26.08.2013 Views

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

La trezorĉasa feljaketo - Eventoj

SHOW MORE
SHOW LESS

You also want an ePaper? Increase the reach of your titles

YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.

Kiam li enpaŝis, li faris grimacon, kvazaŭ li volus mordi sian propran orelon. Sed poste li prefere

kontentigis sin per la tirado de miaj oreloj, kaj li adiaŭis min tute ne afable.

- Iru dekstren aŭ maldekstren, sed en mian vendejon vi ne kuraĝu reveni ankoraŭfoje!

MALVINJO

Por diri la veron: tiu subita rompiĝo de mia librovenda kariero ne tre ĉagrenis min. Nur la magia feljako

estis grava por mi, ĉar mi pensis: tial loĝas feino en ĝi, ke ŝi zorgu pri mi.

Sed tiam mia koro subite saltis al mia gorĝo. Ja mia patro diris, ke dum mi estas la posedanto de la

magia feljako, mi devas diri la veron, ĉar alikaze miaj oreloj longiĝos tiel, ke mi povos per ili ventumi

min.

Ho, ve, mi forgesis tiun regulon. Kio okazos jam al mi pro tio, ke mi mensoge malkonfesis la libron

Petro Ruza? Mi komencis palpadi miajn orelojn alterne, kaj jen, mi sentis klare, ke mia dekstra orelo

estas pli longa, ol la maldekstra.

Bela, herbokovrita pluvofluejo [77] borderis la randon de la strato, en ĝi estis verdiĝinta akvo. Mi kliniĝis

super ĝi, flanken puŝis la verdaĵon, kaj observis mian spegulbildon: laŭ ĝi jam mia maldekstra orelo estis

pli longa.

Pro tio mi ĉagreniĝis, kaj eble eĉ nun faladus miaj larmoj en la akvon, sed tiam birdeto flugis sur mian

brakon.

Mi alrigardis, jen, ĝi estis tamen ne birdeto, sed maneto tiel malpeza, ke eĉ paserido ne povas esti malpli

peza. Al la maneto apartenis maljunulineto, kiu surhavis strangan kufon, grandajn, rondajn okulvitrojn

kaj skatolon en la maldekstra mano, pendantan sur ŝnureto.

- Kion vi faras, knabeto, tiel malfrue sur la strato? - ŝi demandis min. Eĉ tiu voĉo kvazaŭ estus

birdopepo.

- Mi ploras pro miaj oreloj - mi diris plorsingulte.

- Ĉu pro viaj oreloj? - svingis la kapon la maljunulineto tiel larĝe, ke la dratoj de la okulvitroj ekklakis. -

Pro ili vi ne ploru, ĉar ili ne perdiĝis. Ili estas sanaj kaj freŝaj. Vi havas belajn, grandajn orelojn,

knabeto.

- Ja mi ploras ĝuste pro tio - mi rekomencis faligi la larmojn.

La maljunulineto sidiĝis apud mi sur la bordo de la pluvofluejo, kaj pridemandis min, kiu mi estas, kaj

kio okazis al mi. Kelkfoje ŝi mallaŭte ekridis, fine tenere [78] pinĉis miajn orelojn per siaj du fingretoj:

- Nu, ĉi foje mi liberigas vin de la puno, sed ekde nun vi senescepte diru la veron, ĉar mensogon

pripentos viaj oreloj. Kaj nun venu al mia hejmo, ĉar tiel malfrue mi ne lasos vin vagadi sola en la urbo.

Mian manon mi trankvile metis en la ŝian, ĉar mi sentis, ke la maljunulineto ne povas esti alia, nur la feino

de la feljako. Kvankam ne venis ankoraŭ la ĝusta tempo, sed ŝi venis certe por helpi min. Ĉu ŝi donos

tuj ankaŭ la trezorojn?

Hooray! Your file is uploaded and ready to be published.

Saved successfully!

Ooh no, something went wrong!