You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
- Ja estas egale, filo mia, kio vi fariĝos, se la feljako apartenos al vi - klarigis patro. - Pli-malpli frue ĝi

gvidos vin al trezoroj, kaj daŭre helpos vin en ĉiaspecaj malfacilaĵoj. Kaj mi pensas, ke ĝi pli rapide

ĉifoniĝos, se vi vizitados en ĝi lernejon, ol se ĝi pendus hejme sur la vesthoko.

Mi fakte ne trovis argumenton kontraŭ tio. Mi manpremis kun mia patro, ke estu tiel, do mi fariĝos

lernanto rekompence [51] por la feljako. Aliflanke ankaŭ li manpreme konfirmis, ke morgaŭ li jam

komencos fabriki la feljakon.

Kiam realiĝis la kontrakto, aperis ankaŭ mia patrino, kiu havis aferon ĉe la arbarorando ie, kun la

paŝtistoj. Ŝi tintigis al mi sonorileton, pendantan sur ruĝa rubando.

- Venu, ŝafido mia, mi pendigos ĝin sur via kolo. Mi aŭdu senĉese, ke vi kuradas ĉirkaŭ la domo. Ho,

neniel mi povus transvivi, se vi denove perdiĝus!

LA LASTA KUDRERO

Dum la feljako estis fabrikata, mi ne volis moviĝi for de mia patro, eĉ se oni proponus la trezorojn de

Kiŝmedo. Mi estis scivola ja ne pri la feljako, sed pri la feino. Kompreneble, ĉar mi ankoraŭ ne vidis

feinojn, kvankam multe aŭdis pri ili, kaj mi ne povis imagi, kiel enloĝiĝos feino en la feljakon.

Plennesto da paserovoj ne valoris tiom por mi, kiom valorus, se mi sukcesus akiri informojn pri la feinoj

ĉe Georgo, la kampogardisto, sed mi ne rajtis paroli pri la magia feljako. Do mi demandis al li singarde

nur tion, ĉu li vidis jam feinon efektive.

La genia homo tre ofendiĝis pro tiu demando.

- Kiel mi povus ne vidi ilin! - li diris grumble. - Foje mi vidis ilin tute proksime, sed eĉ tiam ili ŝajnis ne

feinoj, ĉar la feinoj estas tiaj estaĵoj, se oni vidas ilin rekte, ili jam ne aspektas kiel feinoj, sed kiel nebulo

super la akvo, aŭ lampiroj [52] inter la herboj, aŭ muziko ĉe la arbopinto.

El tia klarigo mi ja eksciis nenion. Foje mi demandis ankaŭ mian patrinon, kiam ni purigis la

subtegmenton, tiam ŝi sidiĝis sur ia trabo, tiris min al la sino, kaj komencis rakonti molvoĉe:

- Sciu, fileto, plej ofte mi vidis feinojn, kiam vi estis ankoraŭ tre malgranda, kaj mi lulis vin en la

pastoknedujo, [53] kaj eĉ centfoje mi kantis al vi lulkanton. Tiam dance paŝadis feinoj eĉ el la mustruoj,

kaj ankaŭ sur araneaj fadenoj balancis sin kelkaj. Ili ŝvebadis, flugadis ĉie, kaj ĉiu el ili kaŝrigadis vin

sub la tuko, per kiu mi kovris vian vizaĝon, por ke la muŝoj ne turmentu vin. Poste mi jam ne vidis tiel

multajn feinojn, tamen kelkfoje eĉ nuntempe ili aperas por mi. Se oni donas almozon al senhavulo,

ankaŭ tiam ekbrilas ia lumo, kiun faras certe la feinoj. Mi ne forgesos, ke foje, dum rikoltado, al

malsata, soifa, orfa birdido mi donis trinki el mia buŝo, kaj jen, la tuta kampo ondis pro la dancantaj

feinoj.

Tiu rakonto jam estis pli klara, ol la mistifikado de la kampogardisto, do mi decidis, ke mi faros

eksperimenton por vidi feinon antaŭ ol fariĝi posedanto de la magia feljako.

Unue mi esploris la aferon koncerne la maljunan ciganon Barono, kiu estis pli malriĉa, ol iu ajn

senhavulo, kaj ĉiutage preterpaŝadis nian korton. Mi ĉirkaŭrigardis, kion doni al li. Jen, mi trovis

rustokovritan hufferon, kaj mi ekstaris ĉe la vojrando por atendi, kiam venos cigano Barono.