brovoj.

- Mi komprenas la hometon. La hometo ektimis, ĉar li pensas, ke oĉjo Kiŝmedo ne estas kontenta pri

tiel mizeraj nutraĵoj. La hometo ne timu. Oĉjo Kiŝmedo estas bona homo, oni povas bedaŭri, ke nur

unu tia troviĝas. Mi povus manĝi eĉ transmaran ambrozion, sed sufiĉas al mi kuiritaj terpomoj.

Nu, fakte sufiĉis, oni devas rekoni. Li ne ĉesis, ĝis la terpomoj elĉerpiĝis el la poto. Ni ricevis nur ĝian

odoron. La familio devis rezignacii, ke la hodiaŭan vespermanĝon forsorĉis la potenca magiulo.

Mia patro jam surpaŝis la seĝon [17] apud la fenestro, ĉe la laborangulo, [18] bruligis la meĉlampon, kaj,

ĉar li estis felisto, li komencis ripari kadukan peltmantelon sur la genuoj.

La magiulo faris grimacon pro tio.

- Ĉu ĝi ankoraŭ estas peltmantelo?

Mia patro en sia tuta vivo estis lakona [19] homo, do mallonge respondadis:

- Ja ĝi estas.

- Eĉ cent katoj ne kaptus en ĝi unu muson. [20]

- Fakte ne.

- Tamen vi devas ripari ĝin, ĉu ne, Marteno?

- Mi devas.

- Mi povus proponi al vi pli bonan profesion - suspiris Kiŝmedo, kaj altiris la korbeton kun riboj.

- Nu? - kudradis plu mia patro.

- Ĉu vi scias, Marteno, ke vi devenas el alta familio? [20k]

- Kompreneble mi scias. Mian patron - li ripozu en paco - oni nomis "alta muelisto". Ja li ne bezonis

ŝtupetaron por rikolti melonojn.

- Mi parolas ne pri tio, Marteno - konsumis la ribojn avide la magiulo. - Ĉu pri viaj prauloj vi aŭdis iam?

- Kompreneble mi aŭdis! Ĉiu el ili estis honestulo kvankam malriĉulo. Mia patro estis muelisto en tiu ĉi

domo, tiutempe ĝi estis ventmuelejo. Mia avo estis ŝafisto, lia hokbastono [21] eĉ nun troviĝas en la

subtegmento ie.