You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
elan tagon, kiam la pavimo [110] estis ornamita per rompitaj ovoj.

KOMPATINDA LAMPAŜULO

La tagon, kiam kompatinda Lampaŝulo la unuan fojon vizitis la lernejon, mi rememoras tiel klare, kvazaŭ

tio okazus hodiaŭ. Estis fino de aŭtuno, sed en la aero jam ŝvebadis solecaj neĝflokoj, kaj oĉjo Figedo,

la deĵoranto de la turo, trumpetis jam laŭ vintra kutimo. Tra la fenestro de la klasĉambro oni rekte vidis

lian pordon. Somere li aperis en ĉiu kvaronhoro, kaj li trumpetis ĉe la kvar anguloj de la supra balkono

per grandega korno por informi, ke denove forpasis dek-kvin minutoj. Sed oĉjo Figedo vintre sekvis

tute alian sistemon. Tiutempe li plenumis sian devon nur matene, je la oka horo, sed tiam li trumpetis la

porcion de la tuta tago. Li estis tre honesta oficisto, neniam li ŝparis eĉ unusolan blovon el sia devo.

Naŭdek ses foje li ekblovis la kornon, kaj tiu agado daŭris proksimume tutan horon. Pro la

kornozumado oni aŭdis nenian voĉon en la lernejo, tial ĉiu lernanto alte taksis la profesion de oĉjo

Figedo.

Do ne estis afabla ago, ke la granda Cintulo plendis pri li ĝuste en la tago, kiam aperis Lampaŝulo.

Cintulo iom levis sin ĉe la lasta benko, kaj anoncis sin per mano etendita supren:

- Nu, kia problemo, Cintulo? - sinjoro instruisto turnis la rigardon de sia skribaĵo al li.

- Sinjoro instruisto, mi petas, [111] la deĵoranto hodiaŭ trumpetis nur naŭdek-kvin foje.

Sinjoro instruisto ne sentis sin ĝenata, ĉar li jam estis sperta pri la impertinenta konduto de Cintulo. Li

nur prenis la montrobastonon, kaj paŝadis al la lasta benko.

- Nur naŭdek-kvin foje, ĉu ne?

- Jes ja.

- Kiel vi povas scii tion?

- Sinjoro instruisto, mi petas, mi nombrumis la fojojn.

- Ĉu vi nombrumis? Ĉu vi havis tempon? Montru vian laboraĵon.

Ĝi ne estis preta, sed Cintulo ne estis tipo, kiun oni povus embarasi per bagatelaj demandoj.

- Sinjoro instruisto, mi petas, ĝi havas ankoraŭ iom da manko.

- Cintulo mia, ĉu vi entute komencis solvi la taskon?

- Mi komencis, sinjoro instruisto, mi petas - diris Cintulo, kaj li levis ambaŭ manojn. Liaj membroj estis

inkomakulitaj ĝis la kubutoj.

- Nu, vi laboris, mi jam vidas. Do bonvolu legi, kion vi skribis.

Cintulo levis la kajeron, kaj laŭte eklegis:

- Skribu kvin kunligajn vortetojn. [112] Unua...