Create successful ePaper yourself
Turn your PDF publications into a flip-book with our unique Google optimized e-Paper software.
- Estu pacienca - ŝi protestis -, espereble vi ne volas, ke la kompatinda infano malsatmortu antaŭ viaj

okuloj.

Sed ankoraŭ neniam estis bakita tiel granda kuko, kiu fine ne konsumiĝus. Poste mi tamen devis rakonti

la historion pri la diamanta vitropeco.

Mi ja rakontis ĝin detale, dum mia patrino kunmetis la manojn, kaj ŝi aŭskultis mian rakontadon kvazaŭ

preĝon. Kiam mi finis, ŝi aldonis timeme nur tiom:

- Infano mia, vi havis belan sonĝon.

Ŝi rigardis per unu okulo min, per la alia patron. Dum la tuta vivo ŝi estis proksime al la ĉielo, ne al la

tero, do ŝi sentis en la koro, ke mia historio ne tute estis sonĝo. Sed la bonulino ne kuraĝis esprimi tion

sen koni la opinion de mia patro.

Kaj mia patro opiniis, ke multaj aferoj aperas en sonĝo, sed plej ofte tiuj, kiujn oni renkontas en sia

maldorma vivo.

- Ekzemple mi en sonĝo kelkfoje fabrikas tiom grandan peltmantelon, ke ĝi sufiĉas por ĉiu

frostotremanta malriĉulo. Aŭtune jam eĉ vi ne sonĝos pri diamantaj vitropecoj, sed pri kajero kaj

inkujo.

En la sino de patrino mi tute kuraĝiĝis, kiel hundo ĉe la interna flanko de la barilo. Mi eldiris la sopiron

de mia koro, ke mi ja ne fariĝos lernanto.

- Kio, do, vi fariĝos, filo kara?

- Mi fariĝos trezorĉasisto, kiel la filo de la ŝuisto en Bagdado.

- Nu, ankaŭ lia profesio estas bela - kapjesis mia patro. - Sed kie vi volas serĉi trezorojn?

- En la kaverno de Kiŝmedo.

- Bone. Kaj kiel vi volas komenci la aferon?

Pri tio eĉ mi mem ne estis tute certa. Do, iom konfuzita mi diris, ke tiel, kiel la filo de la ŝuisto en

Bagdado.

- Neniam mi aŭdis ion pri tiu ŝuisto aŭ pri lia filo. En kiu strato ili loĝas, filo mia?

Kion fari, mi ja devis rakonti la tutan historion pri Aladino kaj la magia lampo. Mia patro bonhumore

aŭskultis ĝin, kaj kiam mi finis, li esprimis sian opinion:

- Jen, grandioze! Pri tio mi povas diri nenion alian, nur tion, ke vi bone elektas, se vi volas fariĝi

trezorĉasisto. Ĝi estas bona profesio, se oni bone pristudas ĝin. Nur tion mi ne scias, kie vi prenos

magian lampon.

Mi konfesis, ke tiu unusola afero ankaŭ por mi estas malklara. En nia domo estis meĉlampo, mi frotadis

ĝin tiel, ke mia fingro vundiĝis, sed elsaltis el ĝi nenia demono, eĉ ne almenaŭ tiom granda, kiel eta

fingro.

- Jes ja! - ekridis mia patro bonhumore rigardante la kolumon de ia peltmantelo en sia mano. - La afero