You also want an ePaper? Increase the reach of your titles
YUMPU automatically turns print PDFs into web optimized ePapers that Google loves.
La ŝnureton de la skatolo ŝi pendigis sur mia brako, kaj sur la senhomaj stratoj ni iradis per paŝoj

mallongaj. Kelkfoje mi skuis la skatolon, ĉu tintadas en ĝi la trezoroj. Nenio tintadis, sed io susuris.

Sur mallarĝa ponteto ni trapasis super rivereto, mia feino diris, ke mi forte prenu ŝian manon por ne fali.

Mi firme tenis la maldikajn fingretojn, kaj sentis, ke la ungo de ŝia meza fingro estas pli malmola, ol la

aliaj.

"Ŝi havas oran ungon, kiel la bela Meluzino" - Mi pensis kiel knabeto kompetenta pri fabelaj aferoj.

La feino de ora ungo loĝis en tre belaspekta domo, verdire neniam poste mi vidis tiel malgrandan

domon. Ĝi estis eĉ ne domo, nur dometo, kaj ĝi havis ne pordon, nur pordeton, kaj fenestreton kun

floreto, nome pelargonio, en florpoteto.

Tuj mi serĉos la alumetojn, kaj bruligos lampeton - paŝadis la feino tien kaj reen, sed mi komencis ne

kompreni la aferon. Kial ŝi bezonas alumetojn kaj lampeton, kvankam ŝi povus fari lumon pli facile, ŝi

nur devus frapadi la plafonon per la ora ungo, kaj tuj aperus ora lampo...

Kaj la ora lampo fakte lumis jam sur la tableto, kaj ĝi superŝutis per lumo la du seĝetojn, la liteton, la

ŝranketon, la kukolhorloĝeton sur la muro kaj la kaĝeton de la kanario. Sed ilin mi ne tuj vidis, ĉar mia

unua rigardo trafis la ungon de la feino, kaj jen, ĝi estis ne orkolora, sed nigra.

"Ŝi havas feran ungon" - mi ekmalĝojis.

Egale, la maneto de fera ungo tiel rapide malfermis murŝranketon, kaj tiel vigle prenis el ĝi blankan

panbuleton, anserhepaton, teleretojn, ke nenia mano de ora ungo tion povus fari pli lerte. En tiu

momento mi vere ne pensis pri tio, ke la feinoj neniam manĝas anserhepaton en la fabeloj - do mi avide

glutadis ĉion, kio estis antaŭ mi, kiel iu ajn neinformita, malsata knabeto sen magia feljako.

Nur tiam mi levis la kapon super la telero, kiam la feino ekparolis:

- Nu, Amiko? Ĉu vi ne estas malsata?

- Fakte mi estas iomete malsata ankoraŭ - mi rigardis la pladon. Ja tie jam restis malpli granda peco, ol

tiu, kiun mi jam enstomakigis.

Denove eksonoris la ridado de la feino.

- Mi demandis ne vin, knabeto. Tiun Amikon mi vokis - ŝi montris al la forno per sia fera ungo.

Antaŭ la forno granda nigra kato streĉis la membrojn kaj oscedis. Ĝia nomo estis Amiko. Tre kurioza

afero estis tiu nigra figuro en la blanka ĉambro, kaj denove ne plaĉis al mi la afero.

"Ŝi havas feran ungon, ŝi havas nigran katon."

Kato Amiko per molaj, trankvilaj paŝoj atingis la tablon. Ĝi klinis la kapon en la sinon de la mastrino,

dum ŝi distranĉis la restintan anserhepaton al du pecoj.

- Jen, Amiko, jen, knabeto.

Ŝi mem manĝis nenion, kaj pro tio mi denove ekĝojis. Do, ŝi tamen estas feino.

Sed kurioza feino ŝi estis. Mi alrigardis ŝian manon, kiam ŝi metis blankan kuŝejon sur la liliputa [79]